VinjetoĈe la eniro en la novan jaron

Vortoj de Komitatano Z

La suba teksto, aperinta en la januara kajero de La Ondo de Esperanto estas libere reproduktebla, se oni mencias la fonton. Aliaj artikoloj de Komitatano Z kaj reagoj al ili estas legeblaj en nia retpaĝaro.

Kiel membro de UEA mi konservas forgesindan memoron pri la jaro 2003. Tamen, se ni kredus je deklaroj de Renato Corsetti, ĉio iris bone kaj la nombro de esperantistoj multe kreskis, ĉar ankaŭ pasintjare miloj lernis la lingvon interrete. Problemo laŭ nia prezidanto estas nur, ke la retlernantoj ne interesiĝas pri tradiciaj organizaĵoj kaj do ne membriĝas en UEA. Mi eble estas malmoderna, ĉar mi vidas pli urĝan problemon en tio, ke malnovaj membroj ne remembriĝas.

Mi ne scias, kiom da homoj nuntempe lernas Esperanton kaj kiel ili ĝin lernas. Neniu scias, ankaŭ Corsetti ne scias, sed li ne faras al si skrupulojn pri vereco de asertoj, kiujn neniu povas kontroli. Estas hontinde, ke malgraŭ ĉiuj modernaj rimedoj ni ne kapablas inventari la instruadon de Esperanto. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pri tio zorgis la Centro de Esploro kaj Dokumentado, kies gvidanto Ivo Lapenna donis multan gravecon al la registrado de malmolaj faktoj. Poste tiu kampo ŝoviĝis en periferion kaj la statistikado de Esperanto-instruado estingiĝis, ĉar anstataŭ esplori kaj dokumenti la nova CED pli ŝatis esei kaj diskuti. Ankaŭ en la malnovaj tempoj faktokolektado ne estis perfekta, sed oni almenaŭ disponis pri ia bazo por povi aserti ion pri la evoluo.

Ja en 2003 okazis ankaŭ pozitivaĵoj, sed ili ŝajnas al mi incidentoj kaj efemeroj. Unu tia estis multeco de artikoloj, intervjuoj k.a. gazetaraj mencioj pri la UK en Gotenburgo. Tiun sukceson iniciatis la Brusela Komunikad-Centro, kiu meritas laŭdon pro ĝi, sed ne tiel ekscesan, kiun ĝi ricevis de Corsetti. La prezidanto jubilis, ke neniam la gazetaro tiom skribis pri Esperanto, sed li forgesis, ke ekzemple dum la Jubilea Jaro 1987 ĝi skribis multe pli.

Estas interese, ke la agado de BKC iel renversiĝis en ĝia dua jaro. Anstataŭ koncentriĝi en informado en la labirintoj de EU en Bruselo, en 2003 ĝi stimulis informadon pri Esperanto al la ĝenerala publiko fare de landaj kaj lokaj aktivuloj. Mi ne scias, kio kaŭzis tiun evoluon. Eble la agado en Bruselo rapide montriĝis malpli ŝancohava ol oni komence imagis. Verdire tiu ŝanĝiĝo estis tre bona. La funkciadon de BKC plejparte financis UEA kaj estis pli pravigeble ne uzi la monon de nia monda asocio nur por puraj eŭropaĵoj.

Ŝajnas, ke UEA ne plu financos BKC ĉi-jare, ĉar meze de enormaj deficitoj la Komitato konstatis, ke mankas mono por tio. Pro donacemo de mecenatoj, kiuj kredas je bona ŝanco en Bruselo, BKC eble funkcios ankoraŭ iom da tempo, sed sian zeniton ĝi jam preterpasis kaj ĝi riskas resti en historio sen daŭraj spuroj, same kiel ĝia antaŭulo en Bruselo du jardekojn pli frue. Nu, pasos iom da tempo kaj iam oni denove faros similan provon, ĉar en UEA oni ne kutimas lerni de spertoj. Kiam novuloj faras erarojn, tio estas pardonebla, sed Corsetti, Tonkin kaj Grégoire Maertens starigis oficejon en Bruselo jam dufoje.

Estos interese vidi, kiel la epizodo BKC finiĝos. Plej verŝajne tio okazos same kiel ĉe aliaj projektoj en Esperantujo: post komenca bruo oni aŭdas malpli kaj malpli pri la afero. Antaŭ kelkaj jaroj niaj periodaĵoj vaste skribis pri Indiĝenaj Dialogoj kaj en Universalaj Kongresoj okazis informkunvenoj pri ĝi. Kiel nun fartas tiu projekto? Unu specon de komunikoj ni ne trovas en nia gazetaro: mortanoncon de projektoj, kampanjoj kaj oficejoj. En iu momento ni nur devas konkludi, ke la afero mortis, ĉar de longe ne plu aperis mencioj pri ĝi. Malofte ni tamen atingas la punkton fari tian konkludon, ĉar ni forgesas, ke entute ekzistis tio, kio iam por ni estis laŭvica ŝlosilo de fina venko. Konsolo por UEA en la kazo de Indiĝenaj Dialogoj eble estas, ke diference de la oficejo en Bruselo ĝi ŝajne ne voris monrimedojn de UEA.

Estas unu komunaĵo en la lastatempa historio de UEA kaj EU: itala prezidanteco. EU jam havas novan prezidanton, sed UEA devas pacienci ankoraŭ duonan jaron kun la nunaj prezidanto kaj estraro. Mia novjara revo estas, ke Pekino donos al ni gvidantojn, kiuj estos sufiĉe realismaj por kompreni, ke ilia plej unuaranga tasko estos organize restarigi la asocion kaj ĝian sidejon kaj ne aventuri pri novaj provoj atingi la finan venkon. Laŭdire Corsetti cedos sian lokon. Tion povus aŭguri ankaŭ la preteco de Osmo Buller reokupi sian iaman seĝon en Roterdamo. Kiam tiu ĉi medito aperos, oni eble jam scias, ĉu li efektive ekpakas sian valizon en Finnlando aŭ ĉu ni plu povas kalkuli pri li kiel posteulo de Corsetti. Al mi pli plaĉas la dua opcio.

Komitatano Z

La Ondo de Esperanto. 2004. №1 (111)


Novaĵoj | Enirpaĝo