Dafydd ap FergusNaŭ demandoj al Dafydd ap Fergus, la Esperantisto de la Jaro

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

DaF: Mi estis tre surprizita, ĉefe pro tio ke mi nur dum kvin jaroj interesiĝas pri Esperanto. Antaŭe mi eĉ tute ne sciis kio ĝi estas. Do, mia unua penso estis: atendi por vidi, ke ne temas pri ŝerco. Poste venis gratuloj el la tuta mondo kaj mi ĝojis. Dankon!

La novaĵo ankaŭ tre ĝojigis min, ĉar ĝi venis dum tempo, en kiu la estonteco de la Brusela Komunikadcentro ne estas certa.

LOdE: La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro via tre aktiva laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

DaF: La celo de BKC estas efike reliefigi la politikan kaj socian signifon de Esperanto. Estas tro multe da agadoj por detaligi ĉi tie, sed vidu ĉe www.lingvo.org. Ĉe lingvo.org/gaz estas centoj da artikoloj.

Ĉefe, ni kontaktas naciajn kaj internaciajn politikistojn, oficistojn, ĵurnalistojn. Ni helpas Landajn Asociojn kaj individuojn koncepti gazetaran kaj politikan strategion. Grava estas devigi politikistojn pritrakti la lingvan problemon: ofte tio signifas instigi parlamentanojn fari oficialan demandon, ĉu pri Esperanto, ĉu pri lingva diskriminacio kaj malegaleco. Tiam la ministroj devas respondi.

Multe de niaj agadoj estas rete sekveblaj. Do, ni sekvas la uzadon de la vorto Esperanto en gazetoj instigante volontulojn — pere de dissendolisto klere kaj trafe reagi (http://groups.yahoo.com/group/reago). Ofte la mencioj pri Esperanto estas negativaj en amaskomunikiloj (ĝi estas artefarita, ne havas kulturon, ktp.) Ĉiusemajne novaj leteroj de esperantistoj aperas en gazetoj tra la mondo. La agado ankaŭ efikas ĵurnalistojn, kiuj komprenas ke esperantistoj ekzistas.

Ni instigas kaj kunlaboras en gazetaraj agadoj por la Universalaj Kongresoj — dum 2003 aperis artikoloj en dekoj da landoj. Ni instigas ĵurnalistojn skribi pri Esperanto ankaŭ dum aliaj periodoj. Aliaj gravaj laboroj estas sekvi diversajn lingvajn dosierojn, traktante kun diversaj registaraj kaj neregistaraj organizoj kaj ankaŭ rekte kun politikistoj, ekzemple, pri lingva diskriminacio, edukada industrio, deviga uzado de la angla, ktp.

LOdE: Ĉu BKC ricevas helpon?

DaF: Jes, kompreneble, ĉar ne eblas labori profesie por Esperanto sen la helpo de aliaj. Iusence BKC respegulas la laboron de ĉiuj aktivuloj. Homoj, kiuj helpas traduki gazetarajn komunikojn, leterojn, aŭ kiuj mem kontaktas ĵurnalistojn kaj politikistojn post informo de BKC. BKC estas iusence “ligilo” inter la volo de esperantistoj informi pri Esperanto kaj la ekstera mondo.

Ni ricevis financadon de UEA dum la unuaj du jaroj. Espereble ĉi-jare UEA ankoraŭ financos. Bedaŭrinde, estas malfacile konvinki ĉiujn pri la neceso agadi al la ekstera mondo, kaj en la komenco mi mem devis multe batali por ke UEA konsideru tian agadon.

LOdE: Kio pri la estonteco de BKC?

DaF: Ĉi-jare ni verŝajne pluvivos. Venontjare ni denove havos problemojn. Ni vidos, kaj provos akiri novajn financajn rimedojn. Iel mi havas la senton ke, spite al la multaj rezolucioj de Esperanto-asocioj, profesia informado ankoraŭ ne estas parto de la ĉiutaga laboro de Esperanto-oficistoj. Mi bedaŭras tion.

LOdE: Kio plej malplaĉas al vi en Esperantujo?

DaF: Foje oni havas la senton, ke la klubo estas tro malgranda, ke homoj konas unu la alian dum tro longa tempo. Pleje oni sentas tion en estraroj, kompreneble. Ni devas malfermi la pordojn al pli junaj homoj.

Alia afero estas daŭra emo de multaj esperantistoj konverti homojn por ke ili vidu la veron kaj lingvan sanktecon. Ni absolute devas eviti ke esperantistoj aspektu kiel sektanoj.

LOdE: Kio plej plaĉas al vi en Esperantujo?

DaF: Plaĉas al mi la ideo malantaŭ Esperanto: ke oni facile kaj egalrajte povas komuniki. Mi ĝojas pro kontaktoj kun homoj el multe da landoj, parolante la saman lingvon.

LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

DaF: Mi estas same pesimisma pri Esperanto kiel pri mia propra lingvo, la kimra. Se esperantistoj daŭrigos kun la samaj organizaj strukturoj, la samaj rezolucioj dum UK-oj, kaj kun la sama plimaljuniĝo de membroj kaj estraroj, tiam ne restos multo por fari.

Sed ni ekzistas. Espereble, la fakto ke nun eblas esti bona esperantisto sen membriĝi en iu asocio, simple uzante la interreton, paradokse, helpos la lingvon pluvivi.

Oni eĉ povas esti optimisma. Ekzemple, la Eŭropa Komisiono financas projekton de esperantistoj por organizi lingvan festivalon. Estas aliaj pozitivaj signoj: interretejoj kiel tejo.org, ĝangalo.com, eo.wikipedia.org, ĉiutagaj elsendoj de la Pola Radio kaj amaso de aliaj ttt-ejoj.

Bedaŭrinde, preskaŭ ĉio funkcias nur danke al amatoroj.

LOdE: Du tradiciaj demandoj. Por kiu(j) vi voĉdonus, se vi estuselektanto ĉi-jare?

DaF: Mi proponus homojn, kiuj estas pli junaj ol mi. Dum kvin jaroj de mia esperantisteco plej frapas min la neebleco lasi la spacon al junuloj en estraroj kaj en staboj de niaj asocioj. Do, mi donus miajn voĉojn al aktivuloj de TEJO.

LOdE: … kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekziloteal neloĝata insulo?

DaF: Mi bedaŭrinde ne havas multajn Esperanto-librojn, verŝajne pro tio ke mi esperantistiĝis antaŭ nur kvin jaroj. Kaj dum la lastaj jaroj mi provas lerni legi slavajn, skandinavajn kaj latinidajn lingvojn. Ne estas multe da tempo, sed mi nun provas legi Henryk Sienkiewicz en la pola kaj uzas la Esperanto-tradukon por helpi min…

Aĥ jes, mi kunportus al la insulo porteblan telefonon kaj rete elŝutus librojn el http://esperanto.nu/eLibrejo.

La Ondo de Esperanto. 2004. № 2 (112).


Novaĵoj | Enirpaĝo