Laŭ ĵusa komuniko de Virve Ernits, la 2an de februaro 2004 forpasis elstara estona esperantisto

Jaan Ojalo

Jaan Ojalo

…kiam ĝis lia 90-jara jubileo restis nur 16 tagoj.

Jaan Ojalo naskiĝis 18 feb 1914. Preskaŭ dum sia tuta vivo li laboris en la konsum-kooperativa sistemo, escepte de la jaroj 1941–1945, kiam li militservis.

Li esperantiĝis en 1929. En la 1950aj jaroj li aktive kontribuis al la renaskiĝo de Esperanto en Estonio kaj en Sovetunio. En 1956 li fariĝis klubestro de Tallinna Esperanto-Klubo kaj ekde 1988 sekretario de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE), 1992–1995 prezidanto de EAE, poste honora prezidanto de EAE. Honora Membro de UEA ekde 1991.

Jaan Ojalo verkis Esperantajn Sinonimojn, tri lernolibrojn, du helpmaterialojn por lernantoj kaj du vortarojn. Libroforme aperis lia traduko de Noktaj aviadistoj (Vladimir Beekman); li kunlaboris traduke ankaŭ en Lumo de Orienta Eŭropo (Vladimir Beekman) kaj en Ventolume (Debora Vaarandi). Lia traduko de Maria en Siberio de H.Kiik restis manuskripta.

Ni funebras kaj kondolencas okaze de la foriro de nia fidela amiko kaj simpatianto.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov


Novaĵoj | Enirpaĝo