Demando: Revenante el la kristana ekumena kongreso en Rimino, ni libere babilis inter ni pri la itala premiero de La familio de Anto Speri. Leviĝis diversaj demandoj por Giorgio Silfer, la aŭtoro. Armando, kiu ne nur spektis sed ankaŭ legis la teatraĵon, suspektas ke vi, la aŭtoro, per ĝi kampanjas por raŭmismo. Ĉu vere?
Respondo: La familio de Anto Speri ne ekzistas, sed ekzistas la atmosfero kaj la cirkonstancoj, en Eŭropo ie ĉe la Danubo ie, kiuj produktus ĝin. Efektive ekzistas homo, kia la amiko de Anto, rifuzinta paroli al sia filino dum dudek jaroj en alia lingvo ol esperanto, krom unu fojo, kiam la loĝejo estis trafita de incendio. Efektive ekzistas homoj, kiaj Anto mem, tipa mezlerneja instruisto (kaj esperantisto) en la ruinanta marksisma sistemo. Efektive ekzistas esperantistidoj kiaj Liza, Saŝo, Olga. Efektive ekzistas ĉiuj personoj, sed la fikcio remiksas ilin, kvazaŭ kartojn en kartaro. Kaj aperas unika ludo, kie la esperanto-socio estas esenca atuto. Certe, la dramo priskribas tiun socion per la okuloj de raŭmisto, sed ne kampanjas por ĝi. Kiu perceptas tiel, tiu do opinias ke ankaŭ la teatro de Dario Fo aŭ de Bertoldt Brecht kampanjas por komunismo: tro primitiva percepto…
Demando: Luciano opinias ke la tuta dramo meritas pliajn konsiderojn post atenta relego kaj reaŭskultado, eventuale elkasede. Tiam estus pli facile kompreni la feliĉon de la protagonisto, Anto Speri, kiu ĝojas ĉar la tre amatan edzinon Klara feliĉiĝas amanto, Bruno, kiu mem estas amiko de Anto, kaj kvazaŭ onklo por la filinoj.
Respondo: Temas pri triopo multe pli respektinda ol tiu kiun
vi renkontas en okcidenta vodevilo. La koncepto de ĵaluzo estas reportita
al sia origina etimologio. Se A vere amas C, kiu amas B, certe A ekamos
ankaŭ B. Anto Speri realigas la ekvilibron de larĝigita familio. En tio
li estas la plej saĝa el ĉiuj. Pli saĝa ol sia edzino Klara, kiu en
la fino ekdubas pri sia rolo en la ŝanĝitaj cirkonstancoj. Pli saĝa
ol la okcidenteŭropa amiko, kiu serĉas manieron por dekroĉi sin, kiam
la konjunkturo ŝanĝiĝas kaj ne povas plu funkcii la moro havi duan familion
trans la “Fera Kurteno”, praktikata de okcidentaj (ne)esperantistoj
dum la 1980aj jaroj. La Esperantio de la 1930aj instituciigis la kongresedzinon,
tiu de la 1980aj legitimigis la transkurtenedzinon. La aŭtoro nur priskribas
la morojn de siaj samtempuloj. Cetere li havas fortajn referencojn: vidu
verkon de Sándor Márai.
Demando: Johano konfirmas, ke li povus rekoni plurajn eŭropajn
esperantistojn en La familio de Anto Speri — certe ĉiujn infanojn
aŭ gefilojn, certe ankaŭ Anton Speri kaj s-ron Löw. Sed li ne rekonus
iun en Klara, kaj precipe ne en Bruno: li neniam renkontis tian entrepreniston
inter la okcidentaj esperantistoj, aŭ tiel karaktere interesan virinon
inter la orientaj, dum kongreso.
Respondo: Nia tuta junularo retroviĝas en internaciaj seminarioj, festivaloj, kongresoj: kaj la interesaj kaj la malpli interesaj. Kontraŭe, la plejmulton el la interesaj homoj vi ne renkontas en kongresoj de plenkreskuloj. Certe Klara neniam irus al Universala Kongreso: ŝi ne povus, interalie pro la familia ŝarĝo. Kaj ankaŭ Bruno dizertas ilin: li estas en aĝo profesie tro aktiva por permesi al si tutsemajnan kongreson. Do estas normale, ke Johano ne rekonas konatojn en Klara Speri aŭ en Bruno Banfi.
Demando: Al Roberto multe plaĉis la dialogo inter la du filinoj (Liza kaj Eva) kaj la patro, pri la vorto Dio. Li trovas ĝin profunde kristana, kaj krome tre humura, pro la specifa humuro de Anto Speri.
Respondo: Roberto tuŝas gravan punkton. Liza kaj des pli Eva amas sian patron, kaj tra la patro ŝatas esperanton, ĉar la lingvo devigis lin esti ĉiutage proksima al ili, aparteni plene al ili dum la infanaĝo. Tio ne okazis por Saŝo, kaj des pli por Olga: ili duone aŭ tute malŝatas nian lingvon. Sed tra la figuro de la patro la infano perceptas ankaŭ la figuron de Dio. Estas ia triptiko patro-lingvo-dio kiun niaj denaskuloj akceptas — aŭ rifuzas. Ĉu tio estas profunde kristana? Almenaŭ ĝi estas profunde homa: la patra figuro estas grava, kaj la lingvo, per kiu li volas esti identigita ĉe la gefiloj, havas sencon nur se ĝi igas des pli aminda tiun patran figuron.
Demando: Kiel vi mem priskribus vian dramon, kompare kun la antaŭaj, en tridek jaroj da teatroverkado? — demandas Petro.
Respondo: La familio de Anto Speri estas prismo pli multfaceta ol Triptiko aŭ La vorta klaso aŭ Doktoro Rosales. Unu faceto spegulas la situacion de la 1990aj en orienta Eŭropo; dua la rilatojn inter gepatroj kaj gefiloj; tria la rilatojn ene de la nuna generacio de denaskuloj; kvara la rilatojn ene de la pli aĝa generacio; kvina la evoluon de la (esperanto-)socio entute; sesa la signifon de amo kaj amikeco. Ĉi tiu dramo estas pli granda novaĵo el socia vidpunkto, ol kiel kontribuo al avangarda teatro en nia lingvo: tiurilate La vorta klaso markis pli gravan etapon. Min mem surprizas la optimismo de La familio, kompare kun pli fruaj dramoj, pli amaraj, eĉ foje senesperaj. Eble la fondo kaj ekspansio de la Esperanta Civito donas (al mi kaj al pluraj) multe pli da elano kaj espero, post la 1990aj.
La Ondo de Esperanto. 2004. № 3 (113).