Povilas JegorovasLitovion en la mondon!
Esperanton en Litovion!

La legantoj de nia rubriko Ricevitaj libroj rimarkis, ke lastatempe en ĝi estas multaj libroj el Litovio. Ni petis la prezidanton de Litovia Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, rakonti pri la “libroeksplodo” en Litovio.

Povilas Jegorovas: La “eksplodo” — pli ĝuste: vigliĝo de la eldonado — estas ligita kun la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos 23–30 jul 2005 en la ĉefurbo de Litovio. Por ni ĝi estas ne nur la plej granda esperantista kunveno, sed evento de nacia kaj internacia graveco — ja Litovio havas intimajn historiajn ligojn kun Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto. Ni interpretas la kongreson kiel projekton kun du ĉefaj direktoj: unue, konatigi la mondon kun Litovio per Esperanto. Due, diskonigi Esperanton kaj aktivigi la esperantistan movadon en Litovio. Nia tasko estas prepari Litovion al la kongreso tiel, ke la litova socio adekvate komprenu la esencon kaj sencon de Esperanto. Do, ni havas du sloganojn: “Litovion en la mondon!” kaj “Esperanton en Litovion!” Realigi ĉi tiujn sloganojn oni povas precipe per eldonado, kaj la nuna tempo estas tre taŭga, ĉar ni povas ricevi ŝtatan subtenon por eldoni solide kaj profesie.

Eldonado havas eternan valoron. La kongreso pasos, forgesiĝos, sed libroj restos; ili estos en bibliotekoj, ilin havos homoj, oni povos ilin uzi ĉiam.

La Ondo: Sed oni ne povas subite ekeldoni, sen bazo kaj tradicioj, ĉu ne?

Povilas Jegorovas: Aktiva eldonado estis unu el revoj de litovaj esperantistoj. Nun ekestis eblo realigi la revon. Dum la 50-jara sovetia periodo estis ege malfacile eldoni ion en/pri Esperanto. Dum tiu tempo ni sukcesis eldoni nur dekon da libroj (se ne konsideri samizdatajn), tamen ni laboris “por tirkesto”, kaj nun estas multaj manuskriptoj. Do, nia bazo estas homoj, kiuj kapablas bonkvalite kaj profesie verki, redakti kaj traduki. Ne mankas ankaŭ la tradicioj, ja en la sendependa Litovio antaŭ 1940 Esperanto-eldonado floris.

La Ondo: Kiom da libroj vi planas eldoni?

Povilas Jegorovas: Ni preparis grandiozan eldonplanon por 3–4 jaroj kun 128 librotitoloj. Kvankam ni ne eldonos tiom, kiom ni planis komence, sed la ĉefajn antaŭviditajn aferojn ni certe faros.

La Ondo: Pri kiuj aferoj temas?

Povilas Jegorovas: Nia eldonplano estas dividata je 8 grupoj:

  1. Fundamentaj libroj pri problemoj de internacia lingvo, interlingvistiko, esperantologio (en la litova);
  2. Libroj pri/de Zamenhof (en la litova);
  3. Lernolibroj kaj vortaroj.
  4. Libroj pri historio, kulturo kaj arto de Litovio (en Esperanto).
  5. Litova beletro en Esperanto.
  6. Informa kaj turisma literaturo pri Litovio en Esperanto.
  7. Albumoj pri arto, fotoalbumoj kaj aliaj reprezentaj eldonaĵoj pri Litovio en Esperanto.
  8. Videofilmoj en Esperanto.
La Ondo: Ĉu LitEA mem eldonas tion?

Povilas Jegorovas: Ni mem principe ne eldonas, sed komisias tion al profesiuloj. Ja libroj de prestiĝaj eldonejoj estas traktataj pli serioze ol amatoraĵoj. Ni havas kontrakton kun la prestiĝa Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj, kiu jam eldonis 5 librojn, kaj kun la fama eldonejo Alma Littera, kiu eldonis 3 librojn. Ni fruktodone kunlaboras kun Varpas, kiu eldonis 6 librojn kaj kiu ĉi-jare eldonos ankoraŭ 10. Ni kunlaboras ankaŭ kun aliaj eldonejoj, ekzemple, kun Baltos lankos, Tyto alba, Dajalita, Trys žvaigždutės kaj aliaj.

La Ondo: Vi menciis fundamentajn librojn…

Povilas Jegorovas: Ni eldonas en la litova lingvo ĉiujn gravajn verkojn pri la internacilingva problemaro kaj pri Esperanto, kiuj aperis diverslingve. Por tio ni tradukas tiujn librojn el Esperanto, franca, angla, germana, itala, rusa, portugala kaj aliaj lingvoj. Estas grave havi en nacia lingvo tiajn bazajn librojn por ebligi al la intelektularo ekkoni la aferon serioze kaj profunde.

Inter la jam eldonitaj libroj estas: En la serĉado de la universala lingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj de Aleksandr Duliĉenko, La serĉado de perfekta lingvo en Eŭropa kulturo de Umberto Eco, Libro pri Esperanto de Aleksandr Koroleviĉ, Kristanismo kaj Esperanto de Ulrich Matthias, Enkonduko en interlingvistikon de Aloyzas Gudavičius. Baldaŭ aperos La danĝera lingvo de Ulrich Lins, Defio de lingvoj de Claude Piron kaj kelkaj aliaj. Ni intencas eldoni ankaŭ kelkajn artikolarojn, ekzemple, ĉiujn dokumentojn de CED.

La Ondo: Kaj pri Zamenhof…

Povilas Jegorovas: Estas eldonitaj tri libroj pri Zamenhof en la litova lingvo (de Vitaliano Lamberti, Marjorie Boulton kaj Aleksandras Dambrauskas-Jakštas) kaj La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński en Esperanto, kies litova traduko baldaŭ pretos.

Krome, ni intencas aperigi elektitan verkaron de Zamenhof en la litova lingvo — tio estas unika afero en la tuta mondo.

La Ondo: Per tiuj libroj oni havas bonan imagon pri Esperanto. Sed kiel oni povos lerni la lingvon?

Povilas Jegorovas: Jam aperis lernolibroj de Antanas Mekys, Gediminas Degėsys, Telesforas Lukoševičius, Saulius Keras, Laurynas Algimantas Skūpas, Ŝlosilo de Esperanto de Antanas Poška, konversacilibro de Stasys Gaidamavičius kaj Lernu diligente de Danutė Vidrinskienė. Kelkaj pliaj lerniloj estas en nia plano.

La Ondo: Lerninte la lingvon oni volas legi en ĝi. Kion vi eldonas en Esperanto?

Povilas Jegorovas: Pri la historio de nia lando rakontas Litovio dum jarcentoj de Petras Čeliauskas. Aperis traduko de la litova klasikaĵo Arbaro de Anykščai de Antanas Baranauskas, kelkaj porinfanaj libroj kaj tri originalaj poemaroj. Antaŭ la kongreso estos lanĉitaj antologioj de litovaj poemoj, noveloj kaj folkloro.

Krome, aperis turismaj kaj informaj broŝuroj kaj prospektoj kaj tri videofilmoj pri Litovio — tiaspeca eldonado ne estas finita.

Ni dankas la litovian registaron kaj la municipojn de Vilno kaj de Kaŭno pro la komprenemo kaj pro la financa helpo al nia eldonprojekto. Ni volas, ke Esperanto iĝu integra parto de la litovia kulturo. Por tio ni multe laboras.

La Ondo de Esperanto. 2004. №7 (117).


Novaĵoj | Enirpaĝo