La kovrilpaghoNia kontribuo al la jaro de Ĉeĥov

Ĉeriza ĝardeno aperis en Esperanto

Anton Ĉeĥov. Ĉeriza ĝardeno: Rakontoj, noveloj kaj dramoj. – Kaliningrado: Sezonoj, 2004. – 352 paĝoj, 400 ekz. – Serio Rusa literaturo, volumo 10.

Tradukis: Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev, Valentin Melnikov, Andrej Parfentjev, Anna kaj Mati Pentus, Tatjana Vŝivceva, Vladimir Vyĉegĵanin, Aleksandr Zagvazdin

Provlegis: Michel Duc Goninaz, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Chris Long, Daniel Luez, Perla Martinelli, Gonçalo Neves

Kompilis, redaktis kaj komentariis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka


Ekde 2000 Sezonoj ĉiujare eldonas unu ampleksan libron el la rusa klasika literaturo: Resurekto de Tolstoj (2000), Malvivaj animoj de Gogol (2001), Blankaj noktoj de Dostojevskij (2002) kaj Rusa novelaro. La 19a jarcento (2003).

Rusa novelaro finiĝis per noveloj de Anton Ĉeĥov. Kelkaj diras, ke li daŭrigis kaj finis la prozan tradicion, komencitan de Puŝkin, kiun sekvis Gogol, Dostojevskij kaj Tolstoj. Tamen Gogol, Dostojevskij kaj Tolstoj strebis fari literaturon pli ol literaturo – katedro, de kiu ili instruis kaj predikis. Sed Ĉeĥov, tempe tre proksima, apartenas al alia stilistika epoko: li ridas, ironias, kunsentas, kunemocias, sed nek alvokas, nek instigas, eĉ se tion faras liaj herooj: “Ja estus tre agrable kombini artan kreadon kun prediko, sed por mi tio estas tre malfacila kaj neebla … Mi plene fidas la leganton”.

Alia citaĵo: “Vi volas, ke, priskribante ĉevalŝtelistojn, mi parolu ke ŝteli ĉevalojn estas malbone. Sed tion oni scias delonge antaŭ mi”, – li skribis al Aleksej Suvorin.

Krome, Ĉeĥov estis la unua granda rusa verkisto, kies kreado formiĝis sub influo de naturscienco. Grigorij Zaĥarjin, kies universitatajn lekciojn aŭskultis Ĉeĥov (supozeble, ankaŭ Zamenhof) instruis, ke ekzistas ne malsano ĝenerale, sed konkretaj malsanuloj, kaj ke oni devas “personigi ĉiun apartan kazon”. Ĝuste la lastaj vortoj, kiujn ripetas Aljoĥin en Pri la amo, donas ŝlosilon por kompreni la arton de Anton Ĉeĥov.

Pro tiu personigo, ĉiu persono en liaj verkoj estas grava – ĉiu el ĉirkaŭ ok mil personoj (tuta urbeto!), kiuj vivas en la kvincento da verkoj de Anton Ĉeĥov.

Ni esperas, ke multaj el ili danke al la ĵus eldonita Ĉeriza ĝardeno restos en via memoro kiel vivantaj personoj: Demiĉjo Kudlarov, saĝa kortisto Filipo, enketistoj Ĉubikov kaj Djukovskij, policisto Oĉumelov, “amiko de klerigo” Pjatigorov kaj “doktoro” Zajcev, agordisto Murkin, kamparano Grigorjev kaj tornisto Petrov, timeme sentima Nadinjo, Ivaĉjo kaj Varjka, profesoro Nikolao Stepanoviĉ kaj Katinjo, magistro Kovrin kaj Tanjo, Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin, Belikov kaj Varenjka, Aljoĥin kaj Anna Luganoviĉ, Demetrio Gurov kaj la damo kun hundeto, Nadinjo Ŝumina, la duelontoj en la Urso kaj la rolantoj en la Ĉeriza ĝardeno, kaj multaj aliaj.

Se vi memoros ilin, danku ne nur al Ĉeĥov sed ankaŭ al la tradukintoj kaj provlegintoj, kiuj enportis vin en la mirindan Ĉeĥovan mondon. Mendu la 352-paĝan libron, kiu estis lanĉita en BET-40 precize je la centa mortodato de Anton Ĉeĥov, en la libroservo de UEA aŭ ĉe via kutima libroservo kontraŭ 27 eŭroj. Ruslandanoj mendu rekte ĉe la redakcio de La Ondo.

Agrablan legadon!

Halina Gorecka


Novaĵoj | Enirpaĝo