Jaroslaw Czubinski salutparolas (Fotis Irina Klimovich)La Zamenhofa Semajnfino

Kaliningrado, 3–5 dec 2004

Tri televidaj stacioj kaj redakcioj de 4 ĵurnaloj sendis siajn korespondantojn al la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Kaliningrado, kie 3 dec solene malfermiĝis la Zamenhofa Semajnfino.

Krom 40 esperantistoj el Pollando, Ruslando, Litovio kaj Germanio ĉeestis reprezentantoj de la regiona kaj urba estraroj, de la Universitato kaj de la juda societo kun kiu la lokaj esperantistoj havas bonajn rilatojn. Siajn salutmesaĝojn sendis UEA kaj REU.

Ĝenerala Konsulo de Pollando, Jarosław Czubiński, en sia parolado menciis, interalie, ke estas merito ankaŭ de esperantistoj, ke ĉi-jare li estas distingita de la pollanda ekster-afera ministerio kiel la Konsulo de la Jaro, kaj ke li ĉiam emfazas la modelan kunlaboron de la esperantistoj en nia lim-regiono, kie Esperanto naskiĝis.

Post bonveniga kanto de Jerzy Handzlik, sekvis raportoj pri la agado. Halina Gorecka, prezidanto de la Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo resumis la agadon de la esperantistoj de la plej okcidenta regiono de Ruslando, precipe la informadon kaj partoprenon en internaciaj aranĝoj. Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litovia Esperanto-Asocio, rakontis pri la vigla eldona agado kaj pri la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiun en julio gastigos Vilno. Edward Kozyra, vicprezidanto de la Pola Esperanto-Asocio, informis pri la lastatempaj iniciatoj en Pollando, interalie, pri la debato lingva egaleco en internaciaj rilatoj (ĝin partoprenis ankaŭ Gorecka kaj Jegorovas).

La kunvenintojn alparolis Andrej Malaŝenko, fakestro pri interurbaj kontaktoj en la urbestraro (li partoprenis somere 2002 la inaŭguron de la 1a Balta Esperanto-Forumo), kaj Ljudmila Kovtun el la kleriga departemento de la regiona administracio. Ĉiujn ĉarmis la vervo de Viktor Ŝapiro, prezidanto de la urba juda societo, kiu ĉi-foje parolis en Esperanto.

Post paŭzo, dum kiu la ĉeestantoj estis regalitaj de la Konsulejo, estis projekciita filmo pri la Pekina UK de Roman Dobrzyński, kiu unuafoje venis al Kaliningrado kiel esperantisto. La programon kronis koncerto de la knaba koruso de la juda societo (Tumbalalajko estis prezentita en Esperanto).

Sekvatage en la Kulturpalaco de Maristoj okazis la labora programo: seminario pri kunlaboro en Baltio (gvidis Edward Kozyra), raporto de la redaktoro de La Ondo "Zamenhof verkis ne nur lingvon", prezentoj de la venontjaraj UK (Povilas Jegorovas) kaj IJK (Irek Bobrzak kaj Irmina Szustak). Halina Gorecka solene anoncis la rezulton de Liro-2004.

Irmina Szustak faris bonegan lecionon por deko da kaliningradaj komencantoj, dum pli spertaj samideanoj havis ekskurson, kiun gvidis Nikolaj Penĉukov. La tradicia vespera bankedo en kafejo U Bykov donis ŝancon malstreĉiĝi. Dimanĉe oni ĉefe promenadis.

Jam la vendredan vesperon tri televidoj prezentis en siaj novaĵprogramoj pozitivajn raportojn pri la evento, kaj en la sekvintaj tagoj aperis artikoloj en kvar lokaj ĵurnaloj. Ĉi tiuj informoj ja estis atentitaj — niaj studentoj ricevis plurajn demandojn pri Esperanto en la Universitato, kaj Roman Dobrzyński kaj Povilas Jegorovas estis rekonitaj de kelnerino en restoracio kiel "esperantistoj hieraŭ montritaj televide".

HaGo


Al la partoprenantoj de la Zamenhofa Semajnfino

Karaj geamikoj,

Kaliningrado fariĝas ĉiam pli konata urbo en la tutmonda Esperanto-movado. Antaŭ nur kelkaj jaroj alilandaj esperantistoj sciis ligi ĝin kun neniu formo de agado por la internacia lingvo, sed hodiaŭ ĝi estas la hejmurbo de la elstara revuo "La Ondo de Esperanto", kies reputacion kaj altan kvaliton atestas la daŭra kresko de ĝia abonantaro. Kaliningrado komencis fariĝi scenejo de Esperanto-aranĝoj, al kiuj ankaŭ alilandanoj ĉiam pli ofte trovas vojon. Estis tute nature, ke ĝi estis elektita ankaŭ kiel celo de unu el la ekskursoj post la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu venontsomere okazos en la proksima Vilno.

Vi kunvenas en periodo, en kiu la internacia Esperanto-movado festas la 50an datrevenon de la rezolucio de Unesko, kiu rekonis la atingojn de Esperanto por la proksimigo de la popoloj de la mondo kaj instigis la registarojn al ĝia pli vasta instruado en lernejoj. Samtempe Unesko starigis oficialajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio, kiuj fariĝis bazo por konstanta kunlaboro de la du organizaĵoj. Ankoraŭ nun ni povas esti fieraj pri tiu rezolucio, ĉar ĝi estas la plej grava agnosko de la valoro kaj potencialoj de Esperanto.

Mi varme salutas vin ĉiujn kaj deziras al vi agrablan semajnfinon. Ne povante mem ĉeesti, mi esperas renkonti multajn el vi baldaŭ en la Universala Kongreso en Vilno!

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA



Estimata s-ro Ĝenerala Konsulo!
Estimataj gesinjoroj!
Karaj samideanoj!

Mi, bedaŭrinde, ne povas nun persone partopreni en la bela festo, organizita de la pola diplomatia instanco kune kun kaliningradaj esperantistoj — kiel granda plimulto de batalantoj por la justa internacia lingvoordo, mi laboras por ĝi sur la amatora bazo, ne ĝuante subtenon de registaraj kaj neregistaraj financaj organizoj. Des pli agrable, ke tia grava pola ŝtata instanco kiel Ĝenerala Konsulejo subtenis la ideon honorigi sian grandan samlandanon, iniciintan la lingvon de internacia paco kaj justeco kaj movadon por ties disvastigo. Eĉ pli agrable, ke la ŝtato, en kies reprezentejo okazas la kunveno, estas ŝtato ĵus aliĝinta al la Eŭropa Unio — la supernacia unuiĝo, kie la lingvaj demandoj fariĝas ĉiutage pli aktuala praktika problemo; unuiĝo, kies estonteco signife dependas de la adekvata solvo de tiuj problemoj. Do, estas granda ĝojo, ke en la naskiĝlando de Esperanto nun tion ekkomprenas ankaŭ politikistoj!

Ne hazarde la plej granda honorigo de Zamenhof kaj lia afero okazas nun en la urbo Kaliningrado. Ĝi estas la ruslingva enklavo, ĉirkaŭita de pol- kaj litovlingvaj teritorioj; proksime — trans la Baltia maro — sufiĉe proksimas teritorioj alilingvaj. Ĝuste ĉi tie, kiel en nur malmultaj aliaj lokoj en la mondo, la signifo de etne neŭtrala interpopola komunikilo aspektas pli evidenta, senperaj kontaktoj inter homoj, parolantaj malsamajn lingvojn kaj havantaj malsamajn civitanecojn, estas pli bezonataj kaj oftaj. Tial la E-movado ĉi tie havas pli grandan praktikan perspektivon, ol kie ajn en Rusio, kaj ĝia disvolviĝo povos doni novan elanon al la movado tutlanda!

De la nomo de rusiaj esperantistoj dankon al la organizantoj pro tiom bela iniciato!

Grandajn sukcesojn al la aranĝo!

Prezidanto de Rusia Esperantista Unio
Nikolao Gudskov

La unua Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (dec 2001)
La dua Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (dec 2002)
La tria Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (dec 2003)


Novaĵoj | Enirpaĝo