Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).
Strebante
al eŭropeca Eŭropo kaj al internacia scienca komunikado
Intervjuo kun profesoro Helmar Frank, la Esperantisto
de la Jaro 2004
LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto
de la Jaro 2004?
HF: Por esti sincera: mi surpriziĝis jam pro tio, ke mi antaŭe
ne estis konsciiĝinta pri la ĉiujara elekto de “Esperantisto de la
Jaro”. Krome, mi mem ne estus elektinta min, ĉar mi sentas min nur kiel
tute sobra, kvankam centprocente konvinkita, ĉiutaga uzanto de la Internacia
Lingvo de Doktoro Esperanto — kaj en mia profesia (faka)
kaj en mia privata (familia) vivo. Ke la ver(d)aj Esperantistoj jam tion tiomgrade
aprezas, tio kompreneble forte ĝojigis min.
LOdE: La internacia elektantaro voĉdonis por vi, ĉar ĝi alte
taksis vian laboron en AIS. Bonvolu iomete rakonti pri la Akademio.
HF: Patron de AIS mi konsideras la Eŭropan Klubon, kiun mi kunfondis
1974, kaj kiu proponis 1981 al la registaro de la Respubliko de San Marino
la fondon de “Internacia Libera Universitato” laboranta unuavice per
la Internacia Lingvo, kiu “sufiĉe maturiĝis ankaŭ kiel scienca interkompreniĝilo”,
kaj kies “granda, progresema kaj nacie, politike, rase kaj religie bone
distribuita” parolantaro “meritas kaj bezonas kulturan centron en libereca
ŝtato ekster la grandaj mondpolitikaj grupiĝoj”, ni argumentis. Decidante
19 maj 1983 la realigon de tiu ideo en la formo de akademio (plivastiganta
la laborkampon de la jam ekzistinta sanmarina Instituto pri Kibernetiko),
San Marino fariĝis la “patrin”-lando de AIS. Ekde 1990 nia akademio
aktivas ankaŭ (kaj nun precipe) ekster San Marino, unuavice en reformeŭropaj
landoj. Sed ĝi akiris membrojn ankaŭ en ĉiuj aliaj loĝataj kontinentoj.
Dokumentita historio kaj prezentado de la anaro troviĝas en la triparta
libro “AIS”, kiun mi redaktis 2000 kune kun nia Senata Sekretario OProf.
Dr.habil. Reinhard Fössmeier.
LOdE: En kiuj landoj estas agnoskataj la diplomoj de AIS, kaj kion
AIS entreprenas por pligrandigi la nombron de tiuj landoj?
HF: Certan agnoskon flanke de la respondecaj ministroj kaj de ŝtataj
universitatoj AIS akiris ekster San Marino sinsekve en Pollando, Rumanio,
Ĉeĥio, Slovakio, Ruslando kaj Bulgario. Tio ne nepre signifas egalvalorecon
de niaj kaj de ŝtataj diplomoj kaze de kandidatiĝo por ŝtataj postenoj.
Tamen, la AIS-titoloj (bakalaŭro, magistro, doktoro, habilitdoktoro) estas
publike porteblaj kaj utilaj, se oni aspiras laborlokon almenaŭ en komerco,
industrio aŭ kulturaj institucioj privataj. Per pliampleksigado de nia
enretigita dulingva kursaro kaj pluevoluigado de studaddirektoj grandparte
malcentre ofertataj, AIS klopodas plialtigi sian reputacion kiel universitateca
klerigejo ankaŭ en la pli konservativaj okcidenteŭropaj ŝtatoj. Helpos,
ke nia studadregularo dekomence anticipis la esencon de la nun aktualiĝanta
Bologna-principaro.
LOdE: Kio estas LEUKAIS kaj kiel ĝi funkcios?
HF: La 29an de aŭgusto 2004 okazis ĉe la impona Eŭropa Placo
de la slovaka-hungara landlimurbo Komárno la oficiala inaŭguro de la
neŝtata “Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS”. LEUKAIS
estu ĝemelo de nia internacia fakultatdepartemento inaŭgurita la 21an
de februaro 2003 en la ŝtata rumania universitato “Lucian Blaga” en
Sibiu-Hermannstadt. Ĉi tie jam studas magistriĝcele unuaj studentoj en
plejgrandparte tradicia maniero, sed ĉe docentoj de AIS instruantaj en
la Internacia Lingvo. Kvankam LEUKAIS disponas pri la sama docentaro kaj
jam pri deko da seminariejoj, ni antaŭvidas grandparte malcentran studadon
surbaze de la interreta kursaro de AIS. Planita estas vigla interŝanĝo
de studentoj kaj docentoj inter Sibiu kaj Komárno. Ĝis la fino de 2007
LEUKAIS estas gvidata de rektora triopo konsistanta el nobelpremiito OProf.
Reinhard Selten, prezidantino de AIS Slovakio OProf. Dr.habil. Eva Poláková
kaj mi mem.
LOdE: Kiom (mal)samas la nocioj Eŭropa kaj Eŭropia?
HF: La tradicia geografia nocio Eŭropo estas maladekvate
difinita kiel la okcidenta, ĝis la urala montaro etendiĝanta parto de
la eŭrazia kontinento. Eŭropio estas la evoluanta konfederacio,
kiun konstituas la nuna Eŭropa Unio kune kun tiuj siaj najbaraj ŝtatoj,
kiuj pli-malpli frue kaj probable aliĝos. Eŭropio do estas la
politika mondregiono inter la Nordamerika Komerca Unuiĝo okcidente, la
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj oriente kaj la Araba Mondregiono sude.
LOdE: Oni scias, ke vi, la Esperantisto de la Jaro, apartenas al
neniu landa aŭ internacia esperantista asocio. Kiun opinion vi havas pri
la celoj kaj pri la reala agado de la Esperanto-movado?
HF: Sen la Esperanto-movado ne eblintus starigi kaj ne eblontus
pluevoluigi nian Akademion. Mia alta aprezo de la agado de la organizitaj
Esperantistoj (ĉu “finvenkistoj”, ĉu “raŭmistoj”) ja montriĝas
jam en la fakto, ke ekde la Hamburga UK 1974 (kiam mi ĵus estis eklerninta
nian lingvon), do dum nun 31 jaroj, mi nur en tri Universalaj Kongresoj
ne
partoprenis. Mi opinias, ke la sukceso de la esperantista aktiveco nur
povas kreski, se la Movadon ĉirkaŭas organizoj, kiuj praktike
same agas kiel ĝi, sen ankaŭ en la
teorio malakcepti ajnan alternativan
neŭtralan lingvon, kaj sen reliefigi la Internan Ideon de Esperanto. Tiaj
organizoj estas i.a. Eŭropa Klubo kaj AIS. Iliaj membroj ja grandparte
sed tute ne senescepte aktivas ankaŭ en la Esperanto-movado. (Parenteze:
al unu esperantista asocio mi ja apartenas: mi akceptis jam 1984 la honoran
membrecon de la Rosaria Esperanto-Asocio en Argentinio.)
LOdE: Ĉu AIS ĝuas subtenon de UEA, de SAT, aŭ de la Esperanta
Civito?
HF: Same kiel aro da landaj kaj fakaj Esperanto-asocioj 1987 SAT
subskribis kun AIS interkonsenton pri reciproka apogo. Ekde Ivo Lapenna
ĉiuj UEA-prezidantoj estis AISanoj. Grégoire Maertens eĉ deĵoris plurajn
jarojn kiel nia trezoristo. Lee Chong-Yeong klopodas starigi orientazian
AIS-filion. Renato Corsetti partoprenas en nia instrulaboro kaj varbis
en la oficiala UEA-revuo Esperanto por la celaro de AIS. — Oficialaj
rilatoj al la Esperanta Civito ĝis nun ne ekzistas.
LOdE: Kiel vi resumus la ĉefcelojn de via nuna kaj estonta laboro?
HF: Miaj du (ĝis nun malpopularaj) precipaj celoj, en kiujn mi
investas ĉiun akiritan reputacion (inkluzive nun la proklamitecon kiel
la Esperantisto de la Jaro), estas la strebado al eŭropeca Eŭropo,
kiu nek estas nura apendico de norda azio nek de norda ameriko, kaj la
strebado al internacia scienca komunikado, en kiu ĉiu pluflegadu
sian propran nacian lingvon, sed en kiu la transpontigo de la lingvolimoj
ne okazas per fremda nacia lingvo sed per internacia,
do
neŭtrala lingvo.
LOdE: Ĉiu laŭreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn
tri Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?
HF: Unuavice mi kompreneble kunprenus la Plenan Ilustritan Vortaron.
Por fake plulabori mi, due, kunportus la preskaŭ samampleksan, de Ana-Maria
Pinter 1999 ĉe KAVA-PECH eldonitan 11-an volumon de la plurlingva tekstaro
Kybernetische
Pädagogik / Klerigkibernetiko, kiu enhavas i.a. miajn tri ĝis nun
lastajn kaj ankoraŭ nepre pliperfektigendajn instrulibrojn dulingvajn.
Tiam min afliktus la neceso, preskaŭ komplete rezigni pri mia kvin metrojn
longa kolekto de aliaj libroj internacilingvaj. Por subteni meditadon pri
la neceso de rezigno kaj nealkroĉiĝo, mi verŝajne finfine elektus, trie,
la maldikan, 2002 en Stockholm ĉe Eldona Societo Esperanto aperintan traktaĵon
de AISano Gunnar Gällmo: Kelkaj Faktoj pri la Budhismo.
Aliaj novaĵoj | Projekto La Esperantisto de la Jaro