Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).
7a Internacia Fotokonkurso
La Ondo de Esperanto organizis en 2004 la sepan Internacian Fotokonkurson.
La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. Partoprenis 96 fotoverkoj de
27 aŭtoroj el 12 landoj: Brazilo, Finnlando, Germanio, Islando, Kanado,
Kroatio, Litovio, Malajzio, Pollando, Ruslando, Svedio, Ukrainio.
10 jan 2005 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.
1a premio (50 eŭroj kaj abono al La
Ondo de Esperanto):
Hallgrímur Sæmundsson (Islando) pro “Malnovo
sur moderno”.
2a premio (25 eŭroj kaj abono al
La Ondo de Esperanto):
Marina Lopatina (Ukrainio) vidu
kaj Ziko M Sikosek (Nederlando).
3a premio (abono al La Ondo de
Esperanto):
Pan Tshin Siong (Malajzio) pro “Kukurboj”.
Gordana
Plavšić (Kroatio) pro “Zelenci — fonto de rivero Sava Dolinka”;
Joaquim João Mariano (Brazilo) pro “Spiona naturistino”.
Laŭdaj mencioj:
Dalia Pileckienė (Litovio) pro “Adamo
kaj Eva — kie vi malaperis?! Vintro ja venis, tuj min pereigos…”;
Hallgrímur
Sæmundsson (Islando) pro “Paca kunloĝado” kaj “Floko”; Irina
Mironova (Ruslando) pro “Paŝi sur
glacio estas malpermesite”;
Gulĝan Nemetullajeva (Ukrainio)
pro “Serioza konversacio”;
Ana Beatriz Braga Pereira (Brazilo).
Priesperantaj fotoj
Premio (Libroj de Sezonoj kontraŭ
50 eŭroj):
Dalia Pileckienė (Litovio) pro “Ĉu vere vi kreis la internacian
lingvon?! Nekredeble…”
Laŭda mencio:
Andrzej Sochacki (Pollando) pro “Juna
Esperanto”.
Laŭ la Regularo de la Konkurso, la organizantoj havas ekskluzivan rajton
ĝis la 31a de decembro 2006 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj
elektronika formo kaj en ekspozicioj.
Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!
Halina Gorecka
sekretario de la konkurso
Novaĵoj | Enirpaĝo