Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Februara informado

Universitata prelego

La 14an de februaro la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov prelegis pri “Interlingvistiko, planlingvoj kaj Esperanto” en la Kaliningrada Ŝtata Universitato. Lin aŭskultis kelkaj dekoj da studentoj de la dua studjaro de la Filologia Fakultato. La prelegon ĉeestis ankaŭ Natalia Babenko, la dekano de la Filologia Fakultato. La preleganto ricevis plurajn demandojn, interalie, pri ebleco lerni Esperanton en Kaliningrado.

La prelegon iniciatis studentino pri filologio, Maria Gerasimenko, kiu en decembro 2004 finis la bazan kurson de KREU kaj partoprenis la Zamenhofan Tagon (kaj la Zamenhofan Nokton) de LitEA en Kaŭno.

Probable ĉi-printempe okazos ankoraŭ unu prelego pri la sama temo — por studentoj de la unua studjaro.


Televida programero

La 24an de februaro novaĵ-programo Vesti-Kaliningrad, kiu uzas la 2an ruslandan TV-kanalon Rossija en la plej okcidenta regiono de Ruslando, enhavis programeron pri Esperanto.

Kvankam Vesti intencis informi nur pri la rezulto de la 7a Internacia Fotokonkurso de La Ondo de Esperanto, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov uzis la eblon kaj rakontis ne nur pri la konkurso, sed ankaŭ pri La Ondo de Esperanto kaj pri laste eldonitaj libroj de Sezonoj.

Ĵurnalistino Jelena Nedelja, kiu kun kameraisto Ivan Majorov vizitis la redakcion de La Ondo, menciis ke Esperanto ekprogresas en Kaliningrado kaj ke dek kvin kaliningradanoj partoprenos ĉi-somere la 90an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu unuafoje okazos en la teritorio de eksUSSR.

La programo estis montrita kelkfoje: matene kaj tagmeze.

Ĝi estas la dua televida programero de Jelena Nedelja pri Esperanto. Pasint-somere ŝi pretigis intervjuon kun Maria Sokolova, kiu estis tiutempe forveturonta al Svedio.


Novaĵoj | Enirpaĝo