Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Vesna ObradovicEŭropa Bulteno: nur elektronike

La somera numero de Eŭropa Bulteno, (Suplemento al la julia La Ondo de Esperanto) estas la lasta surpapera numero. La sekva, septembra numero estos publikigita en elektronika eldono. Ĉiuj interesiĝantoj povas al ni sendi sian e-poŝtan adreson, al kiu ili deziras ricevi ĝin. Al la adreso komunikadcentro@lingvo.org bonvolu sendi vian mesaĝon “Mi deziras ricevadi la Eŭropan Bultenon”; kaj ni regule sendos ĝin al vi.

Kun plezuro mi informas vin ke finfine ni ricevis de la Publika Federacia Servo la anoncon pri tio, ke la fondo de EEU estis akceptita kaj ke jura personeco de la asocio estis aprobita.

Albert la Dua, reĝo de Belgoj, dekretas per reĝa decido (arrêté royal) de la 23a de majo 2005 ke laŭ la propono de la Ministrino pri Justico Laurette Onkelinx la jura personeco estas akordigita al la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Nun ni publikigos, laŭ leĝa ordono, la statuton en la Belga Ŝtatgazeto.

La estraro de EEU kunvokas la kunvenon de la Asembleo de EEU en Vilno (Litovio), kadre de la 90a UK la 26an de julio je 11h45–14h00. Detalan tagordon la Landaj Asocioj kaj la membroj de la Asembleo ricevos individue per ret-poŝto.

Mi deziras al vi agrablan legadon, longan someron kaj multajn esperantistajn renkontiĝojn.

Vesna Obradović

(El Eŭropa Bulteno, 2005, №38.)


Novaĵoj | Enirpaĝo