Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Aleksandr DulichenkoInterlingvistiko, eŭrolingvistiko kaj IAI


En la marta Ondo ni informis pri la konferenco Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko en Tartu (Estonio), en kiu estis fondita Internacia Asocio de Interlingvistiko (IAI) kun d-ro Duliĉenko kiel prezidanto. D-ro Aleksandr Duliĉenko (1941–) estas profesoro de la Tartua Universitato, estro de Katedro pri Slava Filologio, renoma slavisto, konata fakulo pri la ĝenerala lingvistiko kaj interlingvistiko, aŭtoro de pli ol 450 sciencaj verkoj en pli ol 20 lingvoj, ankaŭ en Esperanto, redaktoro de libroserioj Interlinguistica Tartuensis (ekde 1982) kaj Slavica Tartuensia (ekde 1985), membro de kelkaj sciencaj akademioj, membro de la Internacia Slavista Komitato, prezidanto de la Komitato de Estoniaj Slavistoj. Li konsentis respondi niajn demandojn.


AD: La sociaj kaj politikaj ŝanĝoj ĉe la limo inter la 20a kaj 21a jarcentoj senpere respeguliĝis en la sociolingvistika situacio, precipe en Eŭropo. La lingva problemo akriĝis en Eŭropa Unio, laŭ kies statuto ĉiuj oficialaj lingvoj de la ŝtatoj-membroj estas oficialaj lingvoj de EU. Nun en EU estas 25 ŝtatoj kun 21 lingvoj, kaj pliaj landoj atendas akcepton. Estas malfacile imagi, ke kelkaj dekoj da lingvoj sukcesos priservi la komunajn bezonojn de la unueca soci-politika kaj ekonomia organismo. Tial ĉiam pli grava iĝas la lingva problemo, sen kies solvo oni ne povas esti certa pri sukceso de la tuteŭropa integriĝo. Estas proponataj modeloj kaj skemoj por trovi optimuman solvon aŭ solvojn de la problemo de internacia lingva komunikado, sed estas klare, ke la problemo ne havas simplan solvon.

Pri teoriaj kaj praktikaj aspektoj de la internacia lingva komunikado okupiĝas speciala scienca disciplino, ekde la komenco de la 20a jarcento konata kiel interlingvistiko. Kadre de interlingvistiko formiĝis esperantologio, kiu celas ĉiuflanke studi la strukturon kaj funkciadon de Esperanto.

LOdE: Kiel, el la vidpunkto de la nuntempa interlingvistiko, estas solvebla la problemaro de la internacia lingva komunikado?

AD: Unue, kiel la internacia lingvo (IL) povus esti akceptita iu etna (nacia) lingvo, vaste uzata ekster sia propra lingva teritorio. Eventuale povus esti kelkaj tiaj lingvoj — horizontale (apartaj lingvoj en diversaj mondregionoj) kaj vertikale (iu lingvo por komerco kaj por ekonomio ĝenerale, alia lingvo por kultura sfero k.t.p.). Al la sama direkto apartenas ideoj pri revivigo de antikva lingvo (latino, sanskrito k.a.) por internaciaj rilatoj.

Due, la rolon de IL povus plenumi lingvo artefarita. Komence ĉi tiu lingvo estis konceptata kiel logika gramatike kaj vortfarade kaj preskaŭ neligita kun la ekzistantaj lingvoj (ekzemplo de la apriora lingvoprojekto estas Solresol, kreita surbaze de kombinoj de muzikaj notoj); poste aperis ideo krei lingvon helpe de plej disvastigitaj eŭropaj lingvoj, surbaze de la t.n. internaciismoj — radikoj, afiksoj kaj tutaj vortoj. Al tiuj lingvoj apartenas Esperanto. En mia libro Internaciaj helplingvoj (Tallinn, 1990) estas registritaj kaj priskribitaj pli ol 900 lingvoprojektoj ekde la 2a jarcento ĝis la jaroj 1970aj.

Trie, oni proponas ankaŭ uzi aŭtomatan (maŝinan) tradukadon por superi la lingvajn barojn, sed ĉi tiu direkto ne povas plene solvi la problemon.

LOdE: Bonvolu rakonti pri la konferenco.

AD: Akademiano Paul Ariste (1905–1990) estis konata lingvisto, profesoro de la Tartua Universitato. Li studis finnugrajn lingvojn kaj donis grandan atenton ankaŭ al Esperanto, kiun li bone konis kaj uzis dum sia tuta vivo. 2 feb 2005 en la Tartua Universitato estis solenata lia 100a naskiĝdatreveno. Kadre de la jubileo la Katedro de la Slava Filologio, kiun mi estras, okazigis 4 feb 2005 internacian konferencon Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko. En ĝi estis prezentitaj raportoj de sciencistoj el Ruslando, Germanio, Litovio, Luksemburgio, Estonio kaj aliaj landoj. Kelkaj interlingvistoj ricevis diplomojn Academicus Ariste pro evoluigo de interlingvistiko.

LOdE: Kial interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko? Kio estas eŭrolingvistiko?

AD: Mi jam diris, ke en Eŭropo la lingva problemo akriĝas, kaj nun konturiĝas nova disciplino — eŭrolingvistiko. Ĝia objekto estas lingva strukturo de Eŭropo, specifaĵoj de la funkciado de eŭropaj lingvoj kaj ebloj de ilia eventuala proksimiĝo (almenaŭ en terminologio). Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko estas ligitaj, ĉar ambaŭ fine serĉas rimedon por superi la lingvajn barojn.

Ĉe tio tre gravas la sperto de Esperanto. Ne hazarde en kelkaj modeloj de la lingva distribuo, kiujn proponas eŭrolingvistiko, kiel komponanto estas ankaŭ internaciaj planlingvoj, inkluzive de Esperanto. Mi pensas, ke en la nuna tempo la atento al Esperanto forlasas la kadron de la Esperanto-movado kaj iĝas objekto de diskutado en la eŭropa scienco. Kun konsidero de ĉi tiu perspektiva aspekto ni decidis okazigi konferencon “Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko”.

LOdE: Kion decidis la konferenco?

AD: En la konferenco mi proponis fondi internacian asocion por unuigi fakulojn, kiuj laboras en la sfero de internacia lingva konumikado, precipe de tiuj, kiuj okupiĝas pri interlingvistiko kaj esperantologio. La konferencanoj subtenis la proponon. Mia projekto de la statuto estis diskutita kaj iom ŝanĝita. Estis decidite ke IAI uzos diversajn lingvojn, sed Esperanto ricevos prioritaton. Estas planataj konferencoj kaj eldonado de interlingvistikaj studoj. IAI kunlaboros kun aliaj organizoj, kiuj estas ligitaj kun la problemo de internacia komunikado.

La konferenco elektis Konsilion de IAI: prof. Sergej Kuznecov (Moskvo), d-ro Detlev Blanke (Berlino), doc. Enn Ernits (Tartu), prof. Helmar Frank (Paderborn), prof. Aloyzas Gudavičius (Šiauliai), Madis Linnamägi, prof. Aleksandr Duliĉenko (Tartu).

LOdE: Kiuj rajtas aliĝi al IAI?

AD: Ĉiuj, kiuj okupiĝas pri interlingvistiko kaj havas presitajn verkojn en ĉi tiu fako. Skribu al aleksd@list.ru.

© La Ondo de Esperanto. 2005. № 6 (128). 


Novaĵoj | Enirpaĝo