La 61an Internacian Junularan Kongreson ĉi tie partoprenis ĉ. 500 esperantistoj kaj honoraj gastoj, inter kiuj la urbestro de Zakopane Piotr Bąk kaj la direktoro de Tatra Nacia Parko Paweł Skawiński, kiu salutis la partoprenantojn en Esperanto.
Laŭ la nombro de aliĝintoj ĉi tiu kongreso, kies Alta Protektanto estis prezidanto de Pollando Aleksander Kwaśnewski, rezultis la plej amasa IJK post 1988.
La programo estis plenplena: ekskursoj, prelegoj, lecionoj de la japana kaj pola lingvoj, de Esperanto, de popolaj dancoj, meditado, metiaj kursoj, instruado de kantoj. Kunvenis la Komitato de TEJO, reprezentantoj de la naciaj organizaĵoj, adeptoj de bahaismo.
La Komitato de TEJO elektis novan Estraron de TEJO por 2005–2007: Heming Welde Thorbjørnsen (prezidanto), Valentina Sidorova (sekretario), Katja Ignatieva (kasisto), François Hounsounou (landa agado), Chuck Smith (informado), Haris Subašić (eksteraj rilatoj) kaj David-Emil Wickström (kongresoj kaj aktivula trejnado). La komitato ankaŭ akceptis Vjetnaman Esperantistan Junularan Organizon kiel la 44an Landan Sekcion de TEJO.
Pli multajn programerojn efektivigis junuloj, sed la programo enhavis prelegojn de Małgorzata Handzlik kaj de Etsuo Miyoshi, kies sperto estas utila ankaŭ por junularo.
Estis prezentitaj diversaj projektoj kaj filmoj. La programon kompletigis teatrumado, noktaj promenoj, Gufujo, diskotekoj kaj, certe, koncertoj de konataj polaj kaj esperantaj grupoj, popola Obrochty kaj roka Hotel Zacisze, kiujn subtenis Esperanto Desperado (la plej lasta koncerto de ĉi tiu grupo), Siona, Georgo Handzlik, Paŝa Moĵaev, Krio de Morto kaj JoMo.
Estis enprogramita Kultura Lingva Festivalo, en kiu rajtis partopreni ĉiu, kiu kapablis prezenti siajn lingvon, popolon aŭ kulturon. Tiucele la partoprenantoj demonstris naciajn vestojn, muzikon, dancojn, manfaraĵojn kaj eĉ proponis gustumi naciajn manĝojn. Plej bone estis prezentitaj ne landoj, sed historiaj aŭ lingvaj regionoj, ekzemple, Kebekio, Okcitanio, Ĉuvaŝio.
Bedaŭrinde, la intenco de la organizantoj okazigi la festivalon subĉiele, en la urba parko, malsukcesis pro la pluvo. La sama pluvo retenis kongresanojn el la montaraj promenoj kaj prelegoj estis amase vizitataj.
La ekskursa sortimento estis riĉa kaj alloga.
Oświęncim estas konata pro la memormuzeo, kiu kunigis du koncentrejojn, en kiuj nazioj senvivigis pli ol unu milionon da homoj. Du apudaj lokoj estas pli konataj en religia kunteksto. Kalwaria Zebrzydowska estas pilgrimloko de la 17a jarcento. Wadowice estas naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2a.
Krakovo estis kaj estas centro de scienco, kulturo kaj arto de Pollando kaj Orienta Eŭropo, ankaŭ la pola ĉefurbo en la epoko de la prospero de la pola ŝtato. Dum la ekskurso oni konatiĝis kun la rezidejo de la polaj reĝoj, kun multaj malnovaj preĝejoj, mezepokaj stratetoj kaj la placo — komerca centro de la malnova urbo.
Wieliczka estas unu el la plej malnovaj salminejoj en Eŭropo. Dum la 700-jara ekspluatado sennombraj tuneloj kaj galerioj penetris en la terfundon. Ĉiĉerono konatigis nin kun diversaj tipoj de salo, montris salonojn, en kiuj situis preĝejoj, manĝejoj, staplejoj aŭ en kiuj oni simple minis salon. Multajn ejojn ornamas skulptaĵoj kaj bareliefoj, kiujn faris ŝaktistoj el la submana materialo, t.e. el salo (!).
En Tatra Nacia Parko troviĝas pitoreska pina arbaro, montaraj herbejoj, paŝtejoj kaj la sola en la pola flanko de Tatroj montara lago. Artgalerio Stara Polana prezentis la regionan arton. Dum la vizito al la ŝafejo oni eksciis la sekreton de la fama fromaĝo oscypek, loka specialaĵo. Ĉefpaŝtisto volonte respondis demandojn de la vizitantoj, post gustumado de la fromaĝo (kun vino), dezirantoj povis provizi sin per fromaĝo preparita dum la ekskurso.
Piedekskurso en Zakopane malkovris multajn kaŝitajn lokojn, malnovajn domojn tipajn por la regiono kaj tombejon, kiu donis la lastan rifuĝejon al multaj polaj famuloj.
Dum la kongreso oni aktive varbis por la aliaj aranĝoj: IJS, IS, ASo. Eblis aliĝi al la sekvontjara IJK, kiu okazos en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio-Hercegovino; en 2007 la esperantista junularo kongresos en Busan (Koreio).
Aleksej Korĵenkov (Kaliningrado)
La Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9.