Ĉi tiu teksto aperis en la duobla kongres-sezona kajero de La Ondo. Oni povas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2005, №8–9.


Natalia Strizhnjova kantas en Vilno (Fotis Viktoria Timajeva)Natalia Striĵnjova — nova nomo en la Esperanta muziko

“Kiu estas tiu junulino, tiel bele kaj profesie kantinta en la Internacia Arta Vespero? — oni demandis post la lasta koncerto en Vilno. Ĉar tiajn demandojn ni ricevis ankaŭ rete post la kongreso, ni decidis koncize prezenti la novan ”steleton", kies foto ornamas la kovrilpaĝon de ĉi tiu Ondo.

Natalia Striĵnjova (Наталья Стрижнёва) naskiĝis kaj loĝas en Kaliningrado. “Mi komencis kanti en la infanvartejo, — ŝi rakontas, — kaj en la lernejo mi estis aktiva en kanto-rondo, sed mi lernis kantoarton ankaŭ en muzika lernejo. Ĉi-jare mi ekstudis en muzika kolegio”.

Sian stilon ŝi difinas kiel “estradan popon”. Post pluraj lernejaj kaj junularaj koncertoj, Natalia en 2004 ricevis la ĉefpremion en la regiona artkonkurso Nadeĵda (Espero). Sekvis sukcesa partopreno en lokaj festivaloj Jantarnaja Zvezda (Sukcena stelo) kaj Baltijskij Razguljaj (Balta gajejo) kaj en la programo de la renoma internacia festivalo Slavjanskij Bazar (Slava foiro).

Ŝia kanta agado daŭras paralele al lernado en la Kaliningrada Universitato, kie ŝi studas lingvojn. “Pro la intereso pri lingvoj mi volonte akceptis kanti en Esperanto, kiam mia muzika gvidanto, Vera Ĉesnokova, proponis lerni kelkajn kantojn de usonano Grigorij Dolgin”, — ŝi daŭrigas. Dum la provkantado Natalia rapide kaptis la muzikan spiriton de Esperanto, kaj ŝia prononco preskaŭ ne bezonis korektadon — verŝajne neniu el du mil spektantoj en Vilno supozis, ke ŝian parolpraktikon ĝis nun konsistigis nur nemultaj dialogoj kun la redaktoro de La Ondo.

Nun ŝia repertuaro enhavas tri kantojn en la Internacia Lingvo. Ĉu ŝi plu kantos Esperante? Ĉu okazos solkoncerto? Ĉu aperos disko? Dependas de la publiko, sed, se nenio malhelpos, Natalia venos al Poznań por ARKONES, kaj denove eksonos ŝia karnavaleca, sorĉa voĉo:

Jen Esperantuj', feliĉa mondo,
montar' smeralda ĉe lazura ondo.
Venu, aŭdu, subtenu!

AlKo
La Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9.


Novaĵoj | Enirpaĝo