Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi la tekston plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2005, №11.


Taŭga bazo por la Esperanto-lobiado

La 4a Nitobe-Simpozio

Tuj post la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno estis okazigita la 4a Nitobe-Simpozio, kiu traktis la kadran temon “Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksiĝo de Eŭropa Unio”.

Kiel do komenti ĉi tiun simpozion? Mi forlasis ĝin kun la ambigua impreso, ke la esperantistoj troviĝas en iom skizofrenia situacio. Unuflanke ili devas agnoski, ke la angla lingvo ludas nuntempe (kaj verŝajne ankoraŭ longe) la absolute dominan rolon ne nur en tiaj konferencoj, sed ankaŭ ĉie en la internacia komunikado (scienco, kulturo, politiko, ekonomio, ktp.). Aliflanke, ili estas jam de longe konvinkitaj, ke Esperanto estus la ideala solvo de la internacia lingvoproblemo. Ĉar laŭ ili teorie kaj praktike Esperanto ŝajnas morale superi ne nur la anglan, sed ankaŭ ajnan nur-nacilingvan opcion, pro kialoj ĝenerale konataj al ĉiu esperantisto kaj ankaŭ al multaj neesperantistoj.

Por ne veki ĉe la ĉeestintaj eminentuloj neesperantistaj, inter kiuj pluraj estas principe favoraj al Esperanto, la impreson, ke la Nitobe-Simpozio estas Esperanto-propagandokonferenco, la anglosaksaj organizantoj evitis ke oni tro multe parolu pri Esperanto mem. Tial, iuj demandoj pri la eventuala konkreta rolo de Esperanto en unu el la lingvokomunikadaj modeloj eble restis neresponditaj. Kaj tial, kiel rezulto en la fina dokumento de la simpozio, la vorto Esperanto aperas nur unufoje lige kun alternativaj vizioj, “kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU”.

Kiuj perfekte parolas la anglan, ĉu kiel gepatra ĉu kiel fremda lingvo, ĉu kiel esperantisto, ĉu kiel neesperantisto, tiuj troviĝas en kontraŭdira situacio. Por ili la lingva problemo en la mondo ŝajne estas nur abstrakta, “akademia” problemo, tial ili devus konsideri la esperantan opcion principe superflua, ĉar la angla opcio dume venkis. En tiu momento ili argumentas pli el la pozicio de advokatoj de la lingvaj rajtoj aŭ ambasadoroj de la naciaj malplimultoj, ol de Esperanto mem, pledante por la neceso defendi la malpli grandajn lingvojn kaj kulturojn. Ĉu pere de Esperanto. Kial do ne? Aliflanke, daŭre restas la sama problemo por homoj, kies gepatra lingvo ne estas la angla kaj kiuj malbone regas tiun lingvon, ke ili penas kompreni la anglan, precipe ties diversajn variantojn. Aŭ inverse: la anglalingvanoj ne estas sufiĉe bone komprenataj de ili.

La rezolucio de la simpozio, produktita de anglalingvanoj, estas sendube serioza kaj bonintenca, kvazaŭ el la tuta koro de esperantistoj. Sed kiu atentos ĝin en Bruselo, Strasburgo, Novjorko, Ĝenevo? En si mem la dokumento ne prezentas novajn ideojn, escepte de la adapto de la temo lige kun la aliĝo de novaj landoj al EU kaj la eŭropa integriĝo. Se ĝi tamen emfazas la gravecon de publika kaj politika debato, ĝi ja tute ĝustas kaj pravas, ĉar la enkonduko de Esperanto evidente dependas esence de politika decido.

Fone al tiu konstelacio, en kiu la esperantistoj verdire ankoraŭ ne kapitulacis, sed atendadas (ĝis la “fina venko”), la iniciatintoj de la Nitobe-Simpozio eble ne sukcesis tute klare esprimi siajn imagojn pri praktikaj celoj kaj konkretaj taskoj kiel promocii Esperanton en la nuntempa mondo, kiu fakte ne volas aŭdi pri ĝi.

Ankaŭ UEA simple ne plu scias kion fari kaj diri post kiam oni klopodis kaj eksperimentis tiom multe ĉe instancoj pli malpli rigide ignorantaj la esperantistajn vidpunktojn. Kvazaŭ oni faris, diris, provis, esperis ĉion. En sia raporto (Esperanto. 2005: 10) al Tonkin restas la malnova espero, ke “Esperanto meritas seriozan konsideron kiam oni frontas lingvajn problemojn je internacia nivelo”. Kaj UEA-prezidanto Renato Corsetti, kiu estas “ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la pasinta sanga jarcento”, alvokas, ke “nia tasko estas vivi en la nuna tempo kaj antaŭenporti la idealojn de Esperanto en la nuna mondo en la landoj en kiuj ni vivas, en la kondiĉoj, en kiuj ni vivas”.

Bele. Ĉu tio sufiĉas? Dum unuj pensas pri Sizifo, aliaj adaptiĝas kaj atendas. Jes do kio alia restas al ni esperantistoj por fari krom sizifumi, atendi kaj adaptiĝi? La klarvidaj ekzempleroj inter ni konscias pri ĉio tio tre bone. Malgraŭ brilaj intelektaj kontribuaĵoj jen kaj jen, de Tonkin, de Corsetti, de Piron, ktp. la mesaĝoj de la esperantistoj evidente ne atingas la vastan publikon, kiu de jardekoj reagas stereotipe kiam ĝi aŭdas la vorton Esperanto.

Malgraŭ mia skeptiko, persone mi pledas por la aktiva daŭrigo de la Nitobe-procezo. Ni devas fariĝi pli fortaj kaj memkonsciaj vidalvide de la ekzistantaj “naciaj” kaj “internaciaj” strukturoj (kiuj estas ege potencaj kaj konservativaj) kaj malpli agi el la akademieca eburturo aŭ el la “geto” de la Esperanto-kongresoj, sen tro ofte esti rimarkitaj de ekstere. Kompreneble, ĉio tio postulas kuraĝon, laboron, paciencon kaj monon. La rezolucioj de la Nitobe-Simpozioj devus alpreni pli konkretan formon kaj ne timi montri la dimension de Esperanto. Ankaŭ post la aliĝo de orienteŭropaj ŝtatoj al EU, la lingva problemo kaj ĝia multekosteco en Eŭropo restas evidenta al ĉiuj, sed ĝia solvo malpli.

Sub la kondiĉoj de multlingveco, kiu estas favorata de la politikistoj en Eŭropo, Esperanto povus ludi pli ofte la rolon de unu el la praktikataj lingvoj, ekzemple en la sferoj de kulturo, scienco kaj instruado, krom tio eble ankaŭ en politiko, komerco kaj turismo. Reprezentantoj ĝuste de tiuj branĉoj estis inter la Nitobe-simpozianoj. En la direkton de tiuj sferoj necesus enkonduki konkretajn eksperimentojn per Esperanto kaj realigi pilotajn projektojn, aktive serĉi sponsorojn, kiuj apogas Esperanton, esplori en kiuj lingvaj modeloj Esperanto povus ekhavi lokon kaj aktive lobii. Samtempe necesas fortigi la propran organizan infrastrukturon, eduki “profesiajn” esperantistojn, plialtigi ilian nivelon, plibonigi la subevoluintan Esperanto-libromerkaton, ktp. Necesas krei stabilan kadron por studi Esperanton kaj interlingvistikon en lernejoj kaj universitatoj kaj garantii laborlokojn por profesie okupiĝi pri tiuj fakoj.

Andreas Künzli

La Ondo de Esperanto. 2005, №11.


Novaĵoj | Enirpaĝo