Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ĉi tiu intervjuo aperis en la novembra kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi la tekston plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2005, №11.


Profesoro Shilo (Fotis Andrej Mahotin)

Universitato Justo jubileas

Eŭropa Jura Universitato Justo antaŭnelonge festis sian 10-jariĝon. Okaze de tio, nia redakciano Valentin Melnikov renkontiĝis kun la kunfondintoj de la universitato — rektoro, prof. Gennadij Ŝilo, kaj vicrektorino, prof. Liana Tuĥvatullina.

Demando: Kiel aperis la ideo krei la Universitaton?

Respondo: En 1994 nova leĝo ebligis alternativan instruadon en neŝtataj lernejoj. Aperis ebleco uzi novajn metodojn kaj principojn. Poste al la fondintoj de la Universitato aliĝis Orienteŭropa fako de AIS kaj Ruslanda Fonduso de Klerigo.

Demando: Ĉu multis tiaj altlernejoj, kaj ĉu multaj restis nun?

Respondo: En 1995 estis 193 neŝtataj altlernejoj, nun 409; kaj ne plu estas granda kresko. Pluraj ne eltenis konkurencon aŭ diskriminacian politikon de la ŝtato.

Demando: Via Universitato apartenas al la strukturo de AIS San-Marino. Kies iniciato estis aliĝi?

Respondo: La ideo venis el Ruslando. Dekomence en nia programo aperis Esperanto kiel propedeŭtika rimedo antaŭ lernado de fremdlingvoj. Poste la signifo de Esperanto plivastiĝis: studentoj pere de ĝi lernas retorikon, en spektaklo — mini-juĝproceso — konatiĝas kun la jura sistemo de Ruslando, kun juraj terminoj ktp. En AIS Esperanto estas labora kaj oficiala lingvo; kiam ni pli proksime konatiĝis kun la prezidanto de AIS prof. Helmar Frank, ni decidis kunlabori pli aktive.

Demando: Ĉu en aliaj landoj ekzistas similaj altlernejoj, kun deviga Esperanto?

Respondo: Esperanton oni lernas en 69 altlernejoj de 24 landoj, tamen devige nur en kelkaj inkluzive de Justo. Ni invitados reprezentantojn de diverslandaj altlernejoj por spert-interŝanĝo.

Demando: Pro kio abiturientoj aliĝas al vi?

Respondo: Probable, pro nia koncepto — similaj ne estas en Ruslando kaj eĉ en la mondo. Estas speciala komplekso de studobjektoj por la unua lernojaro. Ni ne havas preparkurson por abiturientoj: se dum 11 jaroj en mezlernejo iu ne povis bone prepariĝi al studado, unujara kurso ne savos. Dekomence la studentoj lernas tion, kio helpos al ili elteni grandajn ŝarĝojn. Stenografio ebligas skribi 5-7-oble pli rapide, racia legado — legi 2-3-oble pli rapide. Blinda dekfingra tajpado proksimigas rapidecon de tajpado al tiu de legado kaj ebligas prepari dokumentojn sen tajperaroj. Esperanto ne nur ebligas komunikiĝi kun la tuta mondo, sed ankaŭ faciligas lernadon de fremdlingvoj. Teorio de gvidado, malofta studobjekto, instruas kiel fari ĉion pli bone, pli rapide, pli multe, do kiel iĝi gvidanto. Krome, fama verkisto kaj pedagogo Jurij Azarov okazigas seminariojn pri malkovro de talentoj.

Demando: Ĉu eblas dum kelkaj horoj malkovri talenton?

Respondo: Certe. Post ĉiu seminario ni invitas ekspertojn por pritaksi verkojn — pentrajn, literaturajn, muzikajn — de la studentoj. Pozitivaj rezultoj estas priskribitaj en revuoj kaj libroj.

Demando: Ĉu vi akceptas ĉiujn, aŭ estas selektado?

Respondo: La selektado estas sufiĉe forta. Ni ne akceptas fumantojn kaj drogulojn. Krome, abiturientoj estas testataj pri la angla lingvo kaj psiĥologie — pri ĝenerala evoluo. Poste ĉiu interparolas kun la rektoro.

Profesoroj kaj studentoj de Justo (Fotis Andrej Mahotin)Demando: Kio plia allogas la abiturientojn?

Respondo: Probable la etoso. Ni faras ĉion, ke studento sentu psikologian komforton, estimon al si. Neformalaj interrilatoj — komunaj poemoj, kantoj, pridiskutoj — estas normo. Ne nur ni donas poentojn al studentoj, sed ankaŭ ili fine de ĉiu semestro poentigas ĉiujn profesorojn kaj kunlaborantojn. En proks. 50-punkta demandaro ili indikas pozitivajn kaj negativajn trajtojn de la pedagogo. Malpli ol 6 poentoj el 10 estas bazo por ĉesigi la kunlaboron. Precipe gravas por ni la spirita flanko. Ĉiujn sciojn oni povas ĉerpi el libroj, sed honestecon, spiriton — nur de la instruisto. Ni eldonis kelkajn librojn tiutemajn. Manko de spiriteco estas kaŭzo de ĉiuj malbonoj en nuna Ruslando…

Demando: Ĉu estas elstaraj ekzemploj krom Andrej Korobejnikov, konata hodiaŭ en la tuta Esperantujo?

Respondo: Jes. En la grupeto el 4 homoj, kie lernis Korobejnikov, 3 studentoj ricevis diplomojn estante neplenaĝaj. Du el ili, Slava Miĥajlov kaj Inna Dadajan, ricevis po 2 diplomojn — de juristo kaj ekonomiisto. Nun ili jam ricevis trian superan kleron en la Diplomatia Akademio ĉe fremdlanda ministerio de Ruslando. La 19-jara Miĥajlov jam estas kandidato de ekonomiaj sciencoj. Korobejnikov finas Moskvan Konservatorion kaj estas aspiranto de la Moskva Ŝtata Universitato. Cetere, li iĝis docento de Justo en sia 18-jara aĝo kaj dum du jaroj brile instruas romian juron kaj la teorion de ŝtato kaj juro — du ĉefajn bazojn de la jura scienco.

Demando: Eble tio estas esceptoj?

Respondo: Escepto estus, se tiaj 3 personoj aperus en 400-persona grupo, ne en la 4-persona. Jam 8,3% de niaj eksstudentoj havas sciencajn gradojn.

Demando: Kiam pli facilis labori: ĉu antaŭ 10 jaroj aŭ nun?

Respondo: Neniam estis facile. Nun, post la leĝo №122 iĝis vere malfacile. Tiu leĝo forprenis ĉiujn rabatojn de neŝtataj altlernejoj, kaj al la ŝtataj permesis akcepti ĝis 100% de komercaj studentoj. La ŝtataj lernejoj havas siajn domojn, aparataron, instruistojn kaj ŝtatajn subvenciojn. Krome, oni tradicie kredas, ke ŝtataj lernejoj pli fidindas. Do malfacilas konkurenci.

Demando: Fine, pri viaj perspektivoj?

Respondo: Al niaj konceptoj aliĝis kelkaj ŝtataj universitatoj kiel kunaŭtoroj. Nun estas projektata urbeto — internacia klerigejo Justo. Tie ne nur studos 10 mil studentoj, tie ni efektivigos la koncepton de dumviva lernado. Ĝi komenciĝos eĉ antaŭ naskiĝo de la homo: dekomence ni instruos ontajn gepatrojn, kiel koncipi sanan infanon, kiel naski ĝin sana; poste infanvartejo, mez- kaj alt-lernejo, aspiranturo, plialtigo de kvalifiko kaj perfektiĝo dum la tuta vivo. Proksimaj jaroj estos malfacilaj, ja demografia “kavo” (malmultnombreco de eblaj abiturientoj) trafas al 2007. Poste la stato pliboniĝos, kaj tiam ni konstruos la urbeton. Nun ni finas projekton, poste alvokos sponsorojn kaj investantojn. Ni tre esperas, ke nia centro estos ankaŭ centro por la ideo de la internacia lingvo Esperanto. La kleriga ministerio jam rekomendis niajn laborojn por uzado en ruslandaj altlernejoj.

La Ondo de Esperanto. 2005, №11.


Novaĵoj | Enirpaĝo