Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi la tekston plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2005, №11.


Artaj Konfrontoj en Poznano

Arta kaj kultura forumo ARKONES altiras pli kaj pli multajn partoprenantojn, konfirmante la reputacion de la plej interesa Esperanto-aranĝo en la Orienta Eŭropo. Ĉi-jare la ejoj de la lernejo Łejery rande de Poznano (Pollando) nur pene enlasis 218 personojn el 28 landoj, kiuj 30 sep – 2 okt ĉeestis en la 21aj Artaj Konfrontoj.

Muziko ĉefrolis. Teorie — Floréal Martorell per tri prelegoj gvidis la aŭskultantojn tra la historio de Espomuziko. Praktike — per koncertoj, en kiuj prezentiĝis divers-stilaj kantistoj: bardoj (Ĵak Le Puil, Georgo Handzlik, Paŭlo Moĵajev), roko (Dolĉamar, Robert von dem Borne, Krio de Morto), sed ankaŭ JoMo, Natalia Striĵnjova, Zuzanna Kornicka, Yas Kawamura kaj la afrika grupo Vigla muziko, kies koncerto transformiĝis al diskoteko.
Vigla Muziko (Fotis Andrzej Sochacki)
La kleriga programo enhavis plurajn prelegojn pri literaturaj, lingvaj, mondkulturaj kaj sociaj temoj. Kunlaboranto de La KancerKliniko, Serge Sire, parolis pri la Esperantaj bildrakontoj. Franca matematikisto Marc Bavant pritraktis problemojn de faklingvo. Aleksander Korĵenkov prezentante sian verkon Historio de Esperanto, emfazis neceson plu studi la Zamenhofan heredaĵon. Prelegis ankaŭ Zbigbiew Galor, Ilona Koutny, Lidia Ligęza, Radek Nowakowski, Tomasz Chmielik, Ĵak Le Puil, Alaine Delmotte kaj aliaj polaj kaj alilandaj fakuloj.

Deko da eldonejoj kaj gazetoj prezentis sin. Movada panel-diskuto sub la gvido de Ireniusz Bobrzak traktis la temon “Esperanto senlima — konflikto de generacioj”. En la babilejo ofte ne sufiĉis seĝoj, ja interpersonaj kontaktoj estas la plej gravaj momentoj en niaj renkontiĝoj. Bonege funkciis bufedo kun trinkaĵoj kaj rapidaj manĝoj. Libroservo ofertis riĉan sortimenton de libroj kaj KD-oj. Ke librojn oni ne nur aĉetas sed ankaŭ legas, pruvis literatura kvizo de La Ondo, en kiu gajnis ukrainiano Paŭlo Moĵajev.

ARKONES havas bonan estontecon, ĉar junuloj prenas pli aktivan pozicion per programkontribuoj kaj kunorganizado, ankaŭ per partoprenado.

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto. 2005, № 11.


Novaĵoj | Enirpaĝo