Ĉi tiu teksto, verkita de nia redakciano Valentin Melnikov, aperos en la decembra kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №1.


Teamo Esperanto

Kelkaj moskvaj esperantistoj sisteme okupiĝas pri diversaj intelektaj ludoj. Ni atingas bonajn rezultojn kaj estas sufiĉe konataj en “sciula” medio. Pro diversaj “historiaj” kaŭzoj kutime ni ludas en diversaj teamoj. Tamen jam delonge ni planis en iu sendependa, ekstersistema turniro partopreni kune, kiel teamo Esperanto.

La 27an de novembro 2005 en Moskvo okazis malfermita turniro pri Erudit-kvartet. Tiu ludo estas parenca al Propra ludo, konata en anglalingva medio kiel Jeopardy! Tamen konkuras ne individuoj, sed kvarpersonaj teamoj, laŭ speciala regularo.

La turniron partoprenis pli ol dek kvaropoj el Moskvo kaj ties provinco, ankaŭ el la urboj Sankt-Peterburg, Pereslavl-Zalesskij kaj Voroneĵ, du personoj el Ukrainio. Indas diri, ke venis vere fortaj intelektludantoj, inter ili ĉi-jaraj mondĉampionoj pri Kio? Kie? Kiam? kaj kelkaj steloj de la televida Propra ludo. La teamo Esperanto (Viktor Aroloviĉ – kapitano, Valentin Melnikov, Garik Kokolija, Vadim Kalaŝnikov) gajnis tre honoran trian lokon kaj ricevis trofeon.
Teamo Esperanto (Foto de Vladimir Vasiljev)

Ofte team-titolo indikas nur sponsoron aŭ estas elektata pli-malpli hazarde, sed ne ĉi-foje. Notindas, ke tri el kvar teamanoj estas ne simple e-istoj, sed vaste konataj Esperanto-aktivuloj. La publiko havis okazon konvinkiĝi, ke Esperanto estas reale funkcianta (ja ni iam-tiam eĉ interparolis en Esperanto laŭkutime) kaj ke esperantistoj apartenas al intelekta avangardo.

Valentin Melnikov
La Ondo de Esperanto. 2006, № 1.


Al la paĝo Novaĵoj | Al la ĉefa enirpaĝo