La abonantaro de La Ondo plu kreskas

Kvankam temas nur pri 17 abonoj pli ol en 2004, ni ĝojas, ke ankaŭ en 2005 la abonantaro de La Ondo de Esperanto superis tiun de la antaŭa jaro — danke al niaj perantoj kaj al tiuj legantoj, kiuj ne nur legas la revuon, sed ankaŭ rekomendas ĝin.

 
 
1998
1999
2000
2001
2002
2003
2004
2005
Ruslando
147
133
122
115
101
98
104
92
Aliaj landoj
136
170
238
257
305
407
421
450
Entute
283
303
360
372
406
505
525
542
Plej bone al la kresko kontribuis Germanio, kie (ankaŭ pro nia maja vojaĝo organizita de GEA) la abonantaro pligrandiĝis je 15 personoj. Bona kresko estas en Italio (+7) kaj en Danlando (+6), kie la proporcia kresko estis plej granda — 66,67% (de 9 ĝis 15). Rekorde grandan abonantaron ni havas ankaŭ en Francio, Hispanio, Svislando, Aŭstralio, Kroatio kaj pluraj aliaj landoj. La plej granda malkresko (krom Ruslando, kiu estas aparta kazo) estas denove en Britio (-10). Novaj abonlandoj de La Ondo estas Portugalio kaj Slovakio.

En la suba listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2004) estas jam 16 landoj — ankaŭ rekordo.

Ruslando 92 (104)
Pollando 65 (65)
Germanio 43 (28)
Francio 35 (32)
Finnlando 29 (29)
Britio 25 (35)
Italio 24 (17)
Usono 22 (20)
Hispanio 20 (18)
Svedio 20 (22)
Belgio 15 (18)
Danlando 15 (9)
Brazilo 14 (13)
Japanio 14 (15)
Svislando 11 (8)
Koreio 10 (10)
Unuafoje ni resumas la statistikon laŭurbe. Plej multaj abonantoj de La Ondo estas en la pollanda ĉefurbo, Varsovio — 12. Sekvas Soĉi (Ruslando) kun 10 kaj Berlino (Germanio) kun 8 abonantoj. Po 5 abonantoj estas en Jekaterinburg, Krasnojarsk, Peterburgo (Ruslando), Poznań (Pollando). En Madrido (Hispanio), Malborko (Pollando), Moskvo (Ruslando), Turku (Finnlando), Vieno (Aŭstrio), Vilno (Litovio), Zagrebo (Kroatio) estas po 4 abonantoj.

Ni faros ĉion por ke la abonkvanto ne falu ĉi-jare. Vi povas helpi per reabono kaj per informado pri La Ondo inter viaj konatoj.


Novaĵoj | Enirpaĝo