Ĉi tiu teksto de Aleksander Korĵenkov aperis en la februbra kajero de La Ondo (2006). Oni povas aperigi ilin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №2.


Eldonado en Esperantujo: jaro 2005

Revuo de Aleksander Korĵenkov

La rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto registras la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo ni ĉiujare resumas la rubrikon, kvankam ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas. Tial la jar-tabeloj estas malpli reprezentaj ol la resumaj tabeloj — sed ne malpli interesaj.

159 libroj estas la plej magra rezulto en la lastaj kvin jaroj, ankaŭ la suma paĝokvanto (23 mil 780 paĝoj), sed la sperto diras ke tio apenaŭ estas signo de malfortiĝo de la esperantista eldonado, kaj ke post unu jaro ambaŭ nombroj kreskos.
 
 
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
2004
2005
Nombro de libroj en/pri Esperanto
2107
222
174
224
183
159
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
251.276
31.520
26.451
28.424
27.295
23.780
Nombro de la eldonintoj
650
109
 95
133
103
87
Averaĝa paĝonombro de unu libro
*120
142
152
127
149
149
Averaĝa prezo de unu libro (NLG/EUR)
*18.08NLG/€8,22
€11,2
€11.6
€10.3
€10.8
€12.7
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo
296
32
43
42
25
19
Originala beletro
258
21
18
24
21
14
Traduka beletro
458
57
18
32
45
40
Planlingvistiko kaj esperantologio
229
26
19
15
13
22
Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.)
241
21
42
33
32
27
Politiko, historio, filozofio
166
22
11
28
21
22
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
182
17
8
16
10
4
Religio
105
6
10
17
6
6
Aliaj temoj
172
20
4
17
10
5

En la resuma tabelo vi povas mem vidi ĉion, sed eble ni komparu kun la stato antaŭ kvarona jarcento, kiam Esperanto, laŭ kelkaj, estis “floranta”: en 1980 surmerkatiĝis 132 libroj sur entute 15.091 paĝoj.

El la 159 libroj 86 libroj aperis en 2005, 46 libroj en 2004, kaj po 1-2 libroj en antaŭaj jaroj kun atentinda escepto de la jaro 1993, kiu ĉi-jare grave influis la statistikon.

En 2005 laste aperis 15 ampleksaj kolektoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj el la svisa gazeto La Sentinelle. Kvankam ili (preskaŭ) ne havas rilaton al Esperanto, ilin verkis esperantisto Edmond Privat. Libro-Mondo (Pollando) kaj Arĥivaro Edmond Privat (Svislando) eldonis en la jaro 1993 kelkajn dekojn da kolektoj, kiujn la Libroservo de UEA anoncas iom post iom dum la lastaj jaroj. Ĉi tial ambaŭ eldonejoj por siaj malnovaj represoj kunokupas nun la suprojn en la jar-tabeloj.

Reale, en 2005 plej multajn titolojn eldonis Edition Iltis — temas pri 15 esperantologiaj kaj volapukologiaj broŝuroj en Esperanto kaj en la germana lingvo. Sekvas kun ok libroj du baltaj eldonejoj: Ryto varpas el Kaŭno kaj Sezonoj el Kaliningrado.

Tamen la broŝur-rikolto de Iltis ampleksas malpli ol 500 paĝojn, kaj ĝi mankas en la paĝolisto, en kiu estas SAT eldoninta la plej “dikan” libron en la jaro NPIV-2005.

Jaro 2005. Libroj

Arĥivaro E.Privat (CH) 15
Edition Iltis (DE) 15
Libro-Mondo (PL) 15
Ryto varpas (LT) 8
Sezonoj (RU) 8
UEA (NL) 7
Mondial (US) 6
FEL (BE) 5
Bero (NL) 4
KAVA-PECH (CZ) 4

Jaro 2005. Paĝoj

Arĥivaro E.Privat 5210
Libro-Mondo 5210
Mondial 1581
SAT (FR) 1265
KAVA-PECH 1010
UEA 996
Ryto varpas 938
Sezonoj 918
FEL 915
EAE (EE) 810

La fenomeno “1993” ŝanĝis ankaŭ la resuman statistikon, kiun dum multaj jaroj malfermis UEA. La privata eldonejo de Tomasz Chmielik, Libro-Mondo avancis UEAon, kaj nun estas la plej aktiva libroproduktanto en Esperantujo dum la lastaj 15 jaroj. Oni vidas, ke nur 5 eldonejoj aperigas averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone (kaj Sezonoj nature estas inter ili).

Jaroj 1991-2005. Libroj

Libro-Mondo 114
UEA 106
FEL 75
Fonto (BR) 71
Sezonoj 62
Arizona Stelo (US) 52
ĈEE (CN) 51
Bero 48
KAVA-PECH 46
Impeto (RU) 44

Jaroj 1991-2005. Paĝoj

Libro-Mondo 14123
Ludovikito (JP) 12085
UEA 12005
FEL 11558
Arĥivaro E.Privat 11258
Fonto 10846
ĈEE 10161
Sezonoj 9690
KAVA-PECH 7926
Impeto 6532

Oni bone scias, ke la Universala Kongreso mobilizas la movadon antaŭ kaj dum la kongreso, sed post la kongreso kutime venas “meritita” ripozo. Tiel estis en 2003 en Svedio (11 libroj en la kongresjaro 2003, nur 1 en 2004, neniu en 2005) kaj en Ĉinio (12 libroj en la kongresjaro 2004, neniu en 2005), sed la litovia kazo estas aparta, ĉar la eldonado tie sekvas planon. Litovio certe konservos ankaŭ venontjare sian dignan lokon en la landodeko.

Entute, librojn en/pri Esperanto oni eldonis (nu, laste eldonis) nur en 29 landoj. Krom Ĉinio kaj Svedio neniun libron donis al ni la antaŭnelongaj kongreslandoj Israelo kaj Kroatio.

Jaro 2005. Libroj

Germanio 23
Pollando 22
Ruslando 19
Svislando 17
Litovio 16
Francio 15
Nederlando 13
Ĉeĥio 6
USA 6
Belgio 5

Jaro 2005. Paĝoj

Pollando 5882
Svislando 5498
Ruslando 2638
Francio 2434
Litovio 1910
Nederlando 1886
Usono 1581
Germanio 1202
Ĉeĥio 1163
Belgio 915

La resumaj lando-tabeloj preskaŭ ne ŝanĝiĝas. Germanio kaj Francio restas la plej aktivaj kaj movade kaj eldone, kvankam Pollando ĉiam proksimiĝas al Francio.

Jaroj 1991-2005. Libroj

Germanio 299
Francio 266
Pollando 243
Nederlando 207
Brazilo 174
Ruslando 168
Japanio 155
Usono 141
Italio 114
Hungario 113

1991-2005. Paĝoj

Germanio 35.761
Francio 33.432
Japanio 29.751
Pollando 26.310
Brazilo 24.160
Ruslando 23.810
Nederlando 21.540
Svislando 17.585
Hungario 17.495
Ĉinio 16.470

Nia lasta statistikero koncernas la fonto-lingvojn. 56 libroj enhavas ĉi-jare indikon pri tradukiteco. Sed ŝajnas, ke unuafoje plej multaj tradukoj estas faritaj el Esperanto — entute 11 libr(et)oj havas tian indikon. 9 tradukoj estis faritaj el la germana, 8 el la litova, 7 el la franca, po 6 el la angla kaj el la rusa.

Malgraŭ tio la angla plurestas en la supro por la jaroj 1991–2005:

Angla 119 libroj, franca 101, germana 85, Esperanto 61, rusa 57, jida 44, ĉina kaj portugala po 43, pola 42, japana 35, hungara 30 ktp.

Mi ne juĝas ĉi tie pri la kvalito de la libroj — por tio necesas legi ilin, sed ne la eldonindikojn en Laste aperis. Tamen, legante la librolistojn, mi ĉiam miras, kiom malsimilas ili al la kutima oferto en la ordinaraj librovendejoj.

Vidu mem: dum la jaro 2005 en Esperantujo surmerkatiĝis neniu libro por tiuj kiuj uzas komputilon (en la librovendejo proksima al nia hejmo estas pluraj dekoj da libroj ruslingvaj pri Windows, Word kaj pri la reto); neniu libro pri aŭtomobiloj, televidiloj kaj poŝtelefonoj; neniu libro teknika; neniu lernolibro (escepte de libro pri la litova lingvo); neniu biografio pri famulo (krom broŝuroj pri la aŭtoro de Volapuko); neniu libro arta; neniu kuirlibro; neniu kuraclibro; neniu libro pri hejma mastrumado; neniu libro por agrikulturistoj; neniu libro por eldonistoj kaj redaktoroj; neniu libro sporta ktp.

Ĉu vere Esperanto estas la lingvo “...en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj” (el la Bulonja Deklaracio). Nu, eble ne, sed ni povas fieri, ke en neniu alia homa lingvo aperas tiom da libroj ... pri Esperanto.

La Ondo de Esperanto. 2006, № 2.


Novaĵoj | Enirpaĝo