Laŭ ties Principoĉarto, la MSF “estas malferma renkontiĝejo por pripensado, demokrata debato pri ideoj, proponstarigado, libera interŝanĝo de spertoj kaj kunligado por efika agado, de grupoj kaj movadoj de la civila socio (…) kiuj klopodas konstrui tutplanedan socion orientitan al fruktodonaj rilatoj inter la homoj kaj inter ili kaj la Tero”. Ĝi “estas plurisma, diverseca, nekonfesia, neregistara kaj nepartia spaco, kiu malcentre, rete kunligas instancojn kaj movadojn engaĝiĝintajn en konkretaj agadoj el loka ĝis internacia niveloj, por konstrui alian mondon”. Fronte al la nunaj minacoj de malpaco, ekologia krizaro, pliprofundigo de la breĉo inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, kultura unuformigo (MakDonaldigo) de la mondo kaj malfortiĝo de la demokratia vivo de la socioj, la alimondisma movado de movadoj kaj ties MSF senperforte celas alternativan, solidaran tutmondiĝon de la homaj rajtoj, socia justo kaj funda demokratio.
Nesurprize, kelkiuj tuj rimarkis ke estas forta ligo inter tio kaj la longa strebado de la Esperanto-movado subtene al lingva demokratio, lingva ekologio, lingvaj homaj rajtoj, rajto je komunikado kaj kultura diverseco. La bunte foira, amasa, dialoga kaj debata ecoj de la MSF montriĝis taŭgaj por plurmaniere videbligi niajn ideojn, spertojn kaj proponojn. Tial persiste agadis kelkaj Esperanto-aktivuloj per budoj, surstrata marŝado, atelieroj kaj paneloj, ne nur ĉe ĉiuj ĝisnunaj (Porto-Alegro, Brazilo en 2001, 2002, 2003, 2005 kaj Mumbai, Barato en 2004) sed ankaŭ ĉe kontinentaj, regionaj, landaj kaj eĉ lokaj Sociaj Forumoj okazigitaj tra la mondo (ekzemple: Eŭropa 2004 en Parizo, Azia 2003 en Hajderabado kaj Ĉilia 2004).
Prepare al la 6a MSF 2006, unuafoje okazigota multcentre en Bamako (Malio), Caracas (Venezuelo) kaj Karachi (Pakistano), mi prelegis en la Vilna UK kaj komencis kontakti esperantistojn el Afriko, Venezuelo, Pakistano kaj Barato, por instigo kaj kunordigo. Helpate de Osmo Buller, Renato Corsetti kaj Manfred Westermayer mi lanĉis alvokon por financa subteno al la vojaĝkostoj de niaj afrikaj samideanoj pretaj veni al Bamako. Siaflanke aliaj homoj sin preparis por la eventoj. Apartan mencion meritas Francisko Simonnet, akademiano kaj fondinto de la asocio Libero por la lingvoj, kiu pretiĝis veni al ĉiuj tri sinsekvaj okazoj kiel volontulo-interpretisto de la tradukreto Babels, lanĉita por “solvi” la lingvan baron en la MSF mem.
En Bamako (19–23 jan 2006), inter pli ol 30 mil partoprenantoj, agadis
kvin afrikaj esperantistoj: nome François Hounsounou (Benino), Antoine
Kouablan (Ebura Bordo), Adjé Adjévi (Togolando), Drissa Flayoro kaj Keita
Bamusa (Malio). Ili funkciigis informan budon, alparolis multajn forumanojn
pri la rilato inter Esperanto kaj la alimondismaj valoroj, disdonis informilojn
kaj okazigis kunlabore kun Francisko Simonnet atelieron “Afriko kaj la
mondo estas plurlingvaj. Kiom da lingvoj afrikanoj devas paroli?”, dum
kiu oni Esperant-lingve emfazis la nunan problemaron de lingvaj diskriminacio
kaj mortigo kaj la egalrajtigan rolon kiun Esperanto povus havi, kun posta
traduko en la francan kaj en la bambaran, la etnolingvon de Malio. Ekestis
intereso pri nia afero flanke de maliaj ĵurnalistoj kaj de multaj partoprenantoj
el diversaj landoj kaj mondopartoj. La prezidanto de UEA elokvente diris,
ke temas pri “unu el la plej belaj paĝoj de la agado (…) en Afriko
[ĉar] la unuan fojon vi elpaŝis publike por Esperanto en internacia medio”.
Similajn spertojn travivis la esperantistoj agantaj dum la versio en Caracas
(80 mil partoprenantoj, 24–29 jan 2006), nome la anoj de la kooperativo
Esperanto-Amikaro
de Caracas (Juan Negrete k.a.), Francisko Simonnet kaj Vilhelmo Lutermano,
ĉefrolulo de Monda Asembleo Socia kaj Le Monde Diplomatique en
Esperanto. Ili starigis informan budon kaj okazigis aranĝojn lige al la
kutimaj temaj aksoj de la MSF (demokratio, komunikado, ktp). Feliĉe, oni
akceptis mian sugeston okazigi prelegon pri la detruaj minacoj kontraŭ
la indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj, grava temo pri kiu spertas la fratoj
Jorge kaj Esteban Mosonyi, antropologoj-lingvistoj kaj esperantofonoj el
Caracas mem. Ankaŭ estis intervjuoj pri Esperanto por televidaj kaj radiaj
stacioj.
Pro la ĵusa tertremo en Pakistano, la MSF de Karachi estis prokrastita,
ĝis la fino de marto, sed por simbole ligiĝi al Bamako kaj Caracas oni
okazigis la duan landan SF en Lahore, kiun sukcese partoprenis Pakistana
Esperanto-Asocio gvidate de sia prezidanto Shabbir Ahmad Sial. Li kaj Jawaid
Eahsan entuziasme reagis al mia instigo tuj komprenante la gravecon de
la afero, kaj feliĉe ilia ĝisnuna sperto estas ege bona. Kun la kunlaboro
de d-ro Giridhar Rao (Barato), oni okazigos ĉe tiu MSF gravajn atelierojn
pri lingva demokratio kaj tutmondiĝo.
Jen nova, intelekte stimula sulko por fosi kaj semi la praktikan Zamenhofan idealon helpi la homojn interkomunikiĝi kaj refratiĝi.
La Ondo de Esperanto. 2006, № 3 (137).