Kovrilo de Serge SireSamideanoj

Satiroj kaj humuraĵoj 
pri Esperanto kaj pri esperantistoj

Kompilis Aleksander Korĵenkov

Kovrilo de Serge Sire

Eldonis Sezonoj (Kaliningrado) en februaro 2006

Serio Legu kaj lernu; Volumo 2

80 paĝoj

Prezo: 7,50 eŭroj<


Antaŭparolo de la kompilinto

“Mi ŝatus legi en Esperanto, bonvolu doni al mi ion”, — petas iuj el miaj kursfinintoj. Tiu banala demando estas iom embarasa. Pli ol unu fojon mi konstatis, ke la progresigaj lego- kaj lerno-libroj kapablis kaŭzi legoimunon, eĉ se kelkaj ŝatas ilin. Tial mi devis kribri nian bibliotekon por serĉi verkojn legindajn.

Mi zorge notis la pozitivajn (kaj negativajn) reagojn de legemuloj, kaj tiuj reagoj rivelis kelkajn interesajn detalojn pri la preferataj legaĵoj, ekzemple:

Tial Sezonoj decidis eldoni por novaj esperantistoj libroserion Legu kaj lernu. La unua volumo, Vivo kaj morto de Wiederboren (1998) enhavis dek du humurajn novelojn, verkitaj originale en Esperanto de William Auld, Clelia Conterno Guglielminetti, Lorjak, Raymond Schwartz kaj aliaj esperantistaj verkistoj klasikaj kaj nuntempaj.

La tuta eldonita stoko de Wiederboren estis elĉerpita baldaŭ post la eldono. Recenzantoj laŭdis ĝin, kaj legantoj atendis daŭrigon, sed pro aliaj projektoj la dua volumo en Legu kaj lernu aperas sep jarojn post la unua. Ankaŭ ĝi enhavas satirojn kaj humuraĵojn, sed ĉi-foje temas pri Esperanto kaj pri esperantistoj.

Kun helpo de Sten Johansson kaj Valentin Melnikov (dankon al ambaŭ!) estis elektitaj ĉ. 50 tekstoj, kiuj ampleksus pli ol 200 paĝojn — estas agrable ke ni multe ridas pri ni mem, ja la popola maksimo diras, ke “nur tiu popolo estas granda, kiu kapablas ridi pri si mem”. Fine, post kribrado, restis 27 verkoj de 21 aŭtoroj, kiuj estas prezentitaj (preskaŭ) kronologie.

La restinta materialo povos esti uzata por plia novelaro kaj por kolekto de skeĉoj kaj unuaktaĵoj pri la sama temo.

Kiel redaktoro, mi ne ŝanĝis la tekstojn, sed nur unuecigis la ortografion (ekzemple: la “rektan parolon”) kaj korektis nenombreblajn miskompostaĵojn. Ne estis mia celo doni notojn pri ĉiuj personoj, gazetoj kaj asocioj, menciitaj en la libro (ili estas en aliaj konsultlibroj kaj en la reto, ekzemple en Vikipedio), tamen mi devis verki kelkajn notojn, sen kiuj ne ĉiuj novaj esperantistoj povas korekte kompreni la aludojn de la aŭtoroj.

Do, turnu ĉi tiun paĝon kaj — legu, lernu kaj ridu!

Aleksander Korĵenkov


Enhavtabelo

  • Antaŭparolo (Aleksander Korĵenkov)
  • Vasilij Devjatnin. Samideanoj
  • Czesław Kozłowski. Pri Esperanta gazetaro
  • Czesław Kozłowski. Nia versistaro
  • E. Wende. Skizo el mia propagandista vivo
  • Raymond Schwartz. La vunda punkto
  • Raymond Schwartz. Simpligita anatomio
  • Julio Baghy. La propagandisto
  • Julio Baghy. La grupfeino
  • Izrael Lejzerowicz. La vizito de Horaĉo Serĉer
  • Izrael Lejzerowicz. Horaĉo Serĉer faras revolucion
  • Jean Forge. Nia nigra filo
  • Louis Beaucaire. Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA
  • Louis Beaucaire. Zozo, la deksepa regulo de la Fundamento
  • HiStRiKo. La noktoj de Sam Ideano
  • HiStRiKo. Sam Ideano kongresas
  • Viktor Sapoĵnikov. Lumbildit'
  • Bernardo Aunis. Kiel Raymond Schwartz eniris paradizon
  • Spomenka Štimec. Gastamo
  • Gonçalo Neves. Fakistoj
  • Sten Johansson. Mia Nobelpremio
  • David K. Jordan. Knaĥoĥŝveŭpsceg
  • Sabine Trenner. Pro po
  • Jorge Camacho. Trivorta romano
  • Jorge Luis Gutiérrez. L' Ago-Tago de Onjo Asunta
  • Trevor Steele. Malbelartaj konkursoj?
  • Christian Rivière. Kanto-sperto
  • Liven Dek. Kolektantoj
  • Notoj
  • Pri la aŭtoroj

  • Novaĵoj | Enirpaĝo