Nia redakciano — ĉampiono de Ruslando

23–24 feb 2006 en Saransk (Mordovio, Ruslando) okazis la 6a ĉampionado de Ruslando pri la ludo Kio?Kie?Kiam?. (Detalan priskribon de tiu ludo oni povas legi en Kontakto 2004. №4.) Partoprenis 48 teamoj el diversaj regionoj. Ĉampioniĝis la teamo Nesprosta (kapitano – Anatolij Belkin, Moskvo), en kiu ludis redakciano de La Ondo de Esperanto Valentin Melnikov.

Tiamaniere la teamo Nesprosta meritis la rajton partopreni la 5an Mondĉamionadon pri Kio?Kie?Kiam? kiu okazos aŭguste 2006 en Kaliningrado.

Valentin Melnikov en la teamo Nesprosta
Saransk. La teamo Nesprosta. Valentin Melnikov staras en la dua vico (la plej alta).

Estas interese, ke la turniron partoprenis ankaŭ aliaj konataj Esperanto-aktivuloj. Garik Kokolija – en la teamo Penta (kapitano Dmitrij Slavin, urbo Dolgoprudnyj, Moskva provinco), fine dividis 17–21 lokojn, kaj Viktoro Aroloviĉ en la teamo Social-Demokratoj (kapitano Pavel Malyŝev, Moskvo), kiu dividis 35–36 lokojn. Tamen, Social-Demokratoj jam certigis sian partoprenon en la Mondĉamionado, venkinte en unu el etapoj de la Monda Pokalo.

La Ondo kore gratulas samideanon Melnikov!


Novaĵoj | Enirpaĝo