Ĉi tiu teksto aperis en La Ondo de Esperanto. Oni rajtas reprodukti ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la aŭtorojn kaj la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №7.


La dua Medalo de Toleremo

8–9 jun 2006 en Bjalistoko okazis solenaĵoj okaze de enmanigo de la Medalo pri Toleremo al profesoro Wladysław Bartoszewski. La medalon starigis Fondaĵo Zamenhof kaj la kunkreintoj de la Fondaĵo — UEA, PEA, TEJO, ILEI, Bjalistoka Esperantista Societo, Universitato de Bjalistoko, Komunumo Bjalistoko, Bjalistoka Vojevodo.

La unuan fojon tiu medalo estis enmanigita al la Papo Johano Paŭlo la Dua en 1999 pro la iterreligia dialogo kaj toleremo. En januaro 2006 estis decidite honori per la medalo profesoron Wladysław Bartoszewski.

Prof. Bartoszewski (naskiĝinta en 1922) estas elstara publicisto, verkisto, diplomato, historiisto.

Li estas prezidanto de Internacia Komitato de Auschwitz, multjara gvidanto de pola PEN-Klubo, eksambasadoro de Pollando en Aŭstrio, dufoja ministro de eksterlandaj aferoj de Pollando, aŭtoro de pli ol 1200 artikoloj kaj libroj, gastprofesoro en multaj universitatoj. Post la liberigo el Auschwitz li aktive helpis judojn dum la Dua Mondmilito kaj batalis en la pola Landa Armeo. Post la milito pli ol sep jarojn li pasigis en polaj malliberejoj pro politikaj akuzoj. Dum pli ol sesdek jaroj li pledas kaj laboras por interetna kompreno kaj kunlaboro, aktive proksimigante precipe polojn, judojn kaj germanojn. Pli frue li estis honorita per la plej altaj ordenoj kaj medaloj de Pollando, Germanio, Aŭstrio, Israelo, Litovio.

La enmaniga ceremonio okazis la 9an de junio matene en la ĉefa salono de la Supera Lernejo pri Publika Administrado en Bjalistoko kun partopreno de pli ol 400 personoj, inter ili tuta elito de Bjalistoko — ĉefaj politikistoj, sciencistoj, kulturaj agantoj k.a.

Wladyslaw Bartoszewski en Bjalistoko (Fotis Jan Podziewski)La solenan kunvenon komencis rektorino de la Supera Lernejo prof. Barbara Kudrycka. Pri la honorito, liaj vivo kaj agado raportis prezidantino de la Konsilio de Fondumo Zamenhof — prof. Hanna Konopka, kiu fine de sia parolado, kune kun Povilas Jegorovas (reprezentanto de UEA) kaj Jarosław Parzyszek, enmanigis la medalon. Sekvis parolado de la urbestro de Bjalistoko, Ryszard Tur kaj legado de salut- kaj gratul-mesaĝoj. Fine prof. Bartoszewski faris tre interesan prelegon pri Teorio kaj praktiko de eksterlanda politiko. La programon garnis muzikaj koncerteroj de la lerneja koruso, kiu ĵus revenis el Bruselo.

Dum la ceremonio de la enmanigo la laŭreato multe ege pozitive parolis pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Samspirite li parolis ankaŭ en la universitato, kie post renkontiĝo kun ĵurnalistoj, okazis lia prelego Honestindas. Spertoj de la partoprenanto de la epoko antaŭ kelkaj centoj de aŭskultantoj.

La programon kompletigis tagmanĝo kun la urbestro de Bjalistoko Ryszard Tur, metado de floroj ĉe la monumento Zamenhof en la urbocentro de Bjalistoko. Prof. Wladysław Bartoszewski kun la edzino Zofia renkontiĝis en tre amika etoso kun esperantistoj.

La solenaĵoj estis vaste prezentitaj en gazetaro, televidoj, radioj kaj pere de la pollanda agentejo PAP tutmonde. Estis enorma kvanto da ĵurnalistoj. La aranĝo havis mirindan informan kaj propagandan efikon pri Esperanto. La pozitiva takso de Esperanto de tiom altranga kaj aŭtoritata homo estas malfacile supertaksebla. La akcepto de la medalo fare de prof. Wladysław Bartoszewski estas samtempe honoro por la tuta Esperanto-movado.

Povilas Jegorovas, Jarosław Parzyszek

La Ondo de Esperanto. 2006. №7 (141)


Novaĵoj | Enirpaĝo