Mia vojo al la germana kongreso pasis tra Berlino jam preta akcepti zelotojn de piedpilko. Ĉio en la urbo — flagoj kaj afiŝoj, bildkartoj kaj memoraĵoj en butikoj kaj surstrate, T-ĉemizoj kaj okulvitroj — elstarigis la baldaŭ komenciĝontan mondpokalon. Post kelkhora promenado en la ĉefurbo, rapida vagonaro venigis min al Brunsviko.
La 83a Germana Esperanto-Kongreso estis dediĉita al la centjara jubileo
de la organizita movado en la Germanlingvaj teritorioj, kiuj estis pli
grandaj ol Germanio nun. Tial ĉi-foje estis multe pli da eksterlandaj
gastoj. Ĉiuj najbaraj (kaj pli foraj) landaj asocioj, ankaŭ UEA kaj ILEI
estis reprezentitaj.
Ĝuste la gratul-ceremonio komencis la internacian vesperon, dum kiu
prezentiĝis ankaŭ ĉarma amatora magiisto, kies trukoj amuzis la bonhumoran
publikon. Hamburga teamo bonege prezentis la sekvontjaran kongreson. Rakonton
pri la evoluanta urbo akompanis lumbildoj kaj kantado de Ralf Glomp. Prezentado
de Trio Klasika antaŭis la festan vespermanĝon, post kiu okazis
balo kun la grupo Asorti el Litovio.
Brunsviko — la naskiĝurbo de la germana asocio — atentigis pri la jubileo diversrimede: rete kaj afiŝe, per programkalendaroj kaj rulbendreklamo en la stacidomo. Ekspozicio 100-jara jubileo de GEA funkciis en la urba kulturinstituto La Ponto. Amaskomunikiloj raportis pri la evento.
La festprelego de Ulrich Lins prezentis la historion de GEA. Ĝin komplementis Werner Bormann per “Esperanto: Brunsviko 1906 kaj 1972” kaj Detlev Blanke pri “GDREA — specifa parto de la germana E-movado”. Renato Corsetti kaj Zlatko Tišljar traktis temojn ligitajn kun la Eŭropa Unio kaj lingvoj. Andy Künzli prezentis grandiozan projekton pri universalaj lingvoj en Svislando en la formo de Svisa Enciklopedio Planlingva.
Ĉar la jarkunveno de Germana Esperanto-Asocio (GEA) okazis en la lingvo germana, kiun mi bedaŭrinde ne posedas, mi petis la novan estron de la oficejo de GEA, Martin Schaffer, rakonti pri ĝi:
«Ĉi-jare ne okazis elektoj. La estraro de GEA raportis pri la agadoj en la lasta jaro kaj pri la financa situacio. Ĉio estis bona, do oni petis la senŝarĝigon de la estraro. La membrokunveno tion akceptis. La membrokunveno elektis s-ron Andreas Diemel kiel reprezentanton de la Germana Esperanto-Junularo en la estraro de GEA. La junularo multnombre partoprenis la kongreson kaj la membrokunvenon kaj ankaŭ prezentis la projekton “sub-18” kiu havas la celon alproksimigi junulojn sub 18 jaroj al la Esperanto-movado kaj oferti al ili renkontiĝojn kaj agadojn. La nova oficejestro de GEA raportis pri nova fondaĵo. Anny Hartwig de Nurenbergo postlasis konsiderinde altan sumon por krei fondaĵon “Anny-Hartwig-Fondaĵo”, kies ĉefa celo estu interesigi lernantojn kaj instruistojn pri Esperanto. Ĉe la punkto “diversaĵoj” Peter Kuhnel de Berlino raportis pri la bona agado en Berlino speciale rilate al la Esperanto-Domo kaj substrekis la gravecon testamenti al Esperanto-organizaĵoj por havi pli bonan estontecon rilate al Esperanto».
La urbo Brunsviko havas tri urbodomojn kaj tio erarigis parton de la esperantistoj, kiuj direktiĝis al la urbodoma akcepto. Sed bonŝance la alia estis proksima. La moderna kongresejo estis proksima al la historia centro kun la kastela placo kaj katedralo, statuo de leono — simbolo de la urbo — tion kaj multon alian ni vidis dum la ekskurso, ankaŭ la iaman restoracion (nun librovendejo), kie okazis la fondkunveno antaŭ cent jaroj kaj la domon, en kiu Til Strigospegulo bakis siajn famajn strigojn (lia statuo ornamas urban straton). En la malnova placo estis aranĝita mezepoka foirejo, en kiu siajn metiojn montris bakisto, potisto, forĝisto, lignaĵisto…
Fine, mi menciu, ke 2–5 jun en Brunsviko kunvenis pli ol 200 esperantistoj kaj la tuta evento estis filmita. Gravas aldoni, ke la organizadon efektivigis eksterbrunsvika teamo.
Halina Gorecka (Kaliningrado, Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2006. №7 (141)