Dulichenko. La kovrilpaghoAleksandr Duliĉenko

En la serĉado de la mondolingvo,
aŭ interlingvistiko por ĉiuj

La originala verko:
В поисках всемирного языка, или интерлингвистика для всех.
Тарту, 2003

Tradukis, redaktis kaj enpaĝigis
Aleksander Korĵenkov

Provlegis kaj korektis
Halina Gorecka

Sur la kovrilpaĝo estas “komerca letero” en la lingvo Safo (Eckardt A. Safo, a world writing system. Starnberg/See, 1955, pĝ. 22).

Duliĉenko, Aleksandr Dmitrijeviĉ
      En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 160 paĝoj. — (Serio Scio; №7).

© Aleksandr Duliĉenko, 2003.
© Traduko en Esperanto, Aleksander Korĵenkov, 2006.

Kiel aĉeti?

Mendu ĉe la libroservoj de UEA, FEL, ELNA, JEI kaj aliaj grandaj libroservoj.

La eldonejo plenumas nur kolektivajn mendojn (ne malpli ol 4 ekzempleroj).

Vendoprezo: 15 eŭroj.

Speciale rabatita prezo por Ruslando, Pollando kaj Litovio.


Antaŭparolo

En 1925 Ernest Drezen, konata teoriisto de interlingvistiko kaj grava aganto por la internacilingva movado, verkis la libron “En la serĉado de universala lingvo” (“V poiskaĥ vseobŝĉego jazyka”), reeldonita en 1928 kiel “Por universala lingvo” (“Za vseobŝĉim jazykom”), poste ankaŭ kiel “Historio de la mondolingvo”. Komence la libro aperis en la rusa lingvo, sekvis alilingvaj eldonoj. La lasta rusa eldono aperis en 2004 en Moskvo. Drezen traktis la tricentjaran historion de provoj krei tutmondajn (universalajn) lingvojn kaj internaciajn planlingvojn. Post la unua eldono pasis jam 80 jaroj. Intertempe grave progresis lingvistiko, formiĝis kaj sukcese evoluas ĝia branĉo, interlingvistiko — scienco pri internacia lingva komunikado kaj pri internacia lingvo kiel rimedo de tiu komunikado. La aŭtoro de la proponata libro donis al ĝi preskaŭ Drezenan titolon “En la serĉado de la mondolingvo” por emfazi, ke interlingvistiko konservas sian kontinuecon dum sia tuta evoluo, ekde ĉi-fakaj verkoj de la elstaraj lingvistoj Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, Hugo Schuchardt, Otto Jespersen, Edward Sapir kaj André Martinet ĝis la verkoj de la nuntempaj interlingvistoj (Jevgenij Bokarev, Viktor Grigorjev, Reinhard Haupenthal, Detlev Blanke, Sergej Kuznecov, Klaus Schubert k.a.).

En la fokuso de la nuntempa interlingvistiko estas jenaj fundamentaj problemoj: diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo; apero de du ekzistoformoj de la komuna lingvo — internacia helplingvo, kiel bezono de nia tempo kaj de la proksima tempo, kaj tutmonda (universala) lingvo kiel latenta objekto de fora estonteco; esplorado de la problemaro de la socia direktado de la lingvo; prognozado de la monda lingva procezo k.a. Ĝuste al ĉi tiuj kaj al aliaj demandoj estas dediĉita ĉi tiu libro. En ĝi la aŭtoro strebis reliefigi la ĉefajn tendencojn de la monda lingva procezo kaj montri la historian determinitecon de la provoj de la homaro solvi la diverslingvecon per kelkaj manieroj — ekde proponado de unu aŭ kelkaj etnaj lingvoj por la rolo de la lingvo internacia kaj tutmonda, ĝis konscia kreado de ĉi tiu lingvo. Samtempe tra la tuta libro la aŭtoro emfazas la tuthomaran valoron de ĉiuj lingvoj, ĉiu el kiuj estas giganta enciklopedio de la homaj scioj kaj spertoj. La mondolingvo povas evolui nur inter ĉiuj ceteraj lingvoj kaj sur ilia fono. Jen la dialektiko: ili ĉiam evoluos samtempe kaj kune.

Ĉi tiu libro estis verkita en la rusa lingvo. La origina teksto ankoraŭ ne estas eldonita, jam aperis la litova traduko de Ramutė Justina Kiburytė (Vilnius, 2003) kaj la estona traduko de Jüri Maadla (Tartu, 2004). La Esperanta traduko celas esperantistaron — tutmondan komunumon kiu praktike uzas la plej sukcesan internacian planlingvon.

Viajn rimarkigojn, korektojn kaj proponojn bonvolu sendi al la aŭtoro poŝte (50002 Tartu, box 31, Estonio), aŭ rete (aleksd@list.ru).

Aleksandr Duliĉenko
Tartu, la 23an de majo 2006 


Aleksandr DulichenkoPri la aŭtoro

Aleksandr Dmitrijeviĉ Duliĉenko naskiĝis la 30an de oktobro 1941 en Krasnodar (Sovetunio/Ruslando). Doktoro (doctor habilitatus) de filologiaj sciencoj, ordinara profesoro, estro de la katedro de slava filologio de la Tartua universitato (Estonio), filozofia fakultato; renoma fakulo pri ĝenerala kaj slava lingvoscienco.

Aŭtoro de 500 sciencaj verkoj en 20 eŭropaj lingvoj kaj en Esperanto, ankaŭ de jenaj libroj: Enkonduko en slavan filologion (1978, 1981), Slavaj literaturaj mikrolingvoj (1981), Serba-kroata lingvo (1986), Sovetunia interlingvistiko (1983), Internaciaj helplingvoj (1990), La rusa lingvo fine de la 20a jarcento (1994), Jugoslavo-Ruthenica (1995), Etnosociolingvistiko de “perestrojko” en USSR (1999), En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj (litove 2003, estone 2004), Slavaj literaturaj mikrolingvoj (2 volumoj, 2003–2004) k.a. Redaktoro de du sciencaj serioj de la Tartua universitato: interlingvistika (Interlinguistica Tartuensis, aperas ekde 1982) kaj slavistika (Slavica Tartuensia, aperas ekde 1985).

Efektiva membro kaj ordinara profesoro de Accademia Internazionale delle Scienze (San Marino) en la humanistika sekcio (interlingvistiko), New York Academy of Sciences, International Academy of Sciences and Arts (Moskvo), Akademie der Wissenschaften zu Göttingen kaj de aliaj sciencaj organizaĵoj. Prezidanto de la Internacia Asocio de Interlingvistiko. Laŭreato de la internacia scienca premio Humboldt (2005). 


Detala enhavtabelo

1. Nova Babelo, aŭ “lingva ĝangalo” de la moderna mondo

2. “Nil mortalibus arduum est!”, aŭ kiom da lingvoj oni povas lerni?

3. Pri socia reguligo de la lingvo

4. En la serĉado de la racia lingvo

5. Filozofoj en la serĉado de … filozofia lingvo

6. Juraj Križanić: de interslava lingvo al aposteriora lingvoprojektado

7. Bildaj lingvoj?

[La tuta ĉapitro estas elŝutebla en la formato pdf]

8. Solresol: muziki la lingvon

9. “Menade bal — püki bal!”: Al unu mondo — unu lingvon!

10. 1887–2006: 120 jaroj da esperoj kaj agoj

11. Lingvo sen gramatiko! De skemismo al naturalismo.

12. Interlingvistika statistiko de la antikva epoko ĝis la nuna tempo

13. Grandaj lingvoj: olimpika konkurado

14. Kiel aperos la komuna lingvo?


Novaĵoj | Enirpaĝo