Ĉi tiu teksto aperis en iom reduktita formo (ĉar ĝi devis okupi ne pli ol unu plenan paĝon en la revuo) en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto. Oni povas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №10.


Eŭropa identeco en la pola Davos

Krynica estas sudpollanda kuracloko en la Beskid-montaro, proksime al Novsonĉo (Nowy Sącz). En 1992, kiam por Pollando malfermiĝis la ŝanco aliĝi al la Eŭropa Unio, ĝuste en Novsonĉo naskiĝis la ideo establi forumon de sendependa diskutado pri aferoj de la centra kaj orienta Eŭropo. La ideon kaj la nomon de la Ekonomia Forumo en Krynica inspiris la Monda Ekonomia Forumo en Davos, kaj ĝi baldaŭ famiĝis kiel la “pola Davos”. Ĉi-jare el 40 landoj venis 1800 personoj, reprezentantoj de la ekonomia, socia, kultura kaj politika vivo. En tiu elita societo la unuan fojon eklumis la verda stelo.

Margareta Handzlik en Krynica (Fotis Halina Komar)En Novsonĉo aktivas grupo de esperantistinoj, kiun komandas Halina Komar. Pasintjare ili sukcesis enkonduki Esperanton en la studprogramon de la loka Universitato de la Tria Aĝo. Tiu socia altlernejo ĝuas prestiĝon en la urbo dank' al ĝia dinamika direktorino W. Borczyk. Ĝuste ŝi aranĝis al la universitato la rajton partopreni la forumon. La esperantista grupo proponis temon, kiu evidentiĝis bonvena: Lingva politiko – kia modelo por Eŭropo?

La propono kongruis kun la ĝenerala temo de ĉi-jara forumo: Eŭropaj defioj – demandoj pri nova identeco de Eŭropo. Necesis urĝe selekti okpersonan teamon por la diskutpanelo. Ne mankas en Pollando esperantistoj kompetentaj por tiu rolo. La ĉefrolanto nature devis esti Margareta Handzlik, deputito de la Eŭropa Parlamento. La paneldiskuto okazis la 8an de septembro 2006. Oni uzis tri laborlingvojn, la polan, anglan kaj rusan. Jam en tiu fakto estis videbla problemo. Suferis ĝin Zlatko Tišljar. Scipovante kelkajn eŭropajn lingvojn, li devis legi sian referaĵon en la angla, kiun li ne parolas.

Margareta Handzlik brile prezentis la lingvan problemon en la Eŭropa Parlamento.Ŝi demonstris komplikan reton de la reciprokaj tradukpadoj inter la 21 lingvoj de la eŭropuniaj landoj, kaj ties financajn implicojn kalkuleblajn en miliardoj da eŭroj. La parlamentanino atentigis pri malobservo de la fundamenta principo de la Eŭropa Unio, nome la samrajteco de ĉiuj lingvoj. Konklude ŝi prezentis avantaĝojn laŭ la jura, ekonomia kaj morala vidpunkto, kiuj rezultus el akcepto de unu neŭtrala pontolingvo.

Barbara Despiney, doktoro pri ekonomio, reprezentanta la Nacian Centron de Sciencaj Esploroj ĉe la pariza Sorbono, priparolis rilaton inter la kultura identiĝo en regionoj kaj ĝia ekonomia evoluo. Rezulte de siaj esploroj en minoritataj regionoj, ŝi konstatis des pli efikan ekonomian evoluon, ju pli forte identiĝas kun koncerna regiono ĝiaj loĝantoj.

Zlatko Tišljar, teoriulo pri la temo “eŭropa identeco”, kaj sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio difinis diversajn aspektojn de la nocio “identeco”, pledis por sistema tiudirekta edukado. La preleganto, kiu mem konsideras sin kroato, sloveno kaj eŭropano samtempe emfazis la alian kondiĉon por konstrui komunan eŭropan identecon, nome komunan lingvon, kiu garantius al eŭropanoj reciproke rilatiĝi surbaze de la lingva egaleco. Peter Baláž, junulo el Slovakio, nome de TEJO prezentis informfilmon pri Esperanto, aranĝitan en 25 lingvoj.

La publiko (Fotis Halina Komar)La diskuton ardigis alparolo de brito, konsideranta la lingvan problemon en la mondo solvita per la angla. Li kontraŭstaris Esperanton, kiel senkulturan lingvon. D-ro Ilona Koutny, kiu gvidas Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Poznano, konsciigis al la brito, ke Esperanto estas lingvo, kiu absorbis la ĉefajn verkojn de la monda literaturo, kaj en kiu kreiĝas originala literaturo. Tiel valora literaturo, aldonis d-ro Zbigniew Galor el la sama universitato, ke la brito William Auld estis nomita kandidato al Nobel-premio.

D-ro Witold Stępniewski, vicrektoro de la Teknika Universitato en Lublino starigis demandon: “Kion signifas la nocio lingvokono”? Li aludis magran rezulton de ĉi-jaraj maturecekzamenoj pri la pola lingvo. Jen la 19-jaraj gejunuloj fiaskas pro la lingvo, kiun ili parolas denaske kaj krome studis en lernejoj dum 12 jaroj. Kiel do mezuri la konon de fremda lingvo? Kian ŝancon havas ne-brito, kiu kuraĝas konkurenci je posteno en eŭropunia instanco kontraŭ denaska brito? La subskribinto de tiu ĉi artikolo ankaŭ kontribuis al la diskuto, rakontante pri sia sperto dum la instruado de Esperanto en la Pekina Universitato. Ĉiuj miaj studentoj lernas jam ok jarojn la anglan lingvon kaj neniu ĝin parolas, post trimonata lernado de Esperanto kelkaj personoj ekparolis ĝin.

En Krynica la esperantistoj sukcesis prezenti la lingvan problemon en Eŭropo al neesperantista publiko en ĝia influpova, elita nivelo. Krome la kvar panelanoj estis prezentitaj en la albumo de la aktivaj partoprenantoj, kaj en la programlibro estas esence priparolita la temo de la paneldiskuto. Krome funkciis en Krynica informa stando pri Esperanto, organizita kaj priservata de la Pola Esperanto-Junularo, kiun reprezentis Anna Stachowicz el Varsovia Vento kaj Leszek Dobrowolski el Poznano. Tiel okazis malofta en nia movado intergeneracia kunlaboro, la triaaĝuloj kaj la gejunuloj man-en-mane agis por la sama celo.

La vera heroino estas Halina Komar, kiu iniciatis la enkondukon de Esperanto en la Ekonomian Forumon. Ŝi havis stabon de sindonemaj kunlaborantoj, kiel Danuta Kowalska, Jolanta Kieres kaj aliaj. Ili ne nur faris la organizan laboron, sed ankaŭ gastigis la alvenintajn esperantistojn. Ili loĝis ĉe Halina Komar mem, sed ankaŭ ĉe Stanisława Zaczyk, Krystyna Kulej-Dulak kaj Krystyna Stendera.

La lingva panelo de la 16-a Ekonomia Forumo en Krynica estis unu el la cento da diverstemaj diskutoj, tamen ĝi estis unusola, kiun organizis nek iu ŝtata instanco, nek riĉa entrepreno aŭ organizaĵo, sed la grupo de entuziasmuloj. Jen la Novsonĉa fenomeno.

Roman Dobrzyński

La Ondo de Esperanto. 2006. №10 (144)


Novaĵoj | Enirpaĝo