La suba teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto. Oni povas aperigi ilin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №10.


Pelmele tra la kongresa sezono

Someraj (laŭ la Eŭropa vidpunkto) kongresoj kaj festivaloj pasis, projektoj evoluis kaj akumuliĝis informoj… Jen do pelmele plej freŝaj muziknovaĵoj…

En junio okazis la brazila kongreso en Campinas kaj tie estis pluraj artistoj, inter ili JoMo, Alejandro Cossavella, DĴ Roĝer' kaj la brazila repisto Antonio Moreira. La etoso estis bona, krom spektakloj okazis interesa kunveno inter artistoj kaj publiko gvidata de Rogener Pavinski aktuala reprezentanto de EUROKKA ĉe TEJO.

Bertilo Wennergren, Natasha kaj Jomart en Florenco (foto de Natasha)En la Florenca UK okazis kelkaj interesaj koncertoj, interalie, de Solotronik, Ĵomart, Nataŝa kaj Karina. Karina, la juna filino de Ĵomart kaj Nataŝa, estis vera stelulino dum la koncertoj en UK kaj en la infana kongreseto. Estis preparita por tiu okazo naŭtitola KD Karina kantas Esperante. Kompreneble estis junulara programo, en kiu partoprenis Dolchamar kaj DĴ Roĝer… sed ankaŭ aliaj… En la kongreso ankaŭ stelulis la gramatikemula artisto Bertilo Wennergren.

Post UK iru al IJK en Sarajevo, kiu laŭdire estis frenezdiboĉa, kun sufiĉe ĥaosa programo… Ja koncertoj tie okazis kun Amir de Esperanto Desperado akompanata de violistino Fran<@231>oise Noireau, ankaŭ Dolchamar koncertis, kaj estis freneza preskaŭ 3-hora koncerto de JoMo, kiun etosigis varmege la katalunoj kiuj surscenejiĝis por kunkanti “Al la barikadoj” kaj “l' estaka”, dum la publiko vigle dancegis… Katalunoj venis kun diboĉaj intencoj, kiel kutime, kaj por tion anonci iliaj flavaj T-ĉemizoj provoke avertis “Alkohol', alkohol', alkohol', ni alvenis por ebriiĝi kaj fajfi pri esperant'…”

Kaj tuj poste, ĉu al IJS en Hungario?.. Jes kompreneble… Dum la IJS okazis bonegaj koncertoj de La Kuracistoj el Germanio kaj Dolchamar. Fine la du bandoj ludis kelkajn kantojn kune. La Kuracistoj nun preparas eblan koncerton por IS kaj intencas finfine surbendigi demoalbumon.

Fine de aŭgusto okazis unusemajna FESTO en la kastelo Grezijono, kie muziko svarmis kun francaj artistoj FAMo, Duobla unu, Kore kaj La Pafklik.

FAMo (Fabrice Morandeau) prezentis sian akordionan spektaklon kun propraj kantoj, kiuj aperis en memeldonita KD. La spektaklo estis dulingva, franca kaj Esperanta, kun tre franceca etosa repertuaro. Parto de la spektaklo estis akompane kun Duobla unu.

Duobla unu prezentis ankaŭ propran spektaklon kun internacia programo, kun kantoj en Esperanto sed ankaŭ en 16 aliaj lingvoj kiuj vojaĝigis la spektantojn…

Kore ne povis ludi, ĉar la pianisto havis gravan aŭto-akcidenton la antaŭan nokton, sed Kris — la kantisto kaj la animo de la bando — kun sia gitaristo proponis spektaklon omaĝe al la bando Queen. Plejparte la spektaklo estis en la angla, sed dum la kantado Kris improvizis kelkajn Esperanto-adaptiĝojn. Fine li prezentis tutan kanton en Esperanto, kiun Roel Haveman tradukis el la originalo de Queen. Kris promesas reveni kun tutesperanta repertuaro kaj kun pianisto.

La Pafklik en FESTO (Fotis Sylvie Roques)Dum FESTO okazis vera revelacio por ĉiuj partoprenantoj — malkovro de La Pafklik, kiu donis efikan kaj viglan repan koncerton. Ili vere bone etosigis la publikon. Se Dolchamar per “Ĉu vi pretas? Ĉu vi pretas por la veno de Dolchamar?” frenezigis la publikon dum KEFoj, KAFE, Arkones aŭ IJKoj, “Jen la paf! Jen la klik! Jen la pafklik” furoros baldaŭ en ĉiuj junularaj renkontiĝoj… kaj certe ne ĉiuj prudaj kaj konservativaj esperantistoj ŝatos ilian cinikan engaĝitan gangstelan(gangstar) humuron… La Pafklik malfermos novan vojon antaŭ si… do, atentu uloj!

Zhou Mack (Fotis La Feve)Fine de la koncerto kiel gasto de La Pafklik repis Marteno Miniĥ. Jen novaj steluloj de la hiphopa Esperanto-movado! Tio ja indikas ke la projekto de la hiphopa kompilo bone evoluas… La Pafklik prepariĝas, sed ankaŭ Marteno Miniĥ, Dolchamar, DĴ Roĝer, Eterne Rima, Antonio Moreira el Brazilo, La zinfonia el Ĉilio, kaj aliaj.

Se mi diras Farbskatol', vi povas pensi ke temas pri kolora pentroarto, kaj vi ne malpravus, sed temas pri nova formo de reta televido, kiu arkivas videofilmojn kaj tie vi povos trovi muzikan rubrikon kun jam kelkaj etaj muzikvideoj ĉe http://farbskatol.net. Vi tie povos konstati kiel kreivaj kaj artemaj estas junaj esperantistoj kaj ke vidmaterialo pli kaj pli prosperas…

Afrika sed en Parizo la ekzilita Zhou Mack donacas al vi regean juvelon kiun li registris kun sia bando la Fève (la Fabo). Li disponigas libere al ĉiuj kiuj volas tiun regean himnon Internacia amo ĉe http://www.lafeve.com/.

Sed… legu pli post unu monato.

Flo!


Novaĵoj | Enirpaĝo