“Fonto” ne aperos en 2007

Bedaŭrinde, la eldonisto kaj redaktoro de Fonto sin vidas devigitaj interrompi la aperadon de la revuo por 2007.

Por nia kulturo tio certe estas grava perdo. Pluraj aliaj revuoj ja de temp' al tempo ankaŭ aperigas literaturon, sed — male al Fonto — tio ne estas ilia ĉefa enhavo. Krom tio kelkaj revuoj, ekzemple Literatura Foiro, estas klare ligitaj al nur unu difinita (lingvopolitika aŭ alia) ideologio. Delonge nia revuo Fonto estas bedaŭrinde la sola vere sendependa periodaĵo pure literatura en Esperanto.

Kialoj por la interrompo estas interalie la giganta kresko de l' sendokostoj, la lastatempa falo en la nombro de abonantoj, la ĉi-jare tro malakurata aperoritmo (parte ankaŭ pro problemoj ekster nia influo). Ni tamen esperas estonte reaperigi la revuon por la bono de nia tutmonda publiko.

Nia monata revuo aperis ekde oktobro 1980 en 306 numeroj. Aperis en ĝi literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj, sendiskriminacie de kiu ajn literatura skolo (ni diru: de Rikardo Ŝulco ĝis Reinhard Haupenthal, de Jorge Camacho ĝis Vinko Oŝlak). Dum la lastaj jaroj la revuo pli emfaze aperigis ankaŭ verkaĵojn de ekstereŭropaj talentuloj, kiujn en Eŭropo tro facile oni emas pretervidi: Probal Daŝgupto, Shi Chengtai, Mao Zifu, Yamasaki Seikô, Dao Anh Kha, Guozhu k.s.

Dum la unuaj sep jaroj Fonto estis redaktata de William Auld. Post Auld, kvin jarojn redaktis ĝin Daniel Luez (1988–1992) kaj depost tiam Gerrit Berveling (1993–).

Entute aperis en la revuo laŭtakse milo da noveloj, pli ol du mil poemoj, krome multe da teatraĵoj kaj eseoj — foje eĉ tutnumeraj — kiuj sen nia revuo certe restus ne publikigitaj.

Ekde 1986 multaj verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA aperadis en Fonto, kaj en 1990 UEA kaj Fonto interkonsentis, ke laŭeble ĉiuj premiitaj verkoj aperos en Fonto. Foje iuj tro ampleksaj teatraĵoj kaj eseoj ne povis trovi lokon en la revuo, sed kutime ĉio aperis. La premiitaj verkoj kutime plenigas du ĝis kvar tutajn numerojn jare.

Gerrit Berveling
redaktoro de Fonto


Novaĵoj | Enirpaĝo