Ĉi tiu intervjuo aperis en la januara kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2007, №1.


Bertilo WennergrenMi havas multajn projektojn…

Intervjuo kun Bertilo Wennergren

Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Respondo: Mi tre ĝojis, kompreneble. Ĉiam estas agrable ricevi rekonon de longa kaj pena laboro.

Demando: La internacia elektantaro laŭreatigis vin kiel la aŭtoron de PMEG. Sed ja temas nur pri fino de granda laboro, kiu daŭris pli ol unu jaron. Kial vi ekhavis ideon pri ĝi, kaj kiam ĝi estis ekverkita? Dum kiom da tempo vi laboris pri ĝi?

Respondo: La ideo verki iaspecan gramatiklibron en Esperanto iel ŝvebis en mia kapo jam de kiam aperis mia kompendio de Esperanta gramatiko por Svedoj (Esperantokompendium), sed la konkreta instigo al ekagado venis de Jorge Camacho iam en 1991. Kiam samjare ankaŭ Osmo Buller (krie) demandis al mi, kiam mi verkos mian gramatikon (en — aŭ pli ĝuste trans — la libroservo de la UK en Bergeno), mi decidis komenci la laboron. Se mi tiam scius, kiom da laboro tio postulos, mi kredeble rezignus pri la tuta projekto, sed mi estis juna kaj malsaĝa… La efektiva verkado daŭris ĝis 1995, kiam mi povis publikigi la tuton en la Interreto. Kiom da horoj mi pasigis antaŭ mia komputilo, mi tamen nun ne povas pritaksi. Sed poste mi ankoraŭ multe poluris, korektis kaj iom kompletigis.

Demando: Kiom diferencas la unua reta kaj la libroforma teksto?

Respondo: Nur en kelkaj malmultaj lokoj mi faris vere signifajn ŝanĝojn (ekzemple, pri respondado al neaj demandoj). Sed la multegaj malgrandaj korektoj kaj kompletigoj, kiujn oni rimarkas nur se oni tre zorge komparas, kredeble tamen sume sufiĉe grave diferencigas la unue publikigitan version disde la ĉi-jara libra eldono. Por esti honesta mi devas konfesi, ke la tuto estas tiom kompleksa, ke mi ofte mem perdas la superrigardon. Tial mi fakte ne povas bone respondi tiun demandon.

Demando: Post Jouko Lindstedt kaj Michel Duc Goninaz vi estas la tria esperantisto de la jaro, ricevinta ĉi tiun titolon pro esperantologia laboro. Ĉi tio estas honoro, sed ankaŭ respondeco, ĉu ne?

Respondo: Sendube pezas sur la ŝultroj de farantoj de tiaspecaj verkoj kiel PIV kaj PMEG granda respondeco. Se mi skribas ion eraran en PMEG, kaj se PMEG estos rigardata kiel iaspeca normo, tiam iuj eble mislernos. Mi ĉiam ripetas, ke PMEG ne estas perfekta, kaj ke certe en ĝi estas gravaj eraroj (same kiel en PAG). Legantoj do nepre pensu mem, kaj rigardu PMEG-on kiel fonton de konsiloj. Tia singarda aliro estas konsilinda ankaŭ pri PIV, pri la Hejma Vortaro kaj pri aliaj verkoj Esperantologiaj.

Demando: Sed kiun rolon la Akademio havas?

Respondo: La Akademio havas gravan rolon. En ĉiuj okazoj, kiam la Akademio de Esperanto faris konkretajn decidojn kaj rekomendojn pri gramatikaj aferoj, mi tiujn instruojn zorge enmetis iaforme en PMEG-on. La Akademio plu laboras, kaj tute povas esti, ke estontaj eldonoj de PMEG estos iudetale ŝanĝitaj pro intertempe aperintaj decidoj Akademiaj.

Demando: Kiuj gramatikaj problemoj estas la plej senteblaj nuntempe?

Respondo: Mi multe interesiĝas pri la evoluo de la junulara lingvaĵo. Mi notis kelkajn tendencojn tre interesajn kaj tre diversspecajn. Temas, ekzemple, pri pli libera uzo de rolvortetoj (prepozicioj) antaŭ subfrazoj kaj I-verboj (“Ni parolis pri kiel Esperanto diferencas de naciaj lingvoj”; “Ili diskutis pri eldoni tian gazeton”; “ŝi dankis pro ricevi la donacon”…) — en si mem tute logikaj uzoj, sed ja konfliktantaj kun la tradiciaj normoj; kaj ankaŭ pri aferoj pli ŝokaj kiel ekzemple uzo de “je” por marki objekton aŭ eĉ nova objekta rolvorteto “na” (“Ili admiras je/na Zamenhof”) kaj similaj novaĵoj/herezaĵoj. Tradicie Esperantologoj atentas precipe la skriban uzon. Eble ili maltrafas gravajn fenomenojn aperantajn precipe en parola uzo (sed nun tamen observeblajn ankaŭ en la Interreta paroleca skribado retpoŝta k.s.).

Demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi utiligas profesie Esperanton?

Respondo: Mia nuna profesio naskiĝis rekte el mia laboro pri PMEG. Ĝuste la Reta publikigo de PMEG kaj la posta laboro por flegi kaj evoluigi la Retan PMEG-on kaŭzis, ke mi eklernis kaj plulernis pri programado kaj kreado de TTT-paĝoj. Tial finfine mi povis eklabori ankaŭ profesie tiukampe. Ĝuste nun miaj monenspezoj venas de mia engaĝiĝo en la TTT-ejo Lernu!, kie mi plenumas precipe programadajn taskojn.

Demando: Oni konas vin ne nur kiel la aŭtoron de PMEG kaj kiel influhavan akademianon, sed ankaŭ kiel pioniron de la moderna Esperanto-muziko. Kial vi lastatempe malpli aktivas en ĉi tiu sfero?

Respondo: La nunan malaktivadon de la bando Persone (kiu principe plu ekzistas) kaŭzas simple tio, ke la tri bandanoj nun loĝas tro dise por povi kunludi (en Svedujo, Germanujo kaj Koreujo). Bonŝance tamen Martin (nia ĉefkantisto kaj gitaristo) ĵus registris propran diskon (baldaŭ eldonotan), kiu iele daŭrigas la laboron de Persone. Mi kontribuis per kuraĝigado kaj iom da konsiletoj. Mi certas, ke iam iel Persone denove koncertos, sed kredeble ne tre ofte, kaj kredeble nur akustike (malroke).

Demando: Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

Respondo: Mi havas tre favoran opinion pri La Ondo, precipe pro ĝia multflankeco kaj sentimeco. Mi aparte admiras, ke La Ondo, kiu antaŭ nelonge aperigis tre negativan recenzon de PMEG, nun honorigas min kiel Esperantiston de la jaro ĝuste pro tiu sama verko. Tia malfermeco al diversaj opinioj estu modelo por nia gazetaro.

Demando: Por kiu(j) vi voĉdonus, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Respondo: Mi ripetas tiun saman nomon, kiun menciis Jouko Lindstedt en 2000: Floréal Martorell, kiu senlace laboras pri eldonado de Esperanta muziko.

Demando: Ne estas evitebla demando pri viaj planoj.

Respondo: Mi nun konkrete laboras pri nova eldono de PMEG! Ĝi konsistos el nova Interreta versio kun korektoj de kelkaj eraroj kaj kun kelketaj kompletigoj, kaj el folio kun korektendaĵoj por la unua papera eldono. Mi devas krome mencii la Esperantologian TTT-ejon Lingva Kritiko, kiun mi ĵus lanĉis. Cetere mi havas multajn projektojn Akademiajn, ekzemple, 10a Oficiala Aldono (se sukcesos la baldaŭ privoĉdonota 9a OA). Abundas ankaŭ ideoj por plibonigi kaj pliampleksigi la Tekstaron de Esperanto, k.t.p., k.t.p.

Demando: Ĉiu laŭreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn tri Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo (ironte al kosmovojaĝo k.s.)?

Respondo: Mi ĵus mendis la verkon Lingvaj babilaĵoj de Cherpillod. Se la ekzilo okazos tuj post kiam mi ĝin ricevos, mi do nepre ĝin kunportos. Mi tiam nepre kaptu la okazon iom ripozi de la Fundamento, PIV kaj Lingvo kaj Vivo (kiujn mi daŭre relegas), kaj anstataŭe finfine legos Reguluson de Lorjak. Krome mi kunportos la du papili-romanojn de Trevor Steele (ĉar mi ilin ankoraŭ ne legis), esperante, ke oni ne rimarkos, ke la promesitaj tri libroj fariĝis kvar (kaj ke neniu rimarkos la k-diskon en mia poŝeto kun ĉiuj kvar volumoj de la Fabeloj de Andersen).

La Ondo de Esperanto. 2007. № 1 (147).


La Esperantisto de la Jaro | Novaĵoj | Enirpaĝo