Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №2) kaj la nomon de la aŭtoro (Aleksander Korĵenkov).


Eldonado en Esperantujo: jaro 2006

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

Manko de kontinueco estas karakteriza trajto de nia amatora lingvokomunumo, kies pluekzistadon garantias neniu formala kadro. Pro malapero de gazeto aŭ asocio, pro kabeo aŭ forpaso de gvidanto aŭ responsulo, eĉ pro malfavora konjunkturo, en Esperantujo pluraj utilaj projektoj ĉesas.

Tamen estas esceptoj. Ekzemple, post kiam en 1990 Hungara Vivo estis fermita, La Ondo de Esperanto reprenis ĝian regulan prezentadon de la Esperanta libroproduktado. Same kiel por la legenda budapeŝta gazeto, nia referenco estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu registras ĉiujn librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉar ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ĉar ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas, ni aperigas ne nur jartabelojn, sed ankaŭ resumajn tabelojn, kiuj estas pli reprezentaj.

Do, nia ĉiujara raporto konsistas el tabeloj kurantaj kaj resumaj, kaj el komentoj. Nu, ankaŭ la komentoj foje similas al tabeloj, kaj eble utilas ripeti kelkajn el la pasintjaraj. Ekzemple, antaŭ unu jaro mi skribis: “159 libroj estas la plej magra rezulto en la lastaj kvin jaroj, ankaŭ la suma paĝokvanto (23 mil 780 paĝoj), sed la sperto diras ke tio apenaŭ estas signo de malfortiĝo de la esperantista eldonado, kaj ke post unu jaro ambaŭ nombroj kreskos”. Vidu, ambaŭ kreskis tre kontentige.
 
 
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
2004
2005
2006
Nombro de libroj en/pri Esperanto
2107
222
174
224
183
159
204
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
251.276
31.520
26.451
28.424
27.295
23.780
30.078
Nombro de la eldonintoj
650
109
95
133
103
87
114
Averaĝa paĝonombro de unu libro
*120.3
142
152
127
149
149
147
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
*8,22
11,2
11.6
10.3
10.8
12,7
11.7
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to
296
32
43
42
25
19
32
Originala beletro
258
21
18
24
21
14
23
Traduka beletro
458
57
18
32
45
40
35
Planlingvistiko kaj esperantologio
229
26
19
15
13
22
21
Esperanto (historio, kulturo, movado)
241
21
42
33
32
27
29
Politiko, historio, filozofio
166
22
11
28
21
22
29
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
182
17
8
16
10
4
10
Religio
105
6
10
17
6
6
13
Aliaj temoj
172
20
4
17
10
5
12

Plia cito: “En la resuma tabelo vi povas mem vidi ĉion, sed eble ni komparu kun la stato antaŭ kvarona jarcento, kiam Esperanto, laŭ kelkaj, estis floranta: en 1980 surmerkatiĝis 132 libroj sur entute 15.091 paĝoj”. (Multe malpli ol en 2006.)

El la 204 libroj 94 libroj aperis en 2006, 72 libroj en 2004, kaj po kelkaj libroj en antaŭaj jaroj “kun atentinda escepto de la jaro 1993, kiu ĉi-jare grave influis la statistikon…” Por ne daŭrigi tro longe la citadon, temas pri tiujaraj represoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj de Edmond Privat. Danke al ili Libro-Mondo (foje kunlabore kun Arĥivaro Edmond Privat) pro siaj malnovaj represoj denove estas supre en la jar-tabeloj.

Se temas pri “veraj libroj”, plej multe eldonis UEA, kiu do sekvas dualoke ĉi-jare kaj sume.

 2006

Eldonejoj Libroj  Eldonejoj
Paĝoj
Libro-Mondo (Pollando)
13 
Libro-Mondo (Pollando)
2464
UEA (Nederlando)
11 
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
1315
Impeto (Ruslando)
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 
1304
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
UEA (Nederlando)
1260
FEL (Belgio)
FEL (Belgio)
1169
Flamo (Pollando)
Impeto (Ruslando)
1118
Hejme (Pollando)
Mondial (Usono)
977
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 
W.Nüesch (Svislando)
777
Edistudio (Italio)
Edistudio (Italio)
772
S.E.S. Lorenz (Brazilo)
S.E.S. Lorenz (Brazilo)
734

Pri la 16-jara periodo (1991–2006) nenio aldonendas al la pasintjara komento: “La privata eldonejo de Tomasz Chmielik, Libro-Mondo … estas la plej aktiva libroproduktanto en Esperantujo dum la lastaj 15 jaroj. Oni vidas, ke nur 5 eldonejoj aperigas averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone”.

 1991-2006

Eldonejoj
Libroj 
Eldonejoj
Paĝoj
Libro-Mondo (Pollando)
127 
Libro-Mondo (Pollando)
16587
UEA (Nederlando)
117 
UEA (Nederlando)
13265
FEL (Belgio)
82 
FEL (Belgio)
12727
Fonto (Brazilo)
74 
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 12553
Sezonoj (Ruslando)
65 
Ludovikito (Japanio) 12085
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
54 
Fonto (Brazilo)
11273
Arizona Stelo (Usono) 
52 
Sezonoj (Ruslando)
10218
Impeto (Ruslando)
52 
Ĉina Esperanto-Eldonejo (Ĉinio)
10161
Bero (Nederlando)
51 
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
9241
Ĉina Esperanto-Eldonejo (Ĉinio)
51 
Impeto (Ruslando)
7650

La landliston denove influis la kongreso. Italio estas en la unua triopo. Sed “… la Universala Kongreso mobilizas la movadon antaŭ kaj dum la kongreso, sed post la kongreso kutime venas meritita ripozo. Tiel estis en 2003 en Svedio (11 libroj en la kongresjaro 2003, nur 1 en 2004, neniu en 2005) kaj en Ĉinio (12 libroj en la kongresjaro 2004, neniu en 2005), sed la litovia kazo estas aparta, ĉar la eldonado tie sekvas planon. Litovio certe konservos ankaŭ venontjare sian dignan lokon en la landodeko”. Nu, Litovio kun sep libroj dividas kun Belgio, Japanio kaj Slovakio la lokojn 10-13.

Kiuloke estos Japanio kaj Italio post unu jaro?

2006

Landoj Libroj Landoj Paĝoj
Pollando
31
Pollando
4684
Nederlando
17 
Italio
2809
Italio
16 
Ruslando
2334
Ruslando
15 
Svislando
2233
Francio
13 
Nederlando
2000
Svislando
11 
Germanio
1839
Brazilo
10 
Usono
1656
Ĉeĥio
10 
Ĉeĥio
1597
Germanio
10 
Brazilo
1440
Belgio, Japanio,
Litovio, Slovakio
po 7 
Belgio
1169

En la pasintjara frazo pri la resuma tabelo (“La resumaj lando-tabeloj preskaŭ ne ŝanĝiĝas. Germanio kaj Francio restas la plej aktivaj kaj movade kaj eldone, kvankam Pollando ĉiam proksimiĝas al Francio”.) oni povas uzi impete anstataŭ ĉiam. Al tio kontribuas ne nur Libro-Mondo — en ĉi-jara pinta eldonejo-deko tri reprezentas Pollandon. Se la represitaj gazet-artikoloj plu estos registrataj, ni vidos Pollandon en la dua loko. Krome, Ruslando devancos Brazilon.

 1991-2006

Landoj Libroj  Landoj
Paĝoj
Germanio
309 
Germanio 37600
Francio
279 
Francio
34279
Pollando
274 
Pollando
30994
Nederlando
224 
Japanio 30339
Brazilo
184 
Ruslando 26144
Ruslando
183 
Brazilo 25600
Japanio
162 
Nederlando 23540
Usono
147 
Svislando 19818
Italio
130 
Hungario 18199
Hungario
117 
Italio 17672

66 libroj enhavas indikon pri tradukiteco. Plej multe nian libraron riĉigis la germana lingvo, el kiu aperis 7 tradukoj. Po 6 tradukoj estis eldonitaj el la lingvoj angla, franca, itala, litova, pola kaj el Esperanto. Sed “… la angla plurestas en la supro por la jaroj” 1991–2006 kun 125 libroj tradukitaj el ĉi tiu lingvo:

angla 125
franca 107
germana 92
Esperanto 66
rusa 60
pola 48
jida kaj portugala po 44
ĉina 43
japana 37
itala 32

Fine: la pasintjara konkludo, kies ripeto konfirmas ĝin:

«Mi ne juĝas ĉi tie pri la kvalito de la libroj — por tio necesas legi ilin, sed ne la eldonindikojn en Laste aperis. Tamen, legante la librolistojn, mi ĉiam miras, kiom malsimilas ili al la kutima oferto en la ordinaraj librovendejoj. Vidu mem: dum la jaro 2005 en Esperantujo surmerkatiĝis neniu libro por tiuj kiuj uzas komputilon; … neniu libro pri aŭtomobiloj, televidiloj kaj poŝtelefonoj; neniu libro teknika … neniu libro pri hejma mastrumado; neniu libro por agrikulturistoj; neniu libro por eldonistoj kaj redaktoroj…
… sed ni povas fieri, ke en neniu alia homa lingvo aperas tiom da libroj … pri Esperanto.»
Bonvolu pardoni la petolan ripetadon. Se post unu jaro novaj tendencoj ne estos videblaj, la statistiko aperos (preskaŭ) senkomente.

La Ondo de Esperanto, 2007, №2.


Novaĵoj | Enirpaĝo