Ĉi tiu teksto aperis en la marta kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №3) kaj la nomojn de la du aŭtoroj (Sergej Tyrin, Amri Wandel).

En la Jerusalema Libro-Foiro

La 18–23an de februaro pasis en Jerusalemo la 23a Internacia Libro-Foiro. Ĉi tiu granda evento, okazanta ĉiun duan jaron ekde 1963, altiras milojn da vizitantoj. Ĉi-jare prezentiĝis pli ol 1200 eldonejoj, kaj unu salono estis rezervita por fremdlingvaj libroj, kie ekspoziciis eldonejoj el plej diversaj landoj de Eŭropo (eĉ Norvegio kaj Pollando), Sud-Ameriko kaj araba mondo (Maroko, Egiptio, Jordanio). Sume la Foiro enbrakumis pli ol 40 landojn.
Aktivuloj de ELI che la Esperanto-pavilono (de maldekstre): Amri Wandel, Josef Shemer, Gian-Piero Savio, Cvi Sholt, Reghino (Malka Zemeli), Adam Reizen
Ĝuste en tiu internacia salono, Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) prezentis en aparta budo la Internacian Lingvon kaj ties kulturon (lastan fojon tio okazis en 1999, antaŭ la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo). La Esperanta pavilono fariĝis unu el la plej aktivaj kaj multe vizitataj en la internacia salono, aparte danke al la abundo da materialoj prezentitaj. Sur la bretoj de la pavilono la vizitantoj povus vidi tradukojn de trezoroj de la monda kulturo (de la Biblio kaj Korano ĝis la Eta Princo), profesiajn gvidlibrojn en Esperanto, la Jarlibron apud Esperanto en Perspektivo kaj Pasporta Servo, tradukojn de famaj israelaj kaj hebreaj aŭtoroj, antologiojn, Esperanto-revuojn el la mondo, vortarojn kaj komiksojn. Oni povus impresiĝi de la muziko — origine Esperanta aŭ tradukita el la hebrea, de la plej diversaj kursoj ofertataj, kaj de manifestiĝo de 120 jaroj de Esperanto per la novaj israelaj poŝtmarko, medalo kaj telefon-karto.

En la pavilono konstante deĵoris almenaŭ du-tri esperantistoj, kaj entute volontulis por la Foiro 12 aktivuloj de ELI. La pavilonon laŭtakse vizitis ĉirkaŭ mil homoj, plejmulto da kiuj prenis informilojn pri Esperanto kaj la Esperanto-kurso en Jerusalemo, kaj pluraj aĉetis elektronikan hebrean kurson aŭ la Unuatagan Koverton de la ĵus emisiita israela poŝtmarko okaze de la 120-jariĝo de Esperanto. Estis venditaj kelkaj dekoj da kompaktdiskoj kun diversaj Esperanto-kursoj.

Ĵaŭde (22 feb) okazis la kulmino de Esperanta agado en la Foiro: publika prelego de Amri Wandel pri “Zamenhof kaj Esperanto: la historio de la internacia lingvo”, altirinta 40 vizitantojn kaj dek esperantistojn. La prelego aperis en la oficiala retejo de la Foiro kaj estis reklamita per flugfolioj disdonitaj dum la Foiro. Ĝi daŭris iom pli ol unu horon. Krome, intervjuoj kaj raportoj aperis en reta elsendo (en kvar lingvoj), en la juda usona ĵurnalo World Jewish Digest, kaj en longa raportaĵo en loka televido.

Amri Wandel kaj Amos OzAmri Wandel, la ĉeforganizanto de la pavilono, renkontis la faman israelan verkiston Amos Oz (aŭtoron de Rakonto pri Amo kaj Mallumo), kiu antaŭ sep jaroj estis invitita al la honora komitato de la UK en Tel Avivo, kaj donacis al li la israelan kompaktdiskon Bonvenu Paco. Oz subskribis la Unuatagan Zamenhof-Koverton.

Krome, Wandel partoprenis publikan konferencon pri la kampanjo Reskribo de la Biblio (http://www.bible-valley.org), kiun inaŭguris Ŝimon Peres kaj la ministrino pri eksteraj aferoj en la unua tago de la Foiro, skribante verson en Esperanto el la libro Jesaja. Cetere estis diskutita kun Amos Rolnik, la direktoro de la projekto, la ebleco lanĉi kampanjon “Reskribo de la Biblio en Esperanto”.

La publiko montris grandan interesiĝon pri la Internacia Lingvo kaj la aktivuloj de la pavilono varbis dum la Foiro kelkajn lernantojn por la nova kurso en Jerusalemo, kaj aldone multajn apogantojn, kreante informadan impeton kiu ankoraŭ eĥos en la proksimaj jaroj.

Sergej Tyrin, Amri Wandel

La Ondo de Esperanto, 2007, №3.


Novaĵoj | Enirpaĝo