La
plej bona Loko
Ĉi tiu teksto aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto.
(La reta tiu versio estas eĉ iom pli ampleksa ol la paper-forma.) Oni
rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo
de Esperanto, 2007, №3).
La Loko
estas tegmenta nomo por kelkaj projektoj, kiujn Daniel Salomon kaj Olof
Olsson realigas en diversaj sferoj. Hodiaŭ ili respondas al niaj demandoj.
Daniel: Mi estas Daniel Salomon. Mi naskiĝis en 1976 en Danio.
Mi kreskis en Francio, studis arton en Francio, Danio kaj Germanio. La
pasintan jaron mi loĝis en Londono. Nuntempe mi ne scias, kie mi loĝas.
Olof: Mi estas Olof Olsson. Mi naskiĝis kaj kreskis en Svedio,
sed mia patrino estas nederlanda. Mi studis la anglan lingvon, filozofion,
fotografion kaj arton. Nuntempe mi loĝas en Kopenhago.
Kiam kaj kial vi lernis Esperanton? Ĉu vi iel utiligis Esperanton en la
antaŭLoka epoko?
Ni ĉiam sciis ke esperanto ekzistas, sed ni neniam sentis la urĝon lerni
ĝin ĉar ne montriĝis bezono. Unu tagon hungara amiko de Olof plendis
pri la fipremanta devo komuniki anglalingve. Tio kaŭzis, ke reflektado
pri lingvo kaj ĝia efiko al ni homoj eniris la konversacion, tra niaj
pensoj, sentoj kaj ŝercado. El tiuj tri aferoj konsistiĝas la motoro
de la arta proceso — fulmideoj. (La interrilato ne estas logika aŭ antaŭkalkulebla
tamen fundamente nepra.) En la formo de tia fulmideo naskiĝis La Loko.
Ni ekuzis esperanton per La Loko kaj ekigis La Lokon per
esperanto. Ke ekzistas komunumo da parolantoj ni ne sciis kaj ankaŭ ne
pridemandis. Jam antaŭe ni havis la ideon startigi projekton, kiu havas
tutneŭtralan deirpunkton, bazon, kiu penetras ĉion kaj povas esti rilatigata
al ĉio. Esperanto ofertiĝis kiel la fadeno, kiu havas la potencon kunligi
projektojn kaj ideojn pri la plej diversaj aspektoj de la vivo kaj la plej
diversaj spacoj en la kosmo, ĉu realaj aŭ konstruitaj. Esperanto aperis
al ni ne nur kiel lingvo, sed kiel fenomeno, filozofio kaj vivstilo. Kompreninte
ĝian potencon, lerni ĝian eksteran formon estis nur rimedo materialigi
ĝian esencon.
Kion celas La Loko?
La Loko estas laboratorio, kiu ekzistas en materiala kaj interdimensia
sfero. Pro tio ĝiaj funkcioj estas nedifineblaj kaj senlimaj — tio,
kion oni enmetas, trairas proceson de transformiĝo kaj elvenas produkto
tutnova, kreiĝinta laŭ la sama principo kiel fulmideo. Same kiel esperanto,
La
Loko estas platformo, sur kiu eblas priskribi ĉiajn enhavojn de la
universo. Kelkaj kampoj, kiujn ni jam esploris, estas filmado, gastronomio,
arkitekturo, danco, desegnado, komunikiloj, sporto, politiko kaj konversaciado.
Rilate al la konkreta rolo, kiun ĝi havas por la esperantista komunumo,
ni povas diri la sekvan: “Esperantujo” estas mondo, kiu ekzistas en
la kapoj de homoj kaj iĝas reala nur per interretaj projektoj aŭ dum
kongresoj. La Loko kreas realan esperantan universon, kun esperantaj
objektoj, manĝaĵoj, komunikiloj, ejoj kaj vivstilo. Esperanto iĝas tuŝebla,
gustumebla, spertebla per ĉiuj sensoj de la homa korpo.
La
Loko famiĝis en Esperantujo per la kampanjo por Esperanto-teamo en
la futbala mondpokalo 2010.
Ni kampanjas por ke la Esperanto-teamo partoprenu en la Mondpokalo de FIFA
en Sud-Afriko en 2010. Disvastiĝis la informo, ke la projekto estas nur
truko por altiri la atenton de la amaskomunikiloj al esperanto. Sed tio
nur estas kromefiko. La fakta celo estas kunligi la idealisman lingvon
esperanto, kiu alparolas ĉefe intelektulojn, kun sporto, kiu movigas homamasojn,
ekigas emociojn, fanatikecon kaj identiĝon. Sed, male al la strukturo
de la ĉampionado kiu tradicie baziĝas sur patruja fiero kaj patriotismo,
ni proponas al la ludantoj kaj fervoruloj futbalon sen nacia ŝovinismo.
Nia teamo elstaras ĉar ĝi apartenas al neniu lando sed tamen integriĝas
en la spiriton de la ludoj.
En via retejo estas listigitaj pliaj projektoj: Ovo, Kolbasoj sen limoj,
la rekta metodo, la amikeco-konferenco en Tajlando k.a. Bonvolu rakonti.
Ovo ekzistis en majo-junio 2005. Ĝi estis la unua esperanta rapidmanĝejo
kaj ni surtabligis nur mole boligitajn ovojn. La ovo kun ĝia kompakta
formo kaj ĝia uziĝo en nekalkuleblaj diversaj pladoj ĉie en la mondo
estas reprezentata por koncepto de esperanto, kiu estas ankaŭ imanenta
en la arkitekturo de la naturo. Tiun koncepton Ovo aplikis al la
fenomeno de rapidmanĝejoj. Ĝi transprenis la formon de hodiaŭa pragmata
ekonomiado (modelo McDonald's) kaj plivastigis ĝin je la valoro travidebleco.
Tio signifas, ke la kliento scias, kion li manĝas kaj de kie ĝi originas,
jen la natura, perfekta rilato inter homo kaj lia manĝaĵo.
Kolbasoj sen limoj estas kolbasfirmao, kiun ni lanĉis en Rejkjaviko.
En Islando la hotdogo fariĝis preskaŭ la nacia plado. La islandanoj fiere
manĝas siajn naciajn kolbasojn, precipe la 17an de junio, kiu estas la
nacia tago. Ni volas oferti alternativajn kolbasojn; kolbasojn kiuj ne
reprezentas landon. Tial ni lanĉis Kolbasojn sen limoj. Krome niaj
kolbasoj estas faritaj el islanda ŝafviando. Tiel ili estas turnopunkto
en la kolbaskulturo, kiu estis asociita kun meza kvalito kaj la stato de
stratmanĝaĵo. Ni lanĉis la projekton en la Viva ArtMuzeo en Rejkjaviko
la 17an de junio, la nacian tagon mem. Ĉiuj ĉeestantoj havis la eblecon
gustumi la kolbasojn. Nia malferma parolado estis belege tradukita el esperanto
al la loka lingvo per loka esperantisto.
Por
la magazino Der Freund ni kreis lingvokurson La rekta metodo.
La kurso donas ne nur gramatikajn regulojn de esperanto sed ankaŭ kontinuigatan
rakonton. En ĝi eblas interpreti moralajn kaj sociopsikologiajn enhavojn.
La celgrupo de la kurso do estas tiuj, kiuj scivolas pri la lingvo kaj
tiuj, kiuj interesiĝas pri demandoj de moralo kaj homa psiko/socio.
Unu el niaj plej ŝatataj projektoj estas nia taja-esperanta amikeco-konferenco.
Per tre limigitaj rimedoj, ni aranĝis konferencon promociantan esperanton
en Tajlando. Esperanto estas preskaŭ tute nekonata en Tajlando, tial aranĝi
tian eventon estas defio. Per malmultaj fortaj simboloj kiel flagoj, interpretisto
kaj speciale farita kuko, ni sukcesis fari ion, kio aspektis sufiĉe formala,
kio similis al diplomata kunveno. Kvankam la projekto estis iom humura,
ĉeestintaj ĵurnalistoj skribis seriozajn artikolojn pri esperanto kaj
ĝia ebla bonfaro por Tajlando.
Kiel viaj artistaj kolegoj rilatas al via intereso pri Esperanto?
Ne eblas ĝeneraligi tion. Kiel esperantistoj, kelkaj artistoj havas iomete
vivforan pensmanieron kaj trovas la lingvon interesega kaj inspiriga teorio,
sed ne vidas ĝian realan, vivantan dimension. Aliaj opinias, ke ĝi estas
tro simpla por servi kiel arta modelo, kaj misvalidas ĝin. Ni moviĝas
inter tiuj du vidpunktoj, tenante al ambaŭ la plejeble grandan distancon.
Kvankam vi estas duopo, evidente ĉiu el vi havas siajn proprajn interesojn,
kiujn?
Ni estas artistoj. Arto reflektas kaj prilaboras ĉiujn aspektojn de la
vivo. Estante la medio, en kiu formiĝas arto, ni efektive interesiĝas
pri ĉio. Artisto estas perilo, tra kiu fluas informoj, kiujn li prilaboras
kaj kiuj prilaboras lin. Je la fino elvenas produkto, kiu diversas de persono
al persono. La diferencoj do serĉindas en la maniero, ne en la temoj.
Sed tion ni ne esploris, ĉar tro da kognitiva reflektado ĝenas artajn
procesojn, kiuj laboras per la ekvilibro de ĉiuj ebenoj de la konscio.
Kio por vi estas Esperanto?
Ni forte kredas, ke esperanto, la lingvo kaj ĉio, kio ĝi estas krome,
povas plibonigi la mondon. Ni uzas ĝin en nia arto kiel metodikan modelon
kaj per ĝia ekzemplo ni malkodas la gramatikon de ekzistantaj aĵoj. En
ĝia konstrumaniero evidentiĝas al ni la interna strukturo de la mondo.
Tiusence ĝi estas la plej natura lingvo, kiu ekzistas. Kaj ĉi tian koncepton
ni aplikas al niaj produktoj; kiel esperanto ili estas universalaj, belaj,
simplaj, funkciaj, egalecaj, demokratiaj, direktaj kaj amikaj. Ĝi do utilas
al ni kiel modelo sed ni ankaŭ kontribuas al ĝi, esplorante novajn ebenojn
kaj dimensiojn, aplikante ĝin al novaj vivterenoj kaj taskoj. Nur per
aplikado, servado kaj utiligado esperanto povas plivastiĝi kaj evolui
de virtuala revmondo al reala vivkadro.
Ĉu arto povas esti facila kiel Esperanto?
Arto ĉiam estas tiom facila, kiom ĝia ricevanto. Same kiel esperanto,
ĝi en si mem estas nenio, kio enhavas ĉion. Nur per la interpretado/uzado
de la ricevanto povas iĝi io kaj ricevi signifon. Arto estas facila ĉar
neniu bezonas ĝin. Ĝi estas tute libervoldependa kaj estas la plej alta
ŝtupo de homa vivado/pensado. La kulminpunkto de tio estas perfekta simpleco,
travidebleco, egaleco kaj universaleco. Same kiel esperanto, ĉiuj artaj
esprimoj estas orbitoj, kiuj nekonstante cirkulas pli aŭ malpli proksime
ĉirkaŭ tiu stato.
La Ondo de Esperanto, 2007, №3.
Novaĵoj | Enirpaĝo