Bildo de L.L.GiloteauxKial mi legas La Ondon?

21 respondoj

La aprila Ondo estas la 150a, kiun ni eldonis. Sed jubileo ne estas io tro malofta. Ja ankaŭ la marta Ondo estis jubilea (101 Ondoj de Saĥarov + 149 niaj Ondoj = 250). Do ni decidis, ke ni mem skribu nenion pri la jubileo. Ni nur dankas niajn legantojn, por kiuj la revuo estas eldonata, kaj lasas ilin respondi al la demando “Kial mi legas La Ondon?”

HaGo, AlKo


… ĉar mi trovis abundan materialon, uzeblan por fakaj celoj. Oni ne povas ne rimarki la kompetentecon de la redakcio. Mi aparte bonvenigas la kontribuojn de rusaj intelektuloj.

Detlev Blanke (Germanio)


… ĉar en ĝi: (1) estas freŝaj informoj pri la okazintaj Esperanto-aranĝoj en la tuta mondo; (2) estas prezentata tribuno por ĉiaj eldiroj; (3) sur la 3a paĝo ĉiam estas intervjuo kun iu fama persono aŭ kolektivo; (4) ofte estas publikigataj opinioj de Komitatano Z.

Bronislav Ĉupin (Ruslando)


… ĉar la rusoj estas grava kaj nemalhavebla popolo inter la eŭropaj popoloj. Cetere, precipe pro jenjenaj interesegaj artikoloj pri (inter)lingvistiko, Esperanto aŭ literaturo.

Christian Declerck (Belgio)


… ĉar mi trovas en ĝi interesajn artikolojn pri eventoj okazintaj en Esperantujo. Sed precipe mi ŝatas legi mallongajn rakontojn ĉu originalajn ĉu tradukitajn. Kun granda plezuro kaj intereso mi legis la artikolojn de Halina Paĝoj el la historio de Sukcena Lando. Mia filo Adamo preferas legi la anguleton Spritaj splitoj kaj preskeraroj.

Elżbieta Frenszkowska (Pollando)


La Ondon la unuan fojon mi vidis en Moskvo ĉe Miŝa Abramoviĉ. Li kaj Valentin Seguru entuziasmis pri ĝi. Dum la vespero Miŝa ne permesis uzi ĝin por mortigi kulojn. Tiaj estis la komencoj, poste dum jaroj mi alkutimiĝis. Gratulon pro la alta nivelo, sendependeco kaj interesa enhavo. Mi transdonas bondezirojn al Halina, Aleksander kaj la tuta onda, redakta kaj kunredakta bando, interalie al Gleb Malcev.

Paweł Janowczyk (Pollando)


… ĉar laŭ la aspekto, speco de papero kaj fotoj ĝi estas unu el la plej belaj revuoj kiujn mi konas. La enhavo laŭ la tekstoj estas ankaŭ interesa, sed mi havas unu ortografian rimarkon. Mi ne scias, kiu kulpas, sed kelkfoje mi vidas, ke la nomo de la lingvo Esperanto estas skribita ĉe vi minuskle. Tion mi opinias grava “makulo” sur via “infano”.

Mila vd. Horst-Kolińska (Nederlando)


… ĉar La Ondo estas bona ĉiuflanka movada revuo. Efektive ne estas multaj movadaj revuoj en Esperantujo, eĉ preskaŭ ne estas. Nur Esperanto de UEA povas konkurenci. Do, ĉiu kiu estas vera movadano eĉ ne povas ne legi La Ondon. Krome, La Ondo konstante tenas profesian altan nivelon, kio, sendube, allogas seriozajn esperantistojn.

Povilas Jegorovas (Litovio)


… ĉar ĝi estas riĉenhava kun interesaj artikoloj, kaj ankaŭ ĉar mi verkas en la muzika rubriko ;-)

plej muzike
Flo! (Francio)


Kun granda plezuro mi konstatas, ke La Ondo de Esperanto estas unu el la plej interesaj revuoj en la Esperanta mondo. Ĉiam interesaj artikoloj kaj informoj pri nia movado, bona lingvonivelo, partoj en kiuj ĉiu trovos ion interesan por si. Mi pensas ke, tenante “tiun vojon”, Vi atingos ne nur 150 numerojn, sed 1500.

Stanisław Mandrak (Pollando)


… ĉar ĝi rilatas ekvilibre al la diversaj tendencoj en la Esperanto-mondeto.

Gary Mickle (Germanio)


… ĉar ĝi enhavas interesajn intervjuojn kaj informajn artikolojn. Kvankam multajn informojn mi ricevas ankaŭ alimaniere (rete), mi ŝatas legi bone elektitan kaj ekvilibran novaĵkolekton pri esperantlingva movado kaj komunumo. Ankaŭ beletraj materialoj de La Ondo estas ĉiam interesaj.

Jukka Pietiläinen (Finnlando)


… ĉar ĝi estas interesa, serioza, enhavriĉa, profesie farata. Cetere, La Ondo en Ruslando estas ja ununura plenvalora Esperanto-revuo (ne “bulteno”, ne “informilo”). Rimarkinde estas, ke la revuo daŭrigas la tradicion de la fama antaŭrevolucia periodaĵo, kiun eldonadis Aleksandr Saĥarov.

Igorj Simonov (Ruslando)


… ĉar: (1) Ĝi raportas pri la okazintaĵoj en la Esperanto-movado koncize kaj interesamaniere. Tiu temo ĉiam interesas min. (2) Ĝi estas neŭtrala kaj esprimas opiniojn de la diversaj movadaj “tendaroj”.

Josi Ŝemer (Israelo) 


Marian ZdankowskiĈiam pli kaj pli interesa kaj belaspekta

La Ondo, eldonata en Ruslando, estas parto de nia Esperantujo. En ĝi estas ĉiam multaj informoj rilate al la movado kaj pri larĝsenca kulturo. Sed, laŭ mia opinio, la plej vigla kaj moderna primovada gazeto estis jam ne ekzistanta Eventoj. Eĉ la oficiala revuo Esperanto ne povas esti tiel ĉiuflanka, kiel estis la eldonata en Hungario memorinda gazeto.

LOdE havas sian firman lokon en la Esperanto-gazetaro kaj estas ĉiam pli kaj pli interesa kaj belaspekta, kvankam en ĝi mankas al mi humuro. Malgraŭ tio, ke seriozeco de geesperantistoj estas famega, mi esperas, ke ne nur mi volus legi pli multe da gajaj kaj spritaj tekstoj (nur la francdevena La KancerKliniko estas, bedaŭrinde, tro malmulte), kaj vidi pli multe da belaj, koloraj, primovadaj fotoj. Krom la titol- kaj dorspaĝo nur la dua paĝo de la revuo kaj la antaŭlasta paĝo povas esti uzataj tiucele sed ne por tekstoj. Teksto povas aperi sur ĉiu alia paĝo; Nia filmo, kiu iam aperis sur la 2a paĝo de Heroldo de Esperanto, estis spektinda por multaj.

Laste malaperis Esperantaj disaŭdigoj en la Pola Radio kaj la revuo Oomoto. Mi ankaŭ timas je la sorto de nia LOdE. Mi scias pri grava malsano de la eldonist(in)o — Halina Gorecka, kiu devas havi operacion; sed sen mono ŝi certe ne estos operaciita, ĉar profito pro eldonado de la Esperanto-revuo kaj Esperanto-libroj (ununura profito de la familio) ne sufiĉos por pagi la operacion. Ĉu ekzistas aliloke familio, kiu vivtenas sin nur dank' al Esperanto?

Mi konstatas tion kun bedaŭro… Mi eĉ ne scias, ĉu la ĉefredaktoro permesos aperigi ĉi leteron, sed mi devis skribi ĝin.

Marian Zdankowski (Pollando) 


Sen La Ondo mankus multo

Mi iom senpacience atendas, esperas… vian revuon, kiu aperas regule. Verdire, preskaŭ ĉio plaĉas al mi. Laŭ mi ĝi estas, kiel dirite ĉe la unua paĝo, vera “Internacia sendependa magazino en Esperanto”: ĝi raportas pri Esperanto-okazintaĵoj en la tuta mondo, la Esperanto-movado, la lingvaj aspektoj (aŭ problemoj), ankaŭ la eŭropaj, la literaturaj, ktp, neforgesante la plezuron solvi la kutimajn “enigmojn”!

Tre plaĉas al mi la konstanta zorgo de la redakcio informi, ne polemiki akrege kaj aĉe; ĉiuj legantoj per si mem kapablas forĝi sian propran opinion …

Unuvorte, sen La Ondo, mankus multo! Jackie Huberdeau (Francio) 


Unu el la plej elstaraj

Ĉiam plaĉas al mi la enhavo, dum la aspekto eĉ pliboniĝis konsiderinde lastatempe (Ĉu miaj okuloj trompas min, ke la fotoj estas pli fajnaj? Almenaŭ la tutkolora kovrilo ankaŭ interne estas alloga, mi ĉiam kunportas ekzempleron por montri dum hazardaj vizitoj en najbaraj kluboj — ĵus nun mi revenas de tia vizito en Villingen/Nigra Arbaro).

Persone ravas min la Vortoj de komitatano Z — aŭdace foje, sed ĉiam ŝajne bone informita li/ŝi donas interesajn enrigardojn en internaĵojn aŭ momentajn humorojn.

Belaj estas la raportoj de aranĝoj, sed ne mankas pli klerigaj artikoloj pri la lingvo, recenzoj aŭ novaĵoj.

Ĉu vi eble enkonduku rubrikon raporti pri/el fakaj asocioj? Min interesus: kio okazas ĉe la skoltoj, kiu konsistigas la Katan Rondon, pri kio diskutas nefumantoj? Ĝuste la apliko de Esperanto en la fakasocioj, sed ankaŭ de malantaŭ la kulisoj certe estus edife — kaj se neniu tro insiste liveras materialon, eble indus esplore prezenti ilin? Kie okazis fruktedona kunlaboro kun ne-/eksteresperantaj asocioj kiel la Ruĝa Kruco, Amnestio Internacia, Aŭtomobilkluboj ktp. — estas ege vasta pensebla gamo de interagoj kun la “ekstera” mondo. Kaj anguleto pri lokaj grupoj, landaj asocioj (historio, evoluo, elstaraj personoj..), ĝemelaj urboj.

Kial mi do legas la Ondon? Simple, ĉar ĝi estas unu el la plej elstaraj revuoj, kun interesa kaj foje profunda miksaĵo de temoj por multaj gustoj, tamen ne tro plata.

Por la estonteco mi deziras al vi kaj la helpantoj plian forton daŭrigi kaj plievoluigi la gazeton.

Jubileajn salutojn el suda Germanio!

Robert Bogenschneider (Germanio) 


David KelsoĜenerala kaj neoficiala

Ne mankas revuoj, gazetoj, magazinoj en Esperantio. Tamen ĉiu havas sian propran karakteron, propran legantaron. Laŭ mi, la speciala eco de La Ondo estas ke ĝi estas ĝenerala, t.e. ne fakeca, magazino kaj neoficiala.

Vivu la periodaĵoj por poŝtmarko-kolektantoj, interlingvistoj, biciklistoj kaj similaj, sed ni bezonas ankaŭ revuojn kiuj pritraktas tutan gamon da temoj, de literaturo tra vojaĝado al esperantumado. Monato kaj La Ondo perfekte komplementas unu la alian. Monato pritraktas la mondon ekster la esperanta komunumo, dum La Ondo pritraktas la tutmondan esperantan komunumon, ĝiajn variajn aktivojn kaj problemojn. Ĝi krome ne hezitas kritiki kiam bezonatas kritiko. Bone.

Mi varme gratulas la redakcion de La Ondo pro la konstanta plibonigo de la revuo trans la jaroj, precipe pro la belegaj fotografaĵoj. Mi deziras al ili kaj al la revuo mem, longan vivon kaj gloran estonton!

David Kelso (Britio) 


Agrabla demando

Kial mi legas La Ondon? Por tio estas kelkaj kaŭzoj.

1. Ĉar en Ukrainio simila Esperanto-revuo ne ekzistas.

2. Ĉar La Ondo estas enhavoriĉa, interesa, bone ilustrita.

3. Por ĉiu homo dezirindas koni la klasikajn verkojn. En La Ondo ili aperas en Esperanto kaj eblas samtempe ekzerci la lingvon kaj rememori aŭ konatiĝi kun la klasikaĵoj. Do, estas duobla utilo!

4. Por havi eblon esprimi sian dankemon al la karaj redakcianoj kaj kunlaborantoj, kion mi tuj faros.

Ne bezonas ni la oron,
nek la sangon, nek doloron,
ĉar ekzistas en la mondo
Amo kaj Konkordo!

Tial ĝoje mi admonas
ke ja bela liro Via
sciojn kaj la sentojn donas…
Sonu l' voĉo melodia!

Ĝoje spertas mi admiron
vidi en agado Via
la sukcesojn kaj inspiron.
Helpu la favoro Dia!

Grigorij Berezin (Ukrainio) 

Michel Duc GoninazLa plej bona sendependa revuo

Mi legas la Ondon, ĉar ĝi estas la plej bona sendependa revuo pri ĉio, kio okazas en la esperantista mondo. Mi opinias, ke la informoj pri la agado de esperantistaj organizaĵoj kaj la internaj problemoj de unu el ili (UEA) okupas tro grandan spacon. Mi preferas artikolojn kun beletra kaj socikultura enhavo kaj juĝas la recenzojn aparte grava parto de tia revuo.

Ne kompromisu kun tiuj, kies mensogaj alvokoj al “neŭtraleco” fontas fakte el ilia naciismo kaj fideleco al ŝtato. Sendependeco signifas ankaŭ esprimliberecon. Ĉi-rilate mi ege ĝuis en la marta numero (pĝ. 9) la jenan informon: “Pola registaro havis nenion komunan kun la polica persekuto al geja manifestacio en Poznań”. Registaro, kiu havas “nenion komunan” kun la agoj de sia polico — jen supera formo de pola nigra humuro.

Longan vivon al La Ondo, kiu simbole asertas, ke ĝi naskiĝis en 1909 kaj do transvivis multajn ŝtatojn, kaj kiu nun aperadas en la plej absurda parto de la Ruslanda Federacio!

Michel Duc Goninaz (Francio) 


Inter popoloj kaj kulturoj

En 2002 Aleksandro Korĵenkov prelegvizitis Finnlandon. Survoje li haltis en Turku, kie li rakontis pri Esperanta literaturo kaj pri La Ondo. La prezentado kaptis kaj konkeris min. Tuj mi aĉetis la konatan verkon Malvivaj animoj kaj abonis la prestiĝan revuon, eldonatan en Kaliningrado, kies entuziasma leganto mi jam estas kvin jarojn — kaj estos, se Pli Alta Forto subtenos mian propran decidon.

Telegramstile mi varme gratulas okaze de la 150a numero. Iom post iom plifortiĝis mia ligiteco al ĉi tiu sendependa publikaĵo. Multflanka ĉiam estas ĝia enhavo. Novaĵoj abundas el la tuta mondo. Daŭre mi sopiras al pensoriĉaj cerbumaĵoj de Alen Kris kaj atendas kolorajn intervjuojn de korifeoj kaj ordinaraj movadanoj. Carlo Minnaja bele pentris recenzon pri la Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin. Agrable estas rideti ĉe plukaĵoj de István Ertl. Varia kaj pozitive buntkolora enhavo, en kiu oni donas spacon ankaŭ al ekstremaj opinioj, plivigligas legemon. Tute vane aldoni — sed tamen mi ripetas — La Ondo ege plaĉas al mi.

En la komenco de marto 2007 mi estis en la ĵus inaŭgurita, nova Urba Biblioteko de Turku. Estis al mi malfacile en la giganta librejo trovi la Esperantajn gazetojn. Oficisto ĝentile helpis kaj klarigis: “Ni havas kelkajn ĉefajn sekciojn por gazetoj kaj revuoj. Esperanton oni trovas sub la rubriko Popoloj kaj Kulturoj”. Ridetante mi dankis pro la konsiloj. Iam kaj tiam ankoraŭ nuntempe iuj eksteruloj plendas pro tio, ke Esperanto ne posedas landon nek kulturon. Tuj mi rimarkis surbrete okulfrapan, koloran kovrilpaĝon de La Ondo (la 149a numero!) inter kelkaj aliaj periodaĵoj en la Zamenhofa lingvo. Nun ni scias, ke en Turku nia prestiĝa revuo el Kaliningrado ricevis honorlokon inter “popoloj kaj kulturoj”! Prosperon ankaŭ estontece.

Jorma Ahomäki (Finnlando)

En la nova Urba Biblioteko de Turku: Jorma Ahomäki (dekstre) kaj bibliotekisto (kun la marta Ondo en la manoj) antaŭ gazetstando. (Fotis Mikko Mäkitalo)


Senpartia en la ĝangalo

Mi legas La Ondon, ĉar ĝi fontas el la tradicio de rusaj intelektuloj, al kiu la Esperanto-movado multan dankon ŝuldas. Oni rekonas en ĝi la deziron esti lojala al la Zamenhofa inspiro, klerigi la legantojn kaj esti senpartia en la ĝangalo de konfliktemaj esperantistoj.

Por mi kiel okcident-eŭropano ankaŭ konsideriĝas, ke mi ŝatas pli intime konatiĝi kun parto de Eŭropo, kiu estas malpli sinsufiĉema, malpli “evoluinta”, malpli (senscie) aroga ol la nord-atlantika vivosfero.

Johan Derks (Nederlando)

La Ondo de Esperanto. 2007, №4 (150) 


Novaĵoj | Enirpaĝo