Ĉi tiu teksto aperas en la maja kajero de La Ondo de Esperanto.
Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La
Ondo de Esperanto, 2007, №5).
Esperanto estas ponto
Probal Dasgupta respondas
La Elekta Komisiono de UEA ricevis antaŭ la limdato (la 31a de marto 2007)
15 kandidatigojn por la ofico de komitatano C kaj 11 por la Estraro.
Barata lingvisto Probal Dasgupta estas la sola kandidato por
la posteno de la prezidanto de UEA. Kiel kandidatoj por la vicprezidanteco
estas proponitaj Ranieri Clerici (Italio), Claude Nourmont
(Luksemburgio-Francio) kaj Amri Wandel (Israelo). Kanadano
Yves Bellefeuille kaj polino Barbara Pietrzak pretendas esti
ĝenerala sekretario. Aliaj kandidatoj por la Estraro estas Marija Belošević
(Kroatio), Loes Demmendaal (Nederlando), Maritza Gutiérrez Gonzales
(Kubo), Hori Jasuo (Japanio), José Antonio Vergara (Ĉilio).
La elektado okazos en la 92a UK (Jokohamo).
Probal
Dasgupta, la sola kandidato por la prezidanteco en UEA, naskiĝis 19 sep
1953 en Kolkato (Barato), doktoriĝis en Nov-Jorka Universitato pri la
genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la
Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis la lingvistikon en
tri barataj universitatoj. En la universitato de Hajderabado li estis direktoro
(2000–06) de tiu Programo por Studi Baraton por fremdaj studentoj,
kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj
gejunuloj kaj la barata universitata medio. En tiu universitato li estis
la dekano pri humanistiko (2001–04).
Ekde aŭgusto 2006 Dasgupta entreprenas en la
Barata Statistika Instituto (en Kolkato) leksikajn esplorojn. Esperanto
rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie
utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj
kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.
En Esperantujo li estas konata kiel verkisto,
tradukisto kaj kritikisto. Membro de la Akademio ekde 1983, li iĝis ĝia
vicprezidanto en 2001. Al la movada vivo li kontribuas ekde la rejkjavika
UK en 1977. Li servis kiel volontulo de UEA (1980), kaj kiel komitatano
(1983–86). En UK-oj li estis trifoje reĝisoro de la kongresa temo. Iama
prezidanto de sia landa asocio (1987–89) — kiun li kunfondis en 1982
— li nun estas la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.
Probal Dasgupta volonte konsentis doni siajn unuan kandidat-intervjuon
al
La Ondo.
Ĉiu kandidato devas deklari sian movadan programon. Kion vi proponis?
Se mi elektiĝos prezidanto de UEA, mi strebos atingi daŭripovajn agordojn
bazitajn sur la realaĵoj de la reta epoko. Tio por mi signifas ne nur
trovi utilajn aranĝojn por tiuj, kiuj nun lernas Esperanton rete kaj volas
funkcii tiuspace sen tradiciaj asociaj kotizoj, kvankam tio ja restas ŝlosila
celo. Mi volas kunkonstrui movadon, kie la tradiciaj membroj, kroĉitaj
al eventuale ne tre ĝisdataj ideoj pri Esperanto kaj pri la funkciado,
ne sentos sin ekskluzivataj. Por efektivigi tian programon, mi laboros
kun aliaj esperantistoj, kiuj volas pontofari rilate diversajn breĉojn
kaj polusiĝojn ekestintajn en la ĵusaj jardekoj, kaj ekestintajn ne nur
en la mikromondo Esperanta.
Tre bone por program-deklaro, sed bonvolu iom detaligi…
Se la fotarto forprenas la portretan funkcion de la pentrarto, tio ne signifas,
ke oni ĉesos pentri. Tio signifas, ke oni reinventas la celojn de la pentrado.
Simile, se ial sufiĉe multaj homoj ja uzos la anglan por grandegskalaj
interligaj celoj, tio ne signifas, ke ĉiuj ĉesos uzi Esperanton, sed
ke ni devos reinventi la celojn de Esperanto.
Kio do estas Esperanto en ĉi tiu aspekto?
Esperanto estas io streba — kiel la remado, kiel la biciklado — kaj
rekte engaĝas la povojn kaj ŝatojn de la individuoj, kiuj esperantumas.
Kiel Claude Piron delongege emfazadis, Esperanto estas lingvo bona por
nia persona sano kaj feliĉo.
Ni do devus povi prezenti ĝin — ne nur al “la eksteruloj”, sed
al ni mem — kiel tian direktadon de niaj energioj. La hinduismo ekzemple
sukcesis apartigi la jogon disde la religia enhavo de niaj vivoj kiel hinduoj;
tial multegaj homoj nun senprobleme jogas en siaj landoj laŭ siaj stiloj.
Devus esti eble proponi Esperanton al la ĝuoj kaj riskoj de tia mikspota
uzo.
Kaj la enhavo de tiu strebado estas?..
… ke ĝi pontas, kaj ke ĝi eĉ ikone reprezentas la mensan kaj kulturan
pontadon mem kiel kategorion. Mi kredas, ke mi sukcesos evoluigi — kun
la helpo de multaj kunparolantoj en la membraro de UEA — tute ĝenerale
uzeblan prezenton de tiu ĉi “pontada” enhavo de Esperanto. Ĝi pontas
inter landoj kaj landoj, inter koroj kaj koroj, inter komprenoj kaj komprenoj,
eĉ inter pontoj kaj pontoj.
Unu sekvo de tiu ĉi ponta funkcio estas tio, ke Esperanto ankaŭ konservas
siajn pontatojn — ekzemple, helpas konservi la integrecon de la etnaj
lingvoj.
UEA en la lastaj jaroj emfazas tiun flankon de nia laboro, sed kelkaj,
ekzemple Gary Mickle, trovas ĉi tiun strategion tro proksima al la naciaj
dekstroj.
Se oni ne vidas la diferencon inter la konservemo fare de pereo-timantoj
(kiuj do konstruas murojn) kaj la konserva efiko de la ponta funkcio, oni
povas fari tiun eraron, mislegi la nunan laborfluon de UEA, kiun mi intencas
daŭrigi kun eksplicitaj krisignoj por malhelpi tian mislegon.
Kio estas via slogano?
Mi kredas je la slogano de Baghy “Kulturo = homa kompreno”.
La Ondo de Esperanto deziras al samideano
Dasgupta, kiu estas nia abonanto kaj okaza aŭtoro, ftuktodonan laboron
por la bono de UEA kaj de la tuta esperantistaro!
La Ondo de Esperanto, 2007, №5 (151).
Novaĵoj | Enirpaĝo