La Mastro de l' Ringoj reaperos en la Esperanta libromerkato

La 15an de aprilo Jascha Hoffmann, kunlaboranto de New York Times Book Review, anoncis en la rubriko Comparative Literature, ke ruslanda eldonejo Sezonoj en 2007 reeldonos la Esperantan version de The Lord of the Rings de Tolkien en la traduko de skota poeto William Auld.

Ĝi elĉerpiĝis baldaŭ post la eldono, kaj ĉi tiu plej populara beletra libro de la 20a jarcento (laŭ BBC) denove aperos en nia libromerkato. Ĉi tio iĝis ebla danke al la prunto de la fondaĵo FAME. Zorga kontrolado fare de kelkaj provlegantoj ebligis elsarki plurajn erarojn, kiuj enŝteliĝis en la unuan eldonon. La Mastro de l' Ringoj estos lanĉita en BET-43 en Šiauliai, ĉar ĝi estos presita en Litovio kun kovriloj de Kaŭna libroartisto Vladimiras Beresniovas.

La projekt-gvidanto, Aleksander Korĵenkov, poste prezentos la libron en Arta Lumo (Finnlando, julio), en Sukcena Ondo (Kaliningrado, aŭgusto) kaj en ARKONES (Poznań, septembro). En ĉiu tiuj prezentoj oni povos aĉeti la libron kontraŭ rabatita prezo, sed en la postkongresa periodo ĝi estos mendebla ĉe la libroservoj de UEA kaj ELNA kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Instigu vian libroservon al mendo.


Novaĵoj | Enirpaĝo