Ĉi tiu teksto aperas en la julia kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №7).


Renato CorsettiPlibonigi la mondon per Esperanto

Renato Corsetti respondas

Post sesjara deĵoro, Renato Corsetti en Jokohamo forlasos la postenon de la prezidanto de UEA. Malgraŭ granda labor-ŝarĝo antaŭ la transdono de la stafeto, li afable konsentis respondi kelkajn demandojn, inter kiuj estas ankaŭ demandoj de membroj de nia Yahoo-grupo La Balta Ondo.

Kiujn atingojn kaj malatingojn, laŭ via opinio, vi havis kiel prezidanto de UEA?

Nu, estas malfacile mem juĝi objektive pri siaj atingoj kaj malatingoj. Mi kredas, ke la ĉefa atingo estas, ke mi komprenigis al la homoj, ke la vortoj informado kaj instruado estas esencaj por tiuj, kiuj volas nomi sin aktivaj esperantistoj. La dua atingo estas la enirigo de UEA en la retan mondon. (Mi volas doni al vi anekdoton por klarigi la situacion: la unuaj retaj paĝoj de UEA estis faritaj sekrete kunlabore inter mia 14-jara filo kaj Kalle Kniivilä.) La tria atingo estas la remalfermo de dialogo inter UEA kaj la esperantistoj ĉie en la mondo, sendepende de tio, ĉu ili pagis kotizon aŭ ne.

La ĉefa malatingo estas, ke mi ne sukcesis ŝanĝi la situacion de la movado. Ni estis malmultaj kaj ni restas malmultaj. Mi ne sukcesis ŝanĝi la movadon kaj fari el ĝi maŝinon por produkti novajn esperantistojn. Tro multaj — ĉefe en Eŭropo, sed vere en la tuta ekonomie forta mondo — preferas stultumi inter esperantistoj kaj debati pri ĉio debatebla kaj la plej kreemaj emas produkti servojn por esperantistoj, sed ne fari ion por disvastigi Esperanton. Tion mi ne sukcesis ŝanĝi.

Eble dum via oficperiodo estis pli da streĉiteco ol dum la oficperiodoj de ĉiuj viaj antaŭuloj post la t.n. Hamburga Puĉo en 1974. Ekzemple, baldaŭ post via unua prezidantiĝo kvin gvidaj oficistoj de la Centra Oficejo demisiis. Kiel eblis, ke Buller kaj Zapelli tamen poste revenis dum vi plu prezidantis?

Nu, mi vere pli interesiĝas pri la Esperanto-movado ĝenerale ol pri UEA kiel organizaĵo. Mi kredas ke UEA kiel organizaĵo rajtas ekzisti nur ĉar ĝi servas Esperanton. Des malpli mia atento celas la Centran Oficejon de UEA, kiu estas nemalhavebla praktika centro, sed ne povas transpreni la funkciojn de aktivuloj tra la mondo rilate al Esperanto.

La streĉoj ŝuldiĝis ĉefe al malsamaj taksoj pri la graveco de la Centra Oficejo rilate al la tuta movado. Kaj mi ne komprenis tiam, kial Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli foriris. Mi mem estis tute preta daŭrigi la kunlaboron kun ili kaj tion mi diris al ili plurfoje tiam. Do, mi estis tute kontenta kiam ili revenis, kaj la kunlaboro kun ili ne povus esti pli bona, ol ĝi estas.

Kiun rolon CO havas?

Ekzistas la Centra Oficejo, kiu dronas sub amaso da taskoj (revuo, jarlibro, UK, ktp.), kaj ekzistas la movado, la aktivaj esperantistoj, kiuj estas plej supere reprezentataj de la komitato de UEA kaj de la estraro.

Estas eraro kredi, ke la Centra Oficejo estas ĉio, kaj ke ĉio dependas de ĝi. La esencaj aferoj de Esperanto, la proponado de ĝi al la homoj kaj la instruado de ĝi dependas de la estraro, de la komitato kaj de la aktivuloj tra la landoj. Se Esperanto ne disvastiĝas en Indonezio, ne kulpigu la Centran Oficejon, kulpigu la estraron. Se la revuo venas kun malfruo, kulpigu la Centran Oficejon kaj ne la estraron. Mi mem multe pli ploras pro tio, ke Esperanto ne disvastiĝas en Indonezio ol pro la malfruo de la revuo (kiu bonŝance nun ne malfruas).

Al tiuj, kiuj diras, ke ni bezonos oficiston, kiu okupiĝu pri Esperanto en la fakoj, por ke Esperanto disvastiĝu en la fakan mondon, mi diras: “oficismo estas la maljunula malsano de esperantismo”. Ni bezonas entuziasmajn kaj libervolajn laborantojn por Esperanto en la faka mondo. Sen tio oficisto utilas al nenio.

Subtenado de la Brusela Komunikadcentro estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la enormaj deficitoj de UEA en 2002 kaj 2003 (respektive: 57 kaj 49 mil eŭroj). Ĉu tiu investo valoris, kaj ĉu ankaŭ estonte UEA dediĉu rimedojn al agado en Bruselo?

Nu, tiu investo valoris, por pruvi ankoraŭfoje tion, kion mi diris en aliaj okazoj: Esperanto ne estos akceptata de la Eŭropa Komunumo ne pro manko de oficistoj en Bruselo, sed pro manko de vigla Esperanto-movado en Eŭropo. Oficistoj povas fari multon kaj ili faris multon en Bruselo, sed se mankas esperantistoj en Britujo aŭ Slovenujo aŭ Grekujo, oficistoj ne povas kompensi tiun mankon. Tion, bedaŭrinde ankaŭ la nuna estraro de EEU ne tute komprenas. EEU devus decidi, ke ĝi estas civitana movado, kaj devas antaŭeniri laŭ la metodoj de civitanaj movadoj: grandaj prem-kampanjoj de la civitanoj al la politikistoj.

Komence de via mandato, rezulte de la grandioza aktivado de la UEA-komisiito Hans Bakker, UEA havis altan prestiĝon en Afriko. Sed poste UEA translokis sian Afrikan Oficejon en Beninon el Togolando, rompante kun Gbeglo Koffi kaj lia stabo. Fine de via mandato vi ricevas riproĉojn pro “koloniismo”, “imperiismo” ktp el diverslandaj afrikaj aktivuloj. Kiel vi komentarias la regreson de la reputacio de UEA en Afriko dum via prezidanteco?

La kunlaboro inter Hans Bakker kaj mi pri Afriko datas de la komenco de la 1980aj jaroj. Hans faris mirindan laboron. La problemoj komenciĝis, kiam Hans decidis, ke Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ maniero helpi malsatantajn afrikanojn iom satiĝi. Li persone multe helpis. Ĉi tiu aspekto laŭgrade super-regis komence de ĉi tiu jardeko kaj ĉiam pli superregis, ĝis la momento, kiam la afrikaj “aktivuloj” decidis, ke venis la momento sendependiĝi, tio estas ricevi la monon de UEA kaj elspezi ĝin laŭ propraj decidoj kaj celoj. Kiam UEA decidis ke la oficejo en Lomeo estu vera oficejo dependanta de la Direktoro de UEA, ili diris: “Ne, dankon! Ni plue volas la monon, sed ni ne volas labori laŭ la ordonoj kaj sub la kontrolo de la Direktoro de UEA”.

Mi iom ŝanĝas la faktojn, por ke oni ne rekonu precizajn homojn, sed tiuj akuzantoj estas tiom kontraŭimperiismaj ke antaŭ iom da tempo unu petis de mi privatan stipendion por studi en Pollando, alia petis invitojn al UK por neesperantistoj, kiujn li intencis revendi al dezirantoj veni al Eŭropo, kaj tria bezonis kudromaŝinon por la kuzino de sia edzino.

Bonvolu komenti ankaŭ la vortojn de Andreas Künzli pri UEA kaj pri la Esperanta Civito en la junia Ondo.

Mi konsentas kun Andreas. Mi ĉiam diris: la problemo estas ne la Civito, la problemo estas ni. La Civito estas fenomeno momenta, kiu havas personajn kaŭzojn. Eĉ ne indas paroli pri la afero. La vera problemo estas la ideoj de la Civito: ni utiligu Esperanton, ni flegu ĝin (eĉ ni kreu propran ŝtaton, kio estas efektive nur granda ludo), kaj ni ne surprenu taskojn rilate al portado de Esperanto al la ekstera mondo. La angla jam venkis, kaj ni zorgu pri nia niĉo, ni ludu inter ni per nia literaturo. Tiuj ideoj estas multe pli disvastigataj inter esperantistoj en la ekonomie fortaj landoj ol oni imagas, kaj ili respondecas pri multaj el la nunaj problemoj de la movado. Mi tute bone komprenas, ke tia sinteno havas kaŭzon. Neniu ŝatas senti sin formiko luktanta kontraŭ elefanto, kaj do preferas imagi sin leono en la formikejo, sed nia tasko estas esti formikoj kaj lukti kontraŭ elefantoj. Ni ŝuldas tion al la tuta glora historio de nia movado, kiu trairis unu el la plej sangaj jarcentoj de la homara historio kaj daŭre luktis kaj pretervivis. Se ni lasas la lukton, ni perfidas la homojn, kiuj donis siajn suferojn kaj foje sian vivon por Esperanto por ne paroli pri la idealoj de Zamenhof.

Ekster UEA kaj la Civito estas pluraj aktivadoj realaj kaj virtualaj, gazetaj kaj retaj. Kiuj el ili estas la plej atentindaj?..

Multaj el ili estas. La retaj kursaroj, ekzemple, estas montro de tio, kiel la juna generacio kapablis adapti siajn agad-manierojn al la nuna mondo. “Lernu.net”, NESTO, la kurso de Carlos Pereira kaj sennombraj aliaj lokaj kaj regionaj kursaroj meritas nian senkondiĉan laŭdon.

Mi estis unu el tiuj, kiuj subtenis Ĝangalon malgraŭ tio, ke ĝiaj ambicioj estis tro grandaj rilate al la Esperanto-merkato. Mi vidas multajn aliajn interesajn iniciatojn, kiel vian gazetonLiberan Folion. Aliflanke la “merkato” estas ankoraŭ tro malgranda. Ni bezonas grandigi ĝin por la avantaĝo de ĉiuj.

Ĉu vi opinias, ke la de vi alstrebita partnereco kun “lingvodefendantoj” alportis aŭ alportos por Esperanto fruktojn?

Mi ne vidas multajn konkretajn fruktojn ĝis nun. Estis kelkaj kongresaj paroladoj interesaj kaj voj-montraj, sed ili ne trovis vojantojn inter la esperantistoj. Mi mem estas konvinkita, ke prezenti Esperanton kiel ilon por defendi la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj lingvoj estas la sola pravigo por ĝi en la nuna mondo. Mi celas iun moralan econ pro kiu homoj povus aŭ devus iĝi esperantistoj. Pasporta Servo kaj similaj personaj avantaĝoj ne estas io por mi. Mi apartenas al tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon per Esperanto kaj mi serĉas samspecanojn.

Tuj post la elekto, vi nomis vin duonŝerce prezidanto de ĉiuj esperantistoj. Ĉu vi sentis vin tia?

Iusence jes. Se oni preteratentas la Civiton (sed ankaŭ kun ili mi daŭre dialogis en afabla maniero) kaj kelkajn individuojn, kiuj ne interesiĝas pri la progreso de Esperanto, mi vere ĉiutage ĝis nun ricevis petojn, komunikojn, bondezirojn de esperantistoj el la tuta mondo. La plej varmaj estas miaj brazilaj kvazaŭsamlandanoj, sed ankaŭ multaj aliaj. Ekzemple, hieraŭ mi estis en kontakto kun rusoj kiuj havas problemojn pri vizo al Japanujo, kun afrikanoj kiuj devas organizi seminarion en Benino, kun nepalanoj kiuj devas iri al Vjetnamujo, kun slovenoj, ktp. ktp.

De kie venas, spite la abundecon de konfliktoj en Esperantujo, via toleremo kaj pacamo? Ĉu vi ne estas iel seniluziigita dum via prezidanteco?

Konfliktoj abundas en Esperantujo kiel en ĉiu grupo tre malgranda kaj kiu ne atentas pri la granda celo. Homoj ne nur ne pretas morti pro siaj idealoj (kiel tiuj en pluraj landoj dum la pasinta jarcento), aŭ nur suferi la malsaton pro Esperanto (pensu pri tiu instruistino, pri kiu parolis Zamenhof, kiu preferis aĉeti lernolibrojn por la lernantoj ol manĝaĵojn por si), sed eĉ ne fari la plej malgrandan oferon. La vero estas, ke ili pensas pri si pli ol pri Esperanto. Se oni pensas pri Esperanto, oni faras oferojn kaj ne kverelas. Mi konas dekojn da trankvilaj homoj, kiuj neniam estas intervjuataj de niaj ĵurnalistoj, neniam aperigas siajn fotojn en la reto, neniam kandidatas por io ajn, sed ĉiam respondas entuziasme, kiam mi petas ilin sendi vortaron al homo ie ajn en la mondo. Mi sentas min tre malgranda kompare kun ili ne kompare kun niaj retorikantoj, kies preteco finiĝas tuj post la vendado de paroloj.

Mi seniluziiĝis nur de tempo al tempo, kiam homoj, kiuj laŭte promesis, ke ili faros ion, ne faris tion. Sed tio ne estas vere granda seniluziiĝo. Mi pli kaj pli estis kontenta pri la faroj de la farintoj.

Neevitebla demando: pri viaj planoj post la prezidintiĝo…

Mi verŝajne daŭre okupiĝos pri la itala movado. En UEA mi volas fari la plej malfacilan aferon, kiu ekzistas nun: provi helpi la disvastigon de Esperanto en la arablingvaj landoj. Vi scias pri la problemoj: Zamenhof estis judo, internacieco ne estas araba koncepto, ktp.

Via konsilo unufraza al la venontaj prezidanto kaj estraro?..

Bondezirojn! La situacio estas malfacila, sed daŭrigu esence laŭ la instruoj kaj la ekzemplo de Zamenhof, kiu estis pli granda revoluciulo ol ni, kvankam li ne konis la distingon inter “linux” kaj “unix”. Tio ne estas grava. Gravas la celoj de la agado.

La Ondo de Esperanto, 2007, №7.


Novaĵoj | Enirpaĝo