La urbaj aŭtoritatoj montris grandan interesiĝon kaj helpemon. La urbestro Genadijus Mikšys faris malferman paroladon; li ankaŭ akceptis tridekon da diverslandaj esperantistoj en la urbodomo. Sed en gastamo lin superis la dekano, d-ro Teodoras Tamošiūnas, kiu abunde regalis ĉiujn partoprenantojn. La urbaj turisma kaj informa oficejoj helpis per eldono de gvidlibro en Esperanto, disponigo de materialo, preparo de ekskursoj. Subteno al la kultura programo ebligis fari ĝin varia kaj riĉa. BET-43 iĝis grava ankaŭ landskale, kaj la prezidanto de la litovia parlamento Viktoras Muntianas en sia salutmesaĝo emfazis, ke “agado de esperantistoj donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj”.
Populareco de ekskursoj eĉ iom damaĝis la programon, dezertiginte la ejojn. Esperantistoj svarmis ne nur en la universitato, sed ankaŭ en kafejoj en la urbocentra promenstrato. Gražina Opulskienė konstatis tion kaj eksterplane persvadis pli ol kvindekon da diverslandaj esperantistoj kune pasigi vesperon en subĉiela gastejo, kie vigla muziko ne dancigis nur lamulojn.
La sukceso de BET estas rezulto de longa preparlaboro, al kiu kontribuis la prezidanto de la landa asocio Povilas Jegorovas kaj multaj litoviaj aktivuloj, precipe, honora civitano de Šiauliai Zenonas Sabalys kaj la sekretario de LitEA Jūratė Pupštaitė.
Halina Gorecka
La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.