Ĉi tiu teksto aperis en la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9) kaj la nomon de la aŭtoro (Gary Mickle).


Eldonkooperativo debutis ĉe pariza SAT-kongreso

Laŭ multaj partoprenintoj, la 80a Kongreso de Sennaciisma Asocio Tutmonda (SAT) estis la plej lerte organizita kaj enhavoriĉa SAT-kongreso, kiun ili ĝis nun spertis. Eble ne mirige, konsiderante la relativan membroforton de SAT en kaj ĉirkaŭ Parizo. En Antony, 12 km sude de Parizo, kongresis ĉirkaŭ 140 SAT-membroj kaj -nemembroj inter 21 kaj 28 jul 2007.

Kiel konvenas al asocio aspiranta maksimuman bazdemokratiecon, ĝeneralaj laborkunsidoj okupis multe da tempo. Oni traktis i.a. pliampleksigon de la redaktoskipo de Sennaciulo, starigon de plurpersona financa kontrolkomisiono, revigligon de SAT-rondoj en diversaj mondopartoj, starigon de skipo por esplori eblan KD-version de PIV, kaj daŭrigon de la eldonlaboro. La etoso estis nekutime serena.

“Internacia Solidareco” estis la ĉefa kongresa temo, pritraktita en debatoj enkondukitaj per prelegetoj: Socipolitika situacio en Tanzanio (Mramba Simba), Enmigrado (Jakvo Schram), Monda solidareco kontraŭ la malsato (Daniel Durand), Semo-produktado kaj -uzado (Robin Beto), Liberaj programoj (Petro Cardona), Malarmado (Colette Weiss), Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo (Mramba Simba kaj Etel Zavadlav), Personoj en handikapiga situacio (Gerardo Lieblang), Klasbatalo mia amiko / klasbatalo mia malamiko (Jakvo Schram).

La kultura programo rekordis kompare kun aliaj SAT-kongresoj per kvar koncertoj — de Kosmopolitoj, FAMo, Olivier Herbay kaj JoMo kaj Liberecanoj — kaj per dramaj prezentoj de Jocelyne Monneret kaj Franciska Toubale.

T-chemizoj de la eldonkooperativoAparte kuraĝigaj post financaj kapdoloroj, kiujn la Asocio akute sentas de kelkaj jaroj, estis la unuaj laborfruktoj de la Eldona Fako Kooperativa de SAT. Ĝustatempe por la kongreso estiĝis libro per kunlaboro de 20 kamaradoj: Mortopuno: faktoj & dokumentoj. Alia ĵusa SAT-eldonaĵo estas la libro Ĉu ili diras al ni la veron? kun atestaĵoj pri nordkoreaj retenejoj por politikaj malliberuloj. Dumkongrese alvenis ankaŭ novaj glumarkoj kaj T-ĉemizoj de la eldonkooperativo (vd. la apudan foton).

La membronombro plu evoluas maltrankvilige. SAT havas laŭ la lasta kalkulo 724 membrojn. Ŝajnas, ke la enspezoj el kotizoj kaj donacoj sufiĉos por kovri la neprajn elspezojn dum la venonta tempo, ankaŭ por laborigi la oficiston Kreŝimir Barkoviĉ ĝis lia emeritiĝo post 20 monatoj. Sed membrovarbado restas grava zorgo. Oni prezentis novan varbmaterialon de SAT-Amikaro, kies enhavon parte influis diskutoj kadre de la Poresperanta Fako pri specifeco de Esperanto-informado direktata al maldekstra publiko. Oni proponas traduke adapti ĝin al aliaj lingvoj.

Nekutimaĵo ĉi-jare estis kvintaga postkongreso — staĝo ĉe Kvinpetalo en Bouresse pri Lanti kaj sennaciismo. De pluraj jaroj rekreskas orientiĝo al sennaciismaj ideoj ĉe iuj SAT-anoj kaj ne-SAT-anoj. Nun 7–8 partoprenantoj seminariis pri la historio de sennaciismo, la sennaciisma SAT-frakcio kaj la epoko, en kiu ambaŭ naskiĝis. Pliaj temoj estis la naciismo, la (eŭropa) novdekstrismo kaj la kelkfoja kuntuŝiĝo de la “neŭtrala” Esperanto-movado kun ĝi. Daniel Durand prezentis dum duona tago la mondcivitanismon.

Venontjare la anoj de SAT revidos Bulgarion kongrese. Ilin — kaj ankaŭ ne-jam-membrojn — invitis gekamaradoj de Kazanlako en la fama Roza Valo en la centro de la lando.

Gary Mickle

La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.


Novaĵoj | Enirpaĝo