Post plurmonataj kursoj en la universitato de fremdaj lingvoj, loka kongresa komitato sukcesis ekhavi kelkdekan armeon de junaj, laboremaj kaj amikemaj helpantoj, kiuj simple ne povis lasi eventualaĵojn. Ili prizorgis ĉies peton, demandon aŭ plendon, tiel ke neniu kongresano restis malkontenta.
La kongresanoj (ĉ. 200) povis konatiĝi kun historio de Vjetnamujo kaj pri la kulturo, muziko, danco kaj kuirarto, sed same pri multaj aliaj temoj. Unu el plej interesaj kongresaj tagoj estis Internacia tago, dum kiu la partoprenantoj mem kontribuadis per prelegoj kaj diskutoj pri siaj landoj kaj en kiu okazis internacia festivalo — foira prezentado de lingvoj, landoj, manĝaĵoj kaj aliaj interesaĵoj el la tuta mondo.
Rilate al la ĉeftemo, estis organizitaj kelkaj prelegoj kaj diskutrondoj, inter kiuj plej interesa estis prezento “Vjetnamio survoje al renoviĝo” dum kiu oni povis aŭdi multon pri laŭdinda sukceso de la vjetnama popolo.
TEJO-komitato ne sukcesis kunveni en kvoruma kvanto, kaj tial ne okazis elektoj de nova estraro aŭ iu ajn decido. Sed kunsidis reprezentantoj de Aziaj landoj. Ankaŭ okazis kunveno de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo, en kiu elektiĝis nova estraro.
La ekskursa programo estis abunda kaj plaĉa. Krom vizitoj al la urbaj vidindaĵoj (maŭzoleo de Ho Chi Min, pagodoj kaj lagoj), okazis tuttaga vojaĝo al Ha Long golfo, kiun UNESCO enskribis en la liston de mondaj heredaĵoj pro ĝia unika kaj elstara aspekto. Tie troviĝas miloj da diversgrandaj insuloj kun interesaj formoj, grotoj kaj naĝejoj.
La kongreso akiris grandan atenton de loka gazetaro. Verŝajne unu el kialoj estis fakto ke kongresanoj venis el pli ol 30 landoj, kaj tio kolorigis la semajnon tutmonde kaj alloge.
Resume, la kongreso en Vjetnamujo estis bonvena ŝanĝo post kelkaj eŭropaj kongresoj, kun iom malsama malneto sed tre bona etoso, kun ege diligenta kaj kapabla organiza teamo, sen grandaj problemoj aŭ maltrafaĵoj, kun ebleco por Esperantistoj el foraj landoj (aparte el Azio, Afriko kaj Aŭstralio) unuafoje veni al IJK kaj interkonatiĝi. Almenaŭ tial mi kredas ke ĉiuj partoprenintoj taksos ĝin kiel sukcesa kaj bonega.
Kompreneble, en ĉi tiu artikolo ne eblas transpreni ĉiujn detalojn de la kongresa semajno, kiel sonon de tradiciaj kantoj, ridetojn de gehelpantoj, gustojn de manĝaĵoj, humidecon kaj varmecon, malmolecon de senmatracaj litoj, trafik-funkciadon, abundecon de urba bazaro aŭ vesper-programan etoson. Tiajn detalojn eblas nur travivi kaj mem sperti, kaj konvinkiĝi ke Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas unu el plej ĝojplenaj kaj amuzaj eventoj en Esperanto-mondo.
Haris Subašić
La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.