Simple la plej bona

Mia tre skeptika pola amiko, kiu post dekkelkjara nepartoprenado en esperantistaj renkontiĝoj venis ĉi-septembre al Poznań por ARKONES, fine estis ne nur kontenta, sed eĉ entuziasma: “Mirinde, ĉu la movado tiel progresis? Ja antaŭe tute ne ekzistis tiaj interesaj renkontiĝoj!”

Eble la movado ne progresas, kaj en Esperantujo ja ne mankas renkontiĝoj seninteresaj, sed ARKONES-23 estis interesa. Interesega.

Efektive, ĝia programo sufiĉus por semajna, sed ne por semajnfina (21–23 sep) renkontiĝo, ja sep muzikaj koncertoj estis ĝueblaj: Anjo Amika, Zuzanna Kornicka, Marteno Minich, Kim Henriksen, Georgo Handzlik, Jomo kaj Afrika Umba. Kaj Jarlo Martelmonto kun volontulaj aktoroj prezentis sian novan “elbuŝigaron”.

La longa listo de la prelegantoj similas al paĝo en telefonlibro. Elita telefonlibro, kun Ilona Koutny, Lidia Ligęza, Zsófia Kóródy, Tomasz Chmielik, István Ertl, Ryszard Rokicki, Edward Malewicz, Stano Marček, Claude Piron……… entute 22 prelegantoj. Ne ĉiu el ili prelegis nur unu fojon, kaj kelkaj prezentiĝis ankaŭ alimaniere: Tomasz Chmielik havis jubilean beneficon, kaj Claude Piron renkontiĝis kun legantoj.
 

Tomasz Chmielik en sia benefico (Fotis Andrzej Sochacki)
Claude Piron prelegas (Fotis Andrzej Sochacki)
Kim unuafoje koncertis en ARKONES, malantaue estas JoMo (Fotis Andrzej Sochacki)

La programon kompletigis filmoj, laborgrupoj, fakaj renkontiĝoj, oratora konkurso, kvizo (de Marian Zdankowski, la kvizmajstro de Esperantujo), movada panel-diskuto (kun delegacio Bjalistoka gvidita de la vicurbestro Sosna), prezentiĝoj de eldonejoj kaj gazetoj, mielvespero, diskoteko, libroservo, ekspozicioj k.m.a.

Ĉi tiuj ARtaj KONfrontoj en ESperanto, kun pli ol 200 partoprenantoj el 25 landoj, havis aŭspicion de la urbestro, Ryszard Grobelny, kaj de UEA, kiun aktive reprezentis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller.

Mi konfesas, ke nur parteton de la listigitaj (kaj nelistigitaj) programeroj mi partoprenis, ĉar mi jen prelegis, jen prezentis librojn, jen traktis tion kaj alion kun kunlaborantoj, jen babilis kun amikoj, sed — ĉefe — mi akceptadis abonkotizojn. Nova rekordo — 45 abonoj por La Ondo dum unu semajnfino. Mi revenos al Poznań post unu jaro, ĉar ARKONES estas simple la plej bona esperantista renkontiĝo el ĉiuj, kiujn mi konas.

AlKo

La Ondo de Esperanto, 2007, №11.

Vidu pliajn fotojn pri ARKONES-23.


Novaĵoj | Enirpaĝo