Peter ZilvarPeter Zilvar:
La Esperantisto de la Jaro 2007

Sendependa internacia magazino La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ap Fergus (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006).

Ĉi-jare estis proponitaj 20 personoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado

Peter Zilvar 5 voĉoj
Ilona Koutny, Andreas Künzli po 4 voĉoj
Renato Corsetti, Probal Dasgupta po 3 voĉoj
Peter Baláž, Kalle Kniivilä, Katalin Kováts, Paul Peeraerts, Baldur Ragnarsson po 2 voĉoj
Kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon. Kvin proponitoj ne ricevis voĉojn.

Germana esperantisto Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharz, gvidanto de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo. Lia agado estis intensa ankaŭ en 2007: serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj, starigo de novaj ZEOj, imitinda loka informado pri Esperanto, evoluigo de kunlaboro inter Herzberg kaj Góra (Pollando) k.a. Intervjuo kun la laŭreato aperos en la februara kajero de La Ondo de Esperanto.

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (IT): prezidanto de IEF
Aida Čižikaitė (LT): estrarano de ILEI
István Ertl (LU): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (HU): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (GB): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (CU): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Hori Yasuo (JP): prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado
Dafydd ab Iago (BE): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto
Bruno Masala (FR): komitatano de IKUE
Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (PL): kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de la Pola Radio
Yamasaki Seikô (JP): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko van Dijk (DE/NL): historiisto, aŭtoro de Die neutrale Sprache

Elektantoj

Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH
Michel Duc Goninaz (FR): lingvisto, redaktoro de NPIV
Agneta Emanuelsson (SE): estrarano de FEM
Gbeglo Koffi (TG): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (PL): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Lee Chong-Yeong (KR): eksprezidanto de UEA
Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (BR): eksprezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (DE): ĉefredaktoro de Monato
Atilio Orellana Rojas (NL/AR): direktoro de IEI, sekretario de ILEI
Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato
Josef Shemer (IL): prezidanto de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (RU): eldonanto de La Ondo de Esperanto

Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatojn legu rete ĉe
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm 


Novaĵoj | Enirpaĝo