Ĉi tiu teksto aperas en la januara kajero de La Ondo de Esperanto
(2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton
(La Ondo de Esperanto, 2008, №1).
Iĝi
veraj ambasadoroj de bona volo
Intervjuo kun Jarosław Czubiński
Jarosław Czubiński, ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado, estas
bone konata de partoprenantoj de la kaliningradaj Zamenhofaj Semajnfinoj.
Amiko de Esperanto, li estas unu el la kvin laŭreatoj de la diplomo de
Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo pro "granda kontribuo al promociado
de Esperanto en Baltio kaj en Kaliningrada regiono". Nun, fine de sia kaliningrada
deĵoro, same kiel
antaŭ kvar jaroj, li respondas demandojn de La Ondo.
Vi laboras en Kaliningrado jam ses jarojn. Kutime diplomatoj ne oficas
tiom longe en la sama loko…
Ankaŭ mi sentas, ke mia restado en Kaliningrado estas tro longa. Iusence
mi estas "viktimo" aŭ "garantiulo" de bonaj kaliningradaj-polaj rilatoj.
Mi substrekas la pozitivan signifon de tiuj vortoj. Mia alveno estis ligita
kun la enkonduko de la nova viza regularo. En 2004 post la aliĝo de Pollando
al EU la reguloj ŝanĝiĝis. Nun Pollando aliĝas al la Ŝengena zono,
kaj mi devas plu resti ĉi tie, por ke la konsulejo trapasu la transiran
periodon sen gravaj problemoj.
Kiujn komplikaĵojn spertis la konsulejo pro tiuj ŝanĝoj?
Granda defio estis stabiligo de la vizaj proceduroj kaj de aliro de niaj
vizitantoj al tiuj demandoj dum momentoj de ŝanĝiĝo. Ke ni sukcesis,
montras tio, ke jam nun, antaŭ la eniro en Ŝengenion, ni donas pli ol
500 Ŝengenajn vizojn ĉiutage — unu el plej grandaj nombroj inter ĉiuj
konsulejoj de EU-landoj.
Kion Vi povas mencii kiel sukcesojn kaj malsukcesojn en Via laboro en Ruslando?
Reciproka malkovro estas sukceso. Malkovro de apudlimaj regionoj kaj de
Pollando ĝenerale por vizitado de kaliningradanoj kaj ruslandanoj el aliaj
regionoj. Statistiko konfirmas tion. Pasintjare 40% da ĉiuj vizitoj al
Pollando el eksUSSR pasis tra Kaliningrada regiono. Mi povas ripeti la
vortojn de la Kaliningrada guberniestro, Georgij Boos, ke Kaliningrado
kaj la regiono estas loko de renkontiĝoj.
Se hodiaŭ ne eblas realigi ion, estonte eblos reveni al la sama temo.
Tial mi ne konstatas definitivajn malsukcesojn. Restas, ekzemple, problemo
pri transirado de la limo, kiu tuŝas ankaŭ esperantistojn, kiuj deziras
veni ĝustatempe al renkontiĝoj kaj kongresoj. Sed foje oni devas longe
atendi ĉe la limo. Ni deziras, ke tiu proceduro estu pli agrabla.
Kia estis Kaliningrado antaŭ ses jaroj? Kiel ĝi ŝanĝiĝis?
Mi ne povas juĝi objektive, ĉar ankaŭ mi estas kaliningradano kaj ne
bone rimarkas, kiel evoluas la urbo, same kiel gepatroj ne rimarkas kiel
kreskas iliaj infanoj. Sed miaj polaj gastoj diras, ke Kaliningrado rapide
evoluas. En januaro 2002 mia impreso estis, ke nokto daŭras la tutan diurnon.
Estis mallume pro malmultaj stratlampoj. Kvazaŭ insuloj da lumo estis
vitrinoj de kelkaj vendejoj. Nun la urbo tage kaj nokte estas lumigata,
diverskolora kaj bela.
Alia afero, kiun atentas la urbanoj, estas vojoj kaj trotuaroj. Kiel
kaliningradano, mi kun ĝojo asertas, ke vivi en la urbo iĝis pli facile,
la vivkvalito altiĝis. Ne nur pro klopodoj de la urbestraro, kiu efektivigas
tiujn ŝanĝojn, sed ankaŭ pro la loĝantaro, kiu postulas, ke la urbo
evoluu ĝuste tiudirekten. En Kaliningrado koincidas deziroj de la loĝantoj
kaj agoj de la urbestraro. Mi gratulas!
Via familio restas en Varsovio. Ĉu Vi ofte renkontiĝas kun la edzino
kaj filinoj?
Bedaŭrinde, malpli ofte ol ni deziras. Mallonge la familio estis kun mi.
Poste la edzino revenis al Varsovio, kie ŝi havas bonan laboron, kaj la
filinoj tiam vizitis lernejon. Nun ili studas en la Varsovia universitato
slavajn lingvojn, unuavice, la bjelorusan, ukrainan kaj rusan.
Simile estis komence de la 1990aj jaroj, kiam mi oficis en nia ambasado
en Minsko. Tiam la infanoj estis etaj kaj vidis min en Varsovio nur du
fojojn jare, kaj ili aŭtomate nomis min "onklo". Nun estas alia situacio,
ni povas interkomunikiĝi rete, uzante kameraon. Krome, duonvoje inter
Varsovio kaj Kaliningrado — en unu la plej belaj regionoj de Pollando,
Varmio kaj Mazuroj — ni luis domon, kaj tie okazas renkontoj en vasta
rondo, ĉar ĉiuj niaj amikoj scias pri la domo. Iufoje por mi ne sufiĉas
loko, ĉar ĉiuj havas ŝlosilojn. Tia situacio donas al mi pli da tempo
por laboro kaj vivo en Kaliningrado. Nia familio estas firma.
En 2009 la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko. Tiu decido
estis malfacile akceptita, ĉar laŭ kelkaj Bjalistoko ne taŭgas kiel
kongresurbo. Kion vi pensas pri tio?
La urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, persone batalis por ke
la kongreso en la jaro de la 150-jariĝo de Zamenhof okazu en Bjalistoko.
Kiam la decido estis akceptita, li sendis mesaĝon al siaj oficistoj kun
tri latinaj vortoj: "Veni, vidi, vici!"
Sendube, el la vidpunkto de aliaj polaj urboj kaj regionoj, Bjalistoko
situas ĉe la orienta limo de Pollando, aŭ, kiel iuj diras, en Pollando
B, la dua kategorio. Sed la urbo havas tiom da avantaĝoj, ke feliĉe
aperis tiuj, kiuj rimarkis ilin.
Unue, en Bjalistoko la Eŭropa Unio ne nur finiĝas, ĝi ankaŭ
komenciĝas
tie. Bjalistoko do estas vizitkarto de EU. Due, estas bone, ke la urbo
aprecas la grandegan rolon de Zamenhof, kiu penis spirite unuigi la popolojn
de la mondo. Kaj trie, se tiu ĉi kongreso okazus ne en Bjalistoko, mi,
kiel polo, ne komprenus tion. Ĉiu urbo havas malmultajn personojn pri
kiuj ĝi fieras. Zamenhof por Bjalistoko estas persono, sur kiu oni povas
bazi sian estontecon. Ĝuste tiel okazas. Ke urboficistoj lernas Esperanton,
diras pri perspektivo. Mi gratulas la urbestron kaj la loĝantojn de Bjalistoko.
Mi certas, ĉar mi konas ĉi tiun bonan turisman regionon, ke la urbo
eltenos la malfacilan organizan periodon, kaj ĉiuj kongresanoj estos kontentaj,
eĉ se la kongresejo estos granda tendo. Antaŭ unu jaro en Varsovio pasis
tre grava renkonto de pintaj reprezentantoj de la EU-ŝtatoj, kaj ili renkontiĝis
en tendo. Neniun tio ĝenas.
Se temas pri trafiko kaj vojoj, nun Pollando intence uzas eblecojn kiujn
donas la aliĝo al EU, interalie por evoluigi la infrastrukturon de ĉiu
regiono, ankaŭ de Bjalistoko. Mi, kiel varsoviano, scias, ke baldaŭ oni
povos atingi Bjalistokon duoble pli rapide ol nun.
Kiel esperantistoj povas partopreni en dialogo inter Pollando kaj Ruslando,
ankaŭ en la procedo de la unuiĝo de Eŭropo?
Esperantistoj pli rapide ol la aliaj trovis la lingvon de dialogo, kaj
tio estas la plej rekta respondo al tiu tre komplika demando. Sendepende
de sia nacieco, esperantistoj kapablas interparoli kaj kompreni unu aliajn;
eble tia estas estonteco, kiu atendas nin. Por ĉiuj la ĉefa problemo
estas komenci interparoli kaj veni al konkludoj. Esperantistoj atingas
tion pli facile, nomante per la sama vorto la saman fakton aŭ eventon.
El tiu vidpunkto esperantistoj havas potencialon por iĝi veraj ambasadoroj
de bona volo.
Tiu ĉi ambasadora rolo iugrade jam realiĝas. Mi bone memoras la Zamenhofajn
Tagojn en nia konsulejo, kiujn vi kaj ni kunorganizis. Mi ĝojos, se
reprezentejo de la lando de Zamenhof ankaŭ en la estonteco daŭrigos la
komunajn agadojn. Ni konstatas ankaŭ, ke esperantistoj sendepende de siaj
loĝ-lando kaj nacieco, danke al sia universala aliro al la vivo, ne rimarkas
la limojn, kion pruvas La Ondo, presanta la revuon en Pollando kaj
la librojn en Litovio. Bonega ekzemplo de translima kunlaboro inter najbaroj,
kiujn ligas la lingvo Esperanto.
La esperantista partopreno en la Ekonomiaj Forumoj en Krynica estas
la ĝusta direkto, en kiu necesas labori, t. e. montri praktikajn elementojn
de la utilo, kiun sekvigas kono kaj unuigo de ĉiuj surbaze de kono de
Esperanto.
Mi povas certigi, ke kaliningradaj esperantistoj havos neniujn problemojn
ricevi polajn vizojn. Eĉ pli, ni strebos fari tiel, ke la konsuleja kotizo
prefere estu elspezata ne por vizaj formalaĵoj sed dum la restado en Pollando.
Fine, pri Viaj planoj…
Ŝercadire, kiel konsulo, kies lando en la proksimaj tagoj eniras la Ŝengenan
zonon, mi revas ĝisvivi la Novan Jaron. Aranĝi ĉiujn aranĝendajn vizojn
por kaliningradanoj…
Mi esperas reveni al Varsovio somere 2008. Se ĝis tiu tempo vi okazigos
en Kaliningrado esperantistan eventon, mi invitos uzi la eblecojn de la
konsulejo. Kalkulu pri subteno de la konsulejo de Pollando kiel lando de
Zamenhof. Kvankam li estas homo de la tuta mondo.
Bonvolu transdoni al la esperantistoj miajn gratulojn okaze de la Kristnasko,
Novjarfesto kaj Zamenhofa Festo!
La Ondo de Esperanto, 2008, №1.
Novaĵoj | Enirpaĝo