Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto
(2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton
(La Ondo de Esperanto, 2008, №2).
Bonvenon
al ĉiuj helpemuloj
Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2007
En la januara Ondo ni
jam informis, ke 57-jara germana amiko de Esperanto Peter Zilvar estas
proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj
per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo. Li afable konsentis respondi
niajn demandojn.
Nu, ja esperantisto en la kutima senco mi ne estas, sed konstanta Esperanto-aktivulo,
ĉar mi volas helpi plibonigi la Esperanto-movadon por krei ion daŭrepovan
kaj videblan je favoro de nia lingvokomunumo.
La internacia elektantaro laŭreatigis vin “pro diversflanka agado por
kaj per Esperanto”, aparte menciinte kelkajn flankojn. Unue temas pri
“serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj” en la Interkultura
Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro…
Nia Esperanto-Societo Südharz ekzistas ekde 1976. En novembro 2001 ni
brile festis nian 25-jaran jubileon en la kavalira salono de la kastelo
en Herzberg. Entute estis aktiva asocio por Esperanto kun gastoj el preskaŭ
50 landoj, kun kurs-ofertoj, konstanta agado en la gazetaro (aperis jam
pli ol 1000 gazetartikoloj pri diversaj agadoj).
Ekde 1999 ni funkcias kiel klerigejo por Esperanto. Jam pli ol 35 famaj
Esperanto-sciencistoj kaj elstaraj fakuloj instruis en Herzberg: prof.
John C. Wells, d-rino Katalin Kováts, prof. Erich-Dieter Krause, d-ro
Detlev Blanke, d-rino Ilona Koutny, Aleksander Korĵenkov, Stefan MacGill,
Zsófia Kóródy, k.a. Studantoj povas akiri studkreditpoentojn kaj post
ekzamenoj povas fariĝi Esperanto-instruistoj.
Por la Esperanto-movado ni uzas la nomon Germana Esperanto-Centro, ĉar
en la sama domo ni aktivas por diversaj asocioj: por nia regiona Esperanto-Societo
Sudharzo, por Germana Esperanto Asocio (GEA) kiel filio por klerigado kaj
kulturo, kaj por AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) sub gvido
de ĝia verva prezidantino Zsófia Kóródy.
Por la ekstermovada agado ni uzas la nomon Interkultura
Centro Herzberg (ICH), ĉar ni aktivas ankaŭ en interkulturaj dialogoj
kaj temoj por germanlingva publiko. Ankaŭ per tio ni plibonigas nian reputacion.
Ĉu vi havas kontaktojn kun aliaj Esperanto-centroj kaj klerigejoj?
Ni klopodas kunlabori kun aliaj Esperanto-centroj laŭ niaj laborfortoj.
En 2005 kaj 2006 ni organizis en Herzberg fakseminarion pri Esperanto-Bibliotekoj
kaj Arkivoj, per helpo de nia katalogo interŝanĝas materialojn, estas
en reta kontakto kun aliaj centroj. Ni interagadas kun Germana Esperanto-Instituto,
Internacia Esperanto-Instituto (IEI en Nederlando), ILEI kaj kun Interlingvistikaj
Studoj en Poznano, invitas eksterlandajn prelegantojn, fakulojn, organizas
seminariojn por klerigado de Cseh-instruistoj kun IEI kaj estas daŭre
malfermitaj al ĉiuj novaj iniciatoj.
Tre grava estas via ekstera agado, kiu kulminis per oficialigo de Herzberg
kiel la Esperanto-urbo. Kiel Esperanto nun “vivas” en la urbo?
Jes, fakte tio estas la kulmino post kelkdekjara celkonscia aktivado. Jam
ekde la mezo de la sesdekaj jaroj elstara esperantisto Joachim Giessner
(IFEF- kaj GEFA-prezidanto), kiu estis estro de la stacidomo en Herzberg,
kontaktis lokajn politikistojn, verkis gazetartikolojn, organizis la germanan
kaj internacian fervojistan Esperanto-movadon, tradukis kaj eĉ verkis
Esperanto-instrulibron por turkoj kaj tradukis pli ol 400 kantojn al Esperanto,
ktp.
Kompreneble ni daŭrigis lian aktivadon por kaj per Esperanto. La longjaraj
multfacetaj agadoj kulminis la 11an de julio 2006 en formo de unuanima
urbkonsilantara decido doni al nia urbeto Herzberg
la oficialan kromnomon (titolon) “Herzberg — la Esperanto-urbo”.
Centoj — ĉefe eksterlandaj esperantistoj — skribis kaj dankis al urbestro
Gerhard Walter kaj al nia Germana Esperanto-Centro por la elstara daŭrepova
sukceso.
Ni povos verki apartan raporton pri niaj multflankaj agadoj en la urbo
Herzberg, ja ne nur estas Esperanto-instruado kaj informado, internaciaj
projektoj, dulingvaj ŝildoj, esperantlingvaj manĝo-kartoj, ktp.
Laste, sed ne balaste, la formulo de via honorigo, mencias kunlaboron inter
Herzberg kaj Góra.
Danke al nia ege aktiva urbestro Gerhard Walter ni sukcesis ekde marto
2005 oficialigi Esperanton kiel pontlingvon por kontaktoj kun nia pola
ĝemelurbo Góra en Malsupra Silezio. Nemalmultaj esperantistoj el Silezio
ĉeestis la kunsidojn dum nia organiza vizito en la urbodomo de Góra.
Ni klerigis en somero 2005 instruistinojn el Góra je nia kosto. Tuj
poste ili ekinstruis, kaj dum somero 2006 kaj denove en 2007 okazis sukcesaj
dusemajnaj lingvoferioj en Herzberg kun gelernantoj el la gimnazioj en
Herzberg kaj Góra. Konstante ni provas daŭrigi la kontaktojn kun la novaj
aktivuloj en Góra.
Vere giganta agado. Vi ja faras ĝin ne sola?
Tio absolute ne eblas. Mankas esperantlingvaj fakuloj sur multaj terenoj
por krei vere unikan modelurbon. Unuavice dum la lastaj kvar jaroj aktivas
Zsófia Kóródy, kiu ankaŭ estas la vicprezidantino de ILEI kaj prezidantino
de AGEI. Ekzemple, ŝi instruas bonkvalite Esperanton en la lernejoj de
Herzberg, organizas la bibliotekon kaj arkivon kaj instruas niajn kunlaborantojn
de Job-Center rilate al praktikaj laboroj kiel listigoj de la materialoj
por la arkivo kaj biblioteko, kaj zorgas pri retaj taskoj.
Kelkaj aliaj Esperanto-geamikoj helpas, ekz. Marika Frense pri varbbroŝuroj
kaj junulara agado, Otto Kern pri instruado en bazaj lernejoj, Ulla Zilvar
pri librotenado, nemalmultaj kunlaborantoj de Job-Center, volontuloj kiel
Veronika Acsádi, Sándor Hideg, Giancarlo Fighiera, Rita Valčiukaite
k.a. Tamen laŭ nia reala imago tio ne sufiĉos por vera kaj prezentebla
Esperanto-modelurbo. La teamo ankoraŭ devos kreski multflanke.
Ĉu ICH ricevas helpon de la urbo, de GEA, de internaciaj esperantistaj
asocioj?
Vere la urbo Herzberg sub urbestro Gerhard Walter kun ĉiuj kvin surlokaj
partioj kaj la urboadministracio kune kreas unikan modelon por Esperanto.
Ĝuste la urbestro, kiu dum jaroj laboradis, konvinkis kaj lobiis por Esperanto,
vere meritus la titolon “Esperantisto de la jaro”. Li estas simpatia,
verva kaj havas kune kun ni grandajn esperojn. Nur la urbo kiel preskaŭ
ĉiuj urboj en Germanio tute ne havas monon. Sed la urboadministracio helpas,
ekzemple, per kontaktoj, ĝemelurbaj pontlingvaj aktivadoj, administrado,
informado, ankaŭ laŭjure, ktp. Nun la Esperanto-movado kaj Herzberg kiel
Esperanto-urbo estas kvazaŭ geedza paro, do nun ni troviĝas en la sama
boato.
Ni devas danki al GEA por moralaj kaj financaj subtenoj, UEA por escepta
diplomigo de ICH, porokazaj financaj subtenoj de kelkaj grupoj, unuopuloj.
Herzberg — la Esperanto-urbo estas tre grava loko por GEA, ĉar multaj
sukcesoj jam estas videblaj, eĉ esperantlingvaj tekstoj sur la hejmpaĝo
de la urbo Herzberg. Tamen la plej grandan parton por la kurantaj aferoj
kaj objektoj ni iel mem devas financi. Se estus malavaraj subtenantoj,
la evoluigproceso povus marŝi multe pli rapide.
Kio pri la estonteco de ICH?
Ĉiutage ni multe laboras, ĉefe estas korespondado, instruado, lernejaj
projektoj, biblioteka laborado, urbaj kontaktoj, interagado kun nia ĝemelurbo,
ktp. Kompreneble ni daŭrigos niajn ĉeftaskojn: instruadon, klerigadon
kaj la konstruadon de nia komuna Esperanto-urbo. Do, ICH bone vivos, se
niaj sanstatoj restos stabilaj kaj, kompreneble, se pluaj aŭ multaj kompetentaj
esperantistoj konstante kunkonstruos.
Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?
Se Esperanto estus pli videbla en la normala socio, ni povus atingi daŭrepovajn
sukcesojn kaj eniri en la normalajn vivokanalojn, do ne nur en interreta
agado kaj dum kongresoj, kunsidoj, ktp. Se la modelo “Herzberg — la
Esperanto-urbo” vere estos prezentebla por ĵurnalistoj el la tuta mondo,
televidostacioj, tiam la tuta Esperanto-movado povos konstante prezenti
videblajn sukcesojn. Proverbo diras, ke unu videbla bildo valoras pli ol
mil argumentoj. Jam nun multaj Esperanto-grupoj aŭ urboj volas imiti nian
ekzemplon. Sed dum la venontaj jaroj ni nepre ankoraŭ devos stabiligi
la modelon, mankas ankoraŭ fakuloj kaj financaj rimedoj por povi dungi
fakulojn por ellaborado de turismaj libroj, varbmaterialoj por diversaj
celgrupoj, kontaktoj al universitatoj, fondaĵoj, specialaj migradvojoj,
kulturo, ktp.
Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi
havas pri ĝi?
Laŭ nia opinio La
Ondo de Esperanto estas vere sendependa (tio gravas pro la neŭtraleco),
elstara kaj altnivela magazino, kiu raportas pri multaj temoj en agrabla
stilo. Ĉiumonate ni ĝojas pri la regula apero. Ĝi estas bonega varbilo
por nia movado.
Ĉu la Esperanto-urbo bezonas pluajn civitanojn, kiuj kapablas amike organizi
praktike kaj fake en Esperanto?
Jes nepre. La unuaj baldaŭ translokiĝos. La vivkondiĉoj (infrastrukturo,
naturbeleco, prezoj, ktp.) estas vere favoraj, kelkaj interesiĝantoj jam
komparis tion kun siaj landoj. Kiu ekzemple povas krei bonkvalitajn Esperanto-menuojn
kaj bonkvalitajn esperantlingvajn manĝokartojn, instrui en infanĝardenoj,
organizi Esperanto-radiostacion, verki dulingvajn turismajn librojn, envolvigi
la enloĝantaron, ktp.? Bonvenon al ĉiuj helpemuloj!
Sekvas du tradiciaj demandoj. Unue: al kiuj personoj vi mem donus viajn
voĉojn, se vi estus elektanto?
Al nia urbestro Gerhard Walter, kaj al la vicurbestro Ulrich Schramke,
tute klare. Laŭ nia opinio, la movado jam havas multajn romanverkistojn
kaj ret-agantojn, sed homoj por praktikaj bezonoj preskaŭ tute mankas.
Kaj fine: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota
al neloĝata insulo?
Unue la novan grandan vortaron por germanoj de prof. Erich-Dieter Krause,
Liberekonomion
de Silvio Gesell, kaj la novan rektmetodan lernolibron (eble en diverslingvaj
versioj) de Stano Marček. Neniam oni scias, ĉu al neloĝata insulo venos
pluaj insulanoj, ĉu ne? Kompreneble, nepre mi kunportus Esperanto-flagon!
La Ondo de Esperanto, 2008, №2.
Novaĵoj | Enirpaĝo