Respondoj venis entute el 32 landoj, kaj el la respondintoj 23% estas el Ruslando kaj 14% el Germanio. El la respondintoj sesono estas ekstereŭropaj. Proksimume duono el enketiloj estis plenigitaj rete. La respondintoj naskiĝis inter 1923 kaj 1981. La meza aĝo de la respondintoj estas 58 jaroj kaj ili lernis Esperanton plej ofte en la aĝo inter 16 kaj 26 jaroj. Tamen estis ankaŭ kelkaj, kiuj komencis lerni Esperanton kiam ili estis pli ol 50-jaraj. La meza jaro por komenci lerni Esperanton estis 1980.
Ĉirkaŭ duono komencis legi La Ondon antaŭ 2001, kiam la eldonejo situis en Jekaterinburgo. Ruslandaj respondintoj legas ĝin kutime pli longe ol la alilandaj. Aparte multe da novaj legantoj estas inter ekstereŭropaj respondintoj.
La plej popularaj temoj en La Ondo estas intervjuoj, artikoloj pri Esperanta kulturo, beletraĵoj kaj novaĵoj. Ankaŭ kovriloj de la gazeto estas taksataj alte; laŭ iuj skribaj respondoj la ekstera aspekto eĉ superas la enhavon.
Populareco de temoj, meza valoro inter 1 (malbonega) kaj 5 (bonega):
Intervjuoj 4.31
Kovriloj 4.28
Esperanta kulturo 4.27
Originala beletro 4.25
Esperanto-novaĵoj 4.16
Tradukita beletro 4.13
Recenzoj 4.12
Socio, historio, kulturo 4.00
Temaj artikoloj 3.99
Internaj fotoj 3.99
Leteroj de legantoj 3.93
Unufraze 3.85
Tribuno 3.84
Vide el Bruselo 3.79
Mozaiko 3.78
Komitatano Z 3.68
Komentarioj de Alen Kris 3.59
Opiniaj temoj (Komitatano Z, Alen Kris, Vide el Bruselo, Tribuno) ne estas inter la plej popularaj. Krome relative granda parto (10–18%) ne indikis sian opinion pri tiuj temoj (do, eventuale ne legis ilin). Opiniaj temoj ankaŭ dividas la legantojn plej multe, iuj opinias ilin tre bonaj, dum kelkaj estas malkontentaj. Aparte pri Komitatano Z aperis eĉ skribaj plendoj, la anonimeco de la aŭtoro estis malfavorata de kelkaj. Tamen unu skriba komento esprimis la deziron legi pli ofte la kontribuaĵon de Komitatano Z.
La Ondo de Esperanto estas, laŭ siaj legantoj, bone redaktita, interesa kaj sendependa. Ĝi havas utilajn, interesajn recenzojn kaj estas aktuala. Tamen malpli altajn poentojn la gazeto ricevas pro tio, ke ĝi ne havas sufiĉe grandan kvanton da tekstoj pri neesperantaj temoj, pro mankoj de multtendenceco, moderneco kaj originaleco. Pri multtendenceco aperis ankaŭ kritiko, ke en La Ondo estas tro multe da Esperanta Civito. Malgraŭ tio eĉ la plej malaltaj rezultoj estas meznombre super la meza valoro 3. Plej proksime al la mezo estas la opinio rilate la longecon de artikoloj. Do, inter tro longaj kaj tro mallongaj artikoloj la meza rezulto fakte indikas, ke la longeco estas proksimume taŭga.
Pli novaj legantoj de La Ondo pli ofte donas malpli altajn poentojn al intereseco kaj havas ankaŭ dubojn pri la mondvasteco de la gazeto. La ekstereŭropaj respondintoj tamen ne diferencas de la eŭropaj surbaze de la opinio pri mondvasteco. Ruslandaj legantoj opinias La Ondon malpli ofte multtendenca, sed taksas la originalecon de la enhavo pli alte ol alilandaj respondintoj, eventuale pro la malpli vasta aliro al aliaj Esperantaj tekstoj.
Du trionoj el la respondintoj aĉetis librojn surbaze de recenzoj en La Ondo, almenaŭ unu-du foje.
Ĝenerale la legantoj estas kontentaj kun la gazeto, kaj pri tio atestas ankaŭ granda kvanto da tiuj, kiuj volas resti plu abonantoj de La Ondo; pli ol 70% faros tion certe, eĉ 80% se inkluzivi tiujn, kiuj pretas aboni, se ili havas monon. Tamen ankaŭ tiuj, kiuj respondis, ke ili ne reabonos (eble nuntempe legas nur la retan version), estis relative kontentaj. La solaj pli grandaj diferencoj estas tiuj, ke malpli firmaj abonantoj opinias La Ondon malpli interesa kaj malpli sendependa. Rilate temojn, la malpli firmaj legantoj pli ofte ne ŝatas intervjuojn, Mozaikon, Tribunon kaj fotojn, inkluzive kovrilojn same multe.
Legantoj de La Ondo legas kutime ankaŭ aliajn Esperanto-gazetojn. El la respondintoj ĉ. 75% legas almenaŭ unu alian internacian Esperanto-gazeton, dum 25% ne legas aliajn gazetojn aŭ legas nur landajn Esperanto-gazetojn. La legado de aliaj gazetoj ne multe influas al la opinioj de legantoj: tute nature la legantoj de aliaj gazetoj ne taksas la novaĵojn en La Ondo same alte. En skribaj komentoj aperis, ekzemple, ke estas tro multe da artikoloj similaj al tiuj en Esperanto, Monato kaj Kontakto. Tamen la legantoj de multaj gazetoj planas, eĉ pli firme ol la aliaj, daŭrigi sian abonon al La Ondo. Ankaŭ tio estas bona indikilo pri la kvalito de la gazeto.
La plej oftaj aliaj Esperanto-gazetoj, kiujn la respondintoj legas, estas revuo Esperanto (ĉ. 50%) kaj Monato (ĉ. 40%). Poste sekvas Kontakto (ĉ. 20%) kaj Heroldo de Esperanto (ĉ. 20%). La nombroj estas rondigitaj supren pro tiuj, kiuj respondis nur, ke ili legas plurajn gazetojn. Plimultaj respondintoj legas ankaŭ landajn aŭ lokajn Esperanto-gazetojn. Por multaj legantoj la legado de La Ondo estas konscia elekto, kaj la legantoj estas ĝenerale kontentaj. La Ondo trovis sian niĉon en la merkato, kaj la populareco de aliaj Esperanto- gazetoj inter la legantoj ne malhelpas La Ondon, eble eĉ male.
Kiel mankojn kelkaj indikis tro malmultajn artikolojn pri la vivo en Ruslando kaj pri ekstera (neesperanta) mondo, kaj ankaŭ pri strategio de la Esperanto-movado. Iuj opiniis la kvanton de literaturaj tekstoj tro multa, tamen ili estas inter la plej favorataj materialoj.
Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto, 2008, №3.