Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian trian podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Aleksander Korĵenkov legas ĝin ekde ĉ. la 19a minuto.
La progresanta komputil-tekniko efikas dumaniere al nia gazetaro.
Unuflanke, la redaktado kaj prespretigado fariĝis pli facila kaj pli malmultekosta ol en la antaŭkomputila epoko. Pli da gazetoj povas aperi, kaj pli da amatoroj kapablas teknike fari gazeton. Se temas pri la reto, ĝi ebligas rapidan internacian kunlaboradon, tujan ricevadon de informoj kaj fotoj. Oni povas redakti la gazeton en unu lando, kie estas bona redaktoro, kaj presi ĝin en alia lando kun malpli kosta presejo aŭ pli favora poŝta tarifo. Ekzemple, la porjunula revuo de UEA, Kontakto, estas administrata en Nederlando, redaktata en Ukrainio (antaŭe en Usono) kaj presata en Pollando.
Ĉi tion faras ankaŭ la Kooperativo de Literatura Foiro, kies gazetoj estas redaktataj en diversaj landoj, sed presataj en Bulgario. La Ondo de Esperanto, redaktata en Ruslando, uzas malpli kostan presadon kaj ekspedadon en Pollando.
Aliflanke, la reto ebligas disvastigi informojn pli rapide kaj malpli koste ol la tradicia gazetaro. Pro la malapero de Eventoj kaj de El Popola Ĉinio kelkaj ekparolis pri baldaŭa morto (aŭ enretiĝo) de la papera Esperanta gazetaro, ĉar la ret-informiloj sufiĉas. Tamen tio ne okazis. En aprilo 2007 neniu el la ses redaktoroj de la plej gravaj Esperanto-gazetoj, intervjuitaj de La Ondo nomis la konkurencan rolon de la reto inter la problemoj (sed la poŝtaj tarifoj estis nomitaj de kelkaj).
Ankaŭ la nacilingva gazetaro kontentige fartas. Iam oni parolis, ke la radio elpuŝos la gazetojn, ĉar ĝi informas pli rapide, poste pri la televido, kaj nun pri la reto. Sed la reto, simile al la radio kaj televido, ne elpuŝas la tradiciajn gazetojn. Ilin pli damaĝas ne la reto, sed senpagaj reklamgazetoj, kiuj aperigas ne nur reklamojn kaj TV-programojn, sed ankaŭ artikolojn, amuzaĵojn kaj eĉ poemojn.
La radio kaj televido pruviĝis bona rimedo por subteni la gazetaron, ekzemple, per “trarigardo de la gazetaro”. Ankaŭ la reto pli helpas ol malhelpas. En Esperantujo, kie la radio kaj televido estas malpli gravaj ol en la “Granda Mondo”, la helpa rolo de la reto bone rimarkeblas. En dissendolistoj kaj forumoj estas prezentata la enhavo de gazetoj. Multaj gazetoj havas senpagajn retejojn kun novaj kaj malnovaj artikoloj.
Monato kaj La Ondo de Esperanto ofertas aboneblajn pdf-versiojn, sed la nombro da ret-abonantoj ne estas granda malgraŭ malaltaj kotizoj — la esperantistaro klare preferas la tradiciajn gazetojn. Lastatempe aperis nova fenomeno: iuj legantoj revenas al tradicia papera abono post provado de la reta. (Ekzemple, en BET-43 en Šiauliai belga retabonanto alpagis por la papera abono de La Ondo, ĉar li “ja elprintas la tutan revuon post la ricevo de ĝi en la formato pdf”.)
Tute freŝdate, La Ondo lanĉis podkastan servon. Estus naive pensi, ke iuj malabonos la revuon, ĉar ili aŭskultas podkaste kelkajn tekstojn el ĝi, sed jam kelkaj “podaŭskultantoj” ekinteresiĝis pri la papera revuo.
La rapideco de informado estas nur unu el la necesaĵoj en la ĵurnalismo. Sed estas bezonataj ankaŭ aliaj, kiujn la reto mem ne donas. Elektado de informoj, redaktado, provlegado, grupigo de informoj, verkado de (sub)titoloj kaj foto-subskriboj, preparado kaj lokado de ilustraĵoj estas same malfacilaj en la reto, kiel en la papera gazetaro.
Ĝis nun temis pri informoj, pri aktualaĵoj, sed por multaj tekstoj la rapideco estas malpli grava. Artikoloj ĝeneralaj kaj fakaj, prilingvaj studoj, recenzoj, poemoj kaj noveloj povas aperi en paperaj gazetoj iom malpli frue ol en la reto, sed pli bone pretigitaj.
Ĉiuokaze, ne pro la konkurenco de la reto ĉesis Fonto kaj Iltis-Forumo, kiuj malhavis urĝajn informojn.
Paradokse, pro la reto en nia gazetaro suferis ne novaĵ-rubrikoj, kiel iuj misprognozis, sed diskut-paĝoj, kaj en esperantistaj dissendolistoj novaĵoj estas malpli multaj ol polemikaĵoj, dum en la tradiciaj gazetoj estas male.
Gravas, ke la paperaj gazetoj (almenaŭ la plej bonaj el ili), danke al redaktado kaj provlegado, prezentas bonan lingvaĵon kaj, pretercele, havas lingvo-instruan efikon. Sed la reta lingvaĵo (ne nur en Esperanto, sed ankaŭ nacilingve) pro nesufiĉa aŭ tute nenia redaktado ofte estas fuŝa.
La reto ne estu prezentata kiel malamiko de nia gazetaro, kiu restas — apud la kongresoj, kluboj, libroj — grava parto de la esperantista vivo.
Aleksander Korĵenkov
La Ondo de Esperanto, 2008, №4