Radio Esperanto

Radio Esperanto

Hodiaŭ, la 7an de aprilo 2008, aperis en la reto nia sesa podkasto. Ĝi aperis nur unu semajnon post la kvina, pli frue ol atendite, ĉar la dusemajnan ritmon ĉi-foje ni ne povus sekvi. Postmorgaŭ mi iros al Pinsko (Bjelarusio) por la 70-jariĝa festo de mia onklo, kaj tuj post la reveno mi devos multe labori pri la maja Ondo. Sed mi esperas, ke niaj aŭskultantoj ne tro grumblas pro la pli frua rerenkontiĝo.

Finfine, nia programo ekhavis nomon. Babilante rete kun ruslingvaj podkastistoj, mi konstatis, ke ili nur malfacile memorfiksas la esprimon “podkasta servo de La Ondo de Esperanto”, kaj ni do elektis la plej eble simplan nomon — Radio Esperanto. Facila kaj klara kaj por esperantistoj kaj por la vasta publiko.

Malgraŭ la nomŝanĝo, niaj sonprogramoj restas esence la samaj, duspecaj. En unuj ni prezentas novajn kajerojn de La Ondo, en la aliaj ni proponas iom da literaturo. Sed en ambaŭ specoj estas Esperanto-novaĵoj, Kaliningrada felietono de Halina, kaj muziko.

En la hodiaŭa programo Halina rakontas siajn impresojn pri kulturaj eventoj, kiujn ŝi vizitis la lastan semajnon en Kaliningrado. Post Esperanto-novaĵoj sekvas prezento de la Fundamento en la rubriko Nia trezoro kaj rakonto Ĉevala familinomo de Anton Ĉeĥov. La sesan programon de Radio Esperanto kronas Doctor Oakroot per sia Esperanta versio de la populara usona kanto House of the Rising Sun.

Du programerojn oni povas ankaŭ legi en nia retejo:

Andreas Künzli pri la Fundamento de Esperanto
kaj
Ĉevala familinomo de Anton Ĉeĥov

Radio Esperanto estas aŭskultebla:
http://la-ondo.rpod.ru/

Radio Esperanto estas abonebla:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Vi povas ankaŭ elŝuti la tutan sesan sonprogramon.

Kritiko, proponoj kaj (son)kontribuoj estas bonvenaj.

Bonan aŭskultadon!

AlKo


Novaĵoj | Enirpaĝo