Intervjui jubileanton estas rutina tasko ĵurnalista, kaj oni kutime prezentas la vivovojon de la eminentulo, ties ĉefajn atingojn, unu-du amuzajn epizodojn por malpezigi la tekston kaj, fine, demandas pri la planoj. Ricevinte la taskon de la eldonanto de La Ondo intervjui ties redaktoron, mi prokrastis ĝin, ŝvitante pri aliaj tekstoj, korespondante kun aŭtoroj, pretigante bildojn, grumblante pri komputilproblemoj ktp. Fine, mi devas intervjui la kvindekjariĝantan redaktoron, do min mem, tute lastaminute. Nu, mi antaŭvidis tion kaj petis niajn legantojn sendi demandojn rete. Feliĉe, neniu scivolis pri formalaĵoj biografiaj, supozeble konataj aŭ neinteresaj, do mi ne sekvos la rutinan skemon kaj respondos libere, sen citi la demandojn.
Jen do la plej neredaktita teksto ĉi-numera.
Mi ne memoras, kion mi (mal)ŝatis en Esperanto, kiam mi eklernis ĝin. Logis min la grandioza ideo uzi elpensitan lingvon por korespondi tutmonde, kaj la instrumento mem malgravis por mi. Tamen la proponitaj uzebloj ne estis altinspiraj. Preskaŭ ĉiuj enlandaj esperantistoj uzis la lingvon por babili kun samlandanoj en tendaroj kaj kluboj kaj por korespondado sen-tema. Mi ektediĝis kaj mi forlasus la tuton, se hazarde mi ne trovus en la kluba biblioteko, inter amaso da fatraso, Literaturan Foiron. Iom post iom mi trovis samideanojn inter la samlingvanoj; por ni Esperanto estis ne tendarlingvo, sed kulturlingvo. La sekvon vi scias.
Kiuj influis min tiutempe? Nikolai Lozgaĉev, Aleksej Birjulin, Viktor Kloĉkov kaj, certe, Halina. Kaj poste? Tre gravis la korespondado kaj renkontiĝoj kun Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij, kun Bill Auld, kun Ryszard Rokicki, kun Alen Kris, kun Osmo Buller, kun Paŭlo Jegorovas…
Ne, mi ne timis forlasi la bone pagatan laboron en Gazprom favore al malcerta metio esperantista. Post la vizito de Roterdamo kaj Antverpeno en 1991 ni komprenis, ke Esperanto povos esti nia profesio, kaj tiel estas jam dum pli ol 16 jaroj. Sed mi ne rakontu pri mia laboro. Vi bonege konas ĝin, simple ĉar vi ja legas niajn librojn kaj La Ondon.
Ŝatoj kaj preferoj… Same kiel multaj redaktoroj, mi preskaŭ ne legas por mia propra plezuro. Mi jam respondis en Vkontakte.ru. Mi kopias de tie la nomojn: Avvakum, Dostojevskij, Ĉeĥov, Sologub, Solĵenicin, Ĥlebnikov, Paviĉ, Jerofejev, Borges, Chesterton, Dürrenmatt, Vian, Waringhien, Auld, Camacho. Stranga listo, ĉu ne? Mi televidas nur biatlonon kaj futbalon. Ne spektas filmojn. Ne vizitas teatrojn. Ŝatataj landoj? Bjelorusio, Slovakio, Litovio kaj Skotlando. Ĉinion mi ŝatus viziti. En mia plej ŝatata urbo mi nun loĝas. Dankon! donacu ĝin al Amiko aŭ Ilaro. Mi estas rusortodokso. Nur unu deziro? Ke Halina estu sana. La plej ŝatata renkontiĝo? Arkones. Ne membras en la Civito. Neniu posteno en la movado, sed eble poste… Mi ne estas Komitatano Z! Ne havas dombestojn, aŭton, kravaton. Neniam voĉdonas. Kolektas nenion. Neniun Esperanto-kanton konas parkere.
Dankon pro la gratuloj.
Ĝis novaj jubileoj!