Ĉi tiu teksto aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto
(2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton
(La Ondo de Esperanto, 2008, №6)
Nia
gasto: kulturdiplomato Juozaitis
Arvydas Juozaitis, kulturataŝeo de Litovio en Kaliningrado, naskiĝis
en 1956 en Vilno. Finis la Vilnan universitaton en 1980, doktoro de filozofio.
Naĝisto, bronza medalisto en la 21a Olimpiko en Montrealo (1976). Aŭtoro
de 17 libroj: unu romano, du novelaroj, 12 teatraĵoj, pluraj el ili estas
surscenigitaj.
Kial Vi … sportisto, filozofo, verkisto … elektis diplomation?
Preskaŭ hazarde. Post la oficado kiel konsilisto pri kulturo, sporto,
turismo kaj religio ĉe la ĉefministro Brazauskas, mi ekinstruis filozofion
en la Vilna universitato. Post unu jaro mi eksentis, ke tio estas tro malvasta
agado-kampo por mi. Mi ricevis proponon reprezenti la litovan kulturon
en Berlino, sed mi rezignis, ĉar la germana kulturo estas fremda por mi.
Kiam estis kreita la posteno de ataŝeo pri kulturo en Kaliningrado, mi
konsentis. Unue, mi tre ŝatas Kaliningradon, kaj due, temas pri interesa
posteno. Ĝi apartenas al la ministerio de kulturo, kaj la ministerio de
eksteraj aferoj ne enmiksiĝas en mian agadon. Mi do estas ne diplomato,
sed “diplomato”, aŭ, pli ĝuste … kulturdiplomato.
Filozofio por mi ne ĉefas, pli gravas kreado. Ĉia kreado, sed precipe
literaturo. En Kaliningrado mi verkis libron, kiu havis jam tri eldonojn.
Kio do estas via laboro?
Mi okazigas en Kaliningrado ekspoziciojn kaj koncertojn, venigas prelegantojn
al la universitato. Foje estas inversa agado, ekzemple, komence de majo
en la litovia havenurbo Klaipėda okazis tago de lingvoj kaj libroj. Mi
venis tien kun la kaliningradaj poetoj.
Antaŭnelonge okazis prezentado de Litovaj noveloj de la orient-prusa
verkisto Hermann Sudermann, eldonita ankaŭ danke al vi. Kion signifas
tiaj kulturaj iniciatoj?
Temas pri vastigo de horizonto por Kaliningrado. Oni devas pli firme konscii,
ke la historio de Kaliningrada regiono komenciĝis ne post la Potsdama
konferenco. Tiu ĉi teritorio estas unika laŭ sia kultura pasinteco kaj
eblecoj… Povas malaperi la materia kulturo, sed ne la spirita kulturo.
Kaliningradaj verkistoj konsentas kun tio. Nun ili malfermis sian “samlandanon”
Sudermann. Li verkis pri tiu ĉi spaco, pri la vivo en ĝi. Tio iĝas tre
interesa kaj grava.
Kio amuzis vin ĉi tie?
En mia libro Reĝurbo sen reĝoj mi priskribis la diskuton pri la
blazono de Kaliningrada regiono en la Socia Ĉambro. Reprezentantoj de
diversaj grupoj esprimis sian rilaton. Komence en la projekto estis unu
flugilo, kaj precipe la unuflugilecon diskutis la inteligencio. Estis amuze
vidi, kiel homoj deziras trovi iujn radikojn, ĉar blazono estas radiko,
radiko de konscio, simbolo de simboloj. Estis diversaj elpensaĵoj pri
prusoj, Puŝkin, Ŝeremetjev ktp., estis ankaŭ ligo kun la germana pruseco
kaj kun paganismo. Aŭskulti tiujn opiniojn estis tre amuze. Kvankam inter
la absurdaĵoj estis kelkaj profundaj pensoj, absurdaĵoj estis pli multaj.
Vi menciis vian libron Reĝurbo sen reĝoj. Kiel Vi rilatas al Kaliningrado?
Tre pozitive. Ĝi estas unu el la plej interesegaj urboj de Eŭropo. Nenie
aliloke ĉio tiel ŝanĝiĝis postmilite, kaj samtempe ĉio restis samloke.
Jen la aŭdaco kaj deziro de la loĝantaro restarigi la vivon, konstrui
ion kaj resti ruslanda, sen forĵeti la antaŭmilitan kulturon. Tre interese.
Kaj rezultodone. Ja ni vidas, kiel ĉio pliboniĝas, la urbocentro estas
tute eŭropa kun forta ruslanda kaj rusortodoksa kontribuo. Mi vidas la
vivon kiel verkisto, ne kiel diplomato, kaj min interesas la vivo kaj la
ŝanĝoj, mi estas ĝoja pri la neperforta evoluo.
Mi ofte vizitis Kaliningradon. La ĉefa impreso dum la sovetunia periodo
estis grizo kaj ia senkoloreco. Ankaŭ sur la homaj vizaĝoj. Mi volis
scii, kion oni kreas ĉi tie. Sed nur en la drama teatro ni povis ion trovi.
Ni ŝatis ĝin, en ĝi estis vera rusa kulturo, ia rebrilo de Moskvo, io
de Stanislavskij. Kaj ĵazo. Kiam oni diris “Kaliningrado”, tio tiutempe
estis filharmonio, ĵazo kaj Aleksej Kozlov.
Mi ĝojas, ke pro la grandegaj ŝanĝoj la vivo ekfloris. Eble sen la
najbaroj kaj la fakto, ke Kaliningrado situas en la centro de Eŭropo,
la ŝanĝoj ne okazus. Ankaŭ Ruslando estas interesita pri la transformiĝo.
Eĉ la nomo Kenigsbergo iĝis nedanĝera en la nuna Ruslando.
Timigas min nur, ke ankaŭ ĉi tie povos enradikiĝi islamo. Ĝi estas
fremda. Ĉu Ruslando sukcesos ĉi tie defendi eŭropajn, kristanajn radikojn?
Kaliningrado estas kiel lakmusa papero. Sed eble tio estas ia eŭro-azieco,
mi ne scias…
Ĉu la rusa lingvo por Vi estas fremda?
Jes, fremda, sed ĝi estas mia dua lingvo. Mi eĉ verkas en ĝi. Ekzemple,
en la Antologio de kaliningradaj noveloj (2007), kun verkoj ekde
postmilitaj verkistoj ĝis la nuntempaj, mia rakonto estas la lasta.
Kio pri aliaj lingvoj, ekzemple: Esperanto kaj la angla?
Dum la preparado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno mi
havis renkontiĝojn kun Povilas Jegorovas, kaj mi faris raporton pri tio
al la ĉefministro. Tiam Esperanto ekinteresis min.
En la kultura sfero pri nenio eblas diri, ke tio aŭ alio estas finita
aŭ finfarita, ĉio povas ripetiĝi. Intereso al Esperanto povos restariĝi,
ricevi impulson, precipe, se la angla kulturo, la angla lingvo iĝos pli
totalisma. Ĝi estas totalisma lingvo; kiam vi aŭdas ĝin, vi konstatas,
kiom ĝeneralaj en ĝi estas konceptoj kaj esenco de vortoj. En mia rusa
lingvo estas flueco, sed en la angla tio mankas, okazas simpligo. Interkomunikiĝante,
vi simpligas la anglan lingvon, ĉar multaj konas ĝin malbone, kaj vi
devas adapti vin al la malpli bona lingvokonanto. Vi mem aŭtomate malriĉigas
vin.
Kiel esperantistoj povus kontribui al la dialogo inter niaj landoj?
Esperantistoj devas interkomunikiĝi. Necesas viziti unu la alian. Simple
viziti.
Fine, pri viaj planoj…
La plej proksima … Steloj super Nemano, litova muzika-poezia vespero
kun partopreno de koruso. Tiaj aferoj realiĝas per natura maniero, ĉar
estas homoj, kiuj deziras plenumi tion. Mi investas multan energion por
tio, sed mia koro kuŝas aliloke, en kreado, en literaturo… Aŭtune finiĝos
mia deĵor-periodo en Kaliningrado. Mi ne planas forveturi malproksimen.
La balta-slava areo allogas min; mi proponis la terminon “Baltoslavio”,
kaj ni komencis eldoni dulingvan (litovan kaj rusan) revuon.
La Ondo de Esperanto, 2008, №6.
Novaĵoj | Enirpaĝo