Esperantistaj ĵurnalistoj
kongresis en Litovio

TEĴA denove aktivas

26-30 maj 2008 en Vilno (Litovio) okazis la unua mondkongreso de esperantistaj ĵurnalistoj kun pli ol 180 aliĝintoj el 37 landoj. La kongresa temo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto estis traktita en pluraj raportoj kaj prelegoj plenkunsidaj kaj sekciaj.

Diskutinte la ĉeftemon, la kongreso akceptis 16 konkludojn kaj rekomendojn por la esperantistaj amaskomunikiloj. Alia grava kongresa decido estis reaktivigo de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio), kiu apenaŭ funkciis dum la lastaj jaroj.

Danke al la subteno de litoviaj aŭtoritatoj la kongreskunsidoj pasis en la malnova urbodomo de Vilno kaj en la parlamento de Litovio; la loĝado, manĝado kaj ekskurso estis senpagaj por la kongresanoj. La prezidanto de la parlamento, Česlovas Juršėnas, bonvenigis la kongresanojn en la parlamento, kaj vespere regalis la kongresanojn per akcepto en parlamenta restoracio. Dum la akcepto li donis oficialan gratulleteron al la novelektita prezidanto de TEĴA, populara litova radia kaj televida ĵurnalisto Audrys Antanaitis.

La nova prezidanto de TEĴA estas ankaŭ vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio (LĴA), kaj kune kun Dainius Radzevičius, la prezidanto de LĴA, pretas labori por starigo de konkreta kunlaboro inter TEĴA kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj. Krom Audrys Antanaitis, en la nova estraro de TEĴA estas ankaŭ Mariana Evlogieva (Bulgario), Kalle Kniivilä (Svedio), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Dieter Rooke (Svislando), Vytautas Šilas (Litovio).

La estraro antaŭ la julia membrokunveno en Roterdamo (kadre de la 93a UK) pretigos statutajn amendojn por jura registrado de la asocio, starigos retejon (www.tejha.org) kaj diskutliston, kaj invitos ĉiujn esperantistajn ĵurnalistojn, amatorajn kaj profesiajn, al membriĝo kaj kunlaboro en la renovigita TEĴA.

Kontaktadreso de la sekretario de TEĴA (Vytautas Šilas): litovastelo@takas.lt

Legu pli pri la kongreso:

en la retejo de LitEA: http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=dokumentoj
en "Libera Folio": http://www.liberafolio.org/2008/jhurnalistkongreso/
en la retejo de la Esperanta Civito: http://www.esperantio.net/index.php?id=39
en la retejo de LĴA (litove): http://www.lzs.lt/?lt=1212090739

Novaĵoj | Enirpaĝo